Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 11

Transriverigo

La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosigi. Elli kun Totocjo surmane lokis sin meze de la floso. Timema Leono jus pasis sur la randon, la floso klinigis kaj Elli kriis time. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantau kiu komencigis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno.

Cio pasis bone gis la floso trafis la mezon de la rivero.

Ci tie rapida torento kaptis gin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojagantoj embarasite rigardis unu alian.

— Estas tre malbone! — ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorcistino.

— Kaj mi neniam havos cerbon! — diris Timigulo.

— Kaj mi — bravecon! — diris Leono.

— Kaj mi — koron! — aldonis Fera Hakisto.

— Kaj ni neniam revenos en Kansason! — finis Elli kaj Totocjo.

— Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! — ekkriis Timigulo kaj strecis la stangon.

Malfelice ci-loke okazis slima rifo kaj la stango profunde enpikis gin. Timigulo ne sukcesis lasi la stangon, sed la floso rapide movigis lau la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj.

— Saluton! — nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime.

La stato de Timigulo estis senespera. "Ci tie al mi estas pli malbone ol antau la renkonto kun Elli, — pensis la malfeliculo. - Tie mi almenau provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, versajne, mi neniam ricevos cerbon!"

Dume la floso rapidis lau la fluo. La malfelica Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbigo.

— Mi devas enakvigi, — diris Timema Leono, kaj ektremis per la tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakvigo estus bagatelo… Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi nagos, sed vi tenu mian voston!

Leono nagis, spiregante de la streco, kaj Fera Hakisto firme tenis la pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro — tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimigis al la alia bordo de la rivero. Baldau Elli konvinkigis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon — tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transigon.

Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron.

— Do kien ni nun iros? — demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo.

— Reen, kie restis nia amiko, — respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de ci tie, ne helpinte al nia kara Timigulo!

La vojagantoj iris lauborde kontrau la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laute:

— Rigardu!

Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kurage pendis sur la stango meze de la larga kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke la okuloj de la vojagantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankviligis pli ol la aliaj. Li sencele kuradis lau la bordo, ec riskis sovi sin en la akvon, tamen tuj retirigis. Poste li prenis la funelon, metis gin al la buso kvazau megafonon kaj surdige kriegis:

— Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon!

Fera Hakisto povis peti tre gentile.

Al la vojagantoj gisflugis la respondo:

— …in!…..am…as…

Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam lacigas!"

Ekmemorinte, ke Timigulo vere neniam lacigas, la amikoj tre vigligis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo — megafono.

— Vi ne perdu la kuragon! Ni ne foriros de ci tie gis ni helpos al vi!

Kaj la vento alportis la respondon:

— …as!…e…gu.ri..i…

Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankviligu pri mi!"

Fera Hakisto proponis plekti longan snuron el arba selo. Poste li, Hakisto, enakvigos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la snuro.

Tamen Leono moke balancis la kapon:

— Ja vi nagas ne pli bone ol toporo!

Fera Hakisto konfuzite eksilentis.

— Versajne mi denove devas nagi, — diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min guste al Timigulo…

— Mi sidigos sur vian dorson kaj direktos vin! — proponis Totocjo.

Dum la vojagantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio. Poste li poimete proksimigis kaj haltis je sendangera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon.

— Kiuj vi estas? — demandis li.

— Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj — Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totocjo. Ni iras en Smeraldan Urbon.

— La vojo en Smeraldan Urbon estas ne ci tie, — rimarkis Cikonio.

— Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon.

— Sed kie li estas nun?

— Jen li estas, vidu, — Elli montris, — li pendas sur la stango.

— Por kio li grimpis tien?

Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii cion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero.

— Ho, se vi savus lin! — ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi!

— Mi pripensos, — grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, car kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaue. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balancigis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankau balancigis pro la vento. Al la vojagantoj tedis atendi.

— Mi auskultu pri kio li pensas, — diris Fera Hakisto kaj kase aliris al Cikonio.

Sed li ekaudis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis:

— Do li dormas!

Cikonio vere ekdormis dum la pensado.

Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis:

— Mi lin formangos!

Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn:

- Cu vi opinias, ke mi dormas? — ruzis li. - Ne, mi simple enpensigis. Tio estas malfacila tasko… Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza.

- Cu li estas peza? — diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajlostopita kaj malpeza kvazau plumeto! Ec mi povas lin levi.

- Ci-okaze mi provos! — diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi jetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed car tio ne eblas, sekve mi flugu!

Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo.

Cikonio svingis per la largaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkrocis liajn sultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj.

Kiam Timigulo denove trafis borden li fervore cirkaubrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio:

— Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj timigi la fisojn! Nun mi ne povas dece danki vin, car en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios kia estas la danko de la homo kun cerbo.

— Mi tre gojas, — solide respondis Cikonio, — Mi satas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni… Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas la edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras!

Kaj li gentile donis al ciu vojaganto sian rugan faltoplenan piedon kaj ciu vojaganto amike premis gin, kaj Timigulo tiel skuis gin, ke apenau ne desiris.

Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris lau la bordo. La felica Timigulo iris dancetante kaj kantis:

— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli!

Post tri pasoj:

— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto!

Kaj same li kantis pri ciuj, inkluzive Totocjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton.