Magiisto de Smeralda Urbo, стр. 1

Uragano

Meze de la vasta Kansasa stepo logis knabino Elli. Sia patro, farmisto Gon, la tutajn tagojn laboris sur kampo, la patrino Anna klopodis hejme.

Ili logis en malgranda senrada furgono.

La hejma meblaro estis malrica: fera forno, sranko, tablo, tri segoj kaj du litoj. Apud la domo, guste ce la pordo estis elfosita "uragana kelo". En la kelo la familio sidis dum stormoj.

La stepaj uraganoj jam ne unuan fojon renversis la malpezan logejon de farmisto Gon. Tamen Gon ne malgajis: kiam vento trankviligis, li tuj returnis la domon, la forno kaj litoj starigis sur siajn lokojn. Elli kolektis stanajn telerojn kaj krucojn de-sur la planko — kaj cio estis en ordo gis la sekva uragano.

Cirkaue gis la horizonto sternigis stepo glata kiel tablo. Ie videblis malricaj dometoj similaj al la domo de Gon. Cirkau ili estis plugkampoj kie la farmistoj semis tritikon kaj maizon.

Elli bone konis ciujn najbarojn je tri mejloj cirkaue. Okcidente logis onklo Robert kun la filoj Bob kaj Dik. En la dometo norde logis la maljuna Rolf, kiu faris por la infanoj mirindajn ventmuelejojn.

La vasta stepo ne sajnis al Elli enua: ja gi estis sia patrujo. Elli ne sciis aliajn lokojn. Montojn kaj arbarojn si vidis nur en bildoj kaj ili ne allogis sin, eble car ke en la etprezaj libretoj de Elli ili estis malbone pentritaj.

Kiam Elli enuis, si vokis gajan hundeton Totocjon kaj vizitis Dik kaj Bob au iris al la avo Rolf, de kiu neniam revenis sen memfarita ludilo.

Totocjo bojante saltis sur la stepo, pelis la kornikojn kaj estis senlime kontenta pri si mem kaj pri sia eta mastrino. Totocjo havis nigran felon, akrajn orelojn kaj malgrandajn, amuze brilantajn okuletojn. Totocjo neniam enuis kaj povis ludi kun la knabino tutan tagon.

Elli havis multe da klopodoj. Si helpis al la patrino mastrumi, kaj la patro instruis sin legi, skribi kaj kalkuli, car la lernejo estis malproksime kaj la knabino estis tro malgranda por viziti gin ciutage.

Foje dum somera vespero Elli sidis sur peroneto kaj lautlegis fabelon. Anna lavis tolajojn.

— "Kaj tiam forta, herkula atleto Arnaulf ekvidis sorciston staturan kiel turo, — Elli kantsimile legis akompanante per fingro la liniojn, — la buso kaj nazotruoj de la sorcisto eligis fajron…" — Panjo, — demandis Elli, interrompinte la legadon, — cu nun la sorcistoj ekzistas?

— Ne, mia kara. La sorcistoj vivis antaue, kaj poste malaperis. Kaj por kio ili estu? Ec sen ili ni havas multe da klopodoj…

Elli komike faltis la nazon:

— Tamen sen la sorcistoj estas enue. Se mi subite farigus regino, mi nepre ordonus, ke ciu urbo kaj vilago havu sorciston. Kaj li faru por la infanoj diversajn miraklojn.

— Kiujn, ekzemple? — ridete demandis la patrino.

— Do, kiujn… Jen, ke ciu knabino kaj knabo vekiginte matene, trovu sub sia kuseno grandan dolcan kukon… Au… - Elli kun riproco rigardis siajn krudajn eluzitajn suojn. - Au ke ciuj infanoj havu bonajn malpezajn sandalojn…

— La sandalojn vi sen sorcisto ricevos, — kontraudiris Anna.- vi veturos kun la pacjo en foiron kaj li acetos ilin…

Dum la knabino parolis kun sia patrino, la vetero komencis malbonigi.

* * *

Samtempe en malproksima lando, trans altaj montoj, sorcis en malluma profunda kaverno la malica sorcistino Gingema.

Timige estis en la kaverno de Gingema. Tie sub la plafono pendis pajlostopita grandega krokodilo. Sur altaj stangoj sidis grandaj gufoj, de la plafono pendis faskoj da sekigitaj musoj, ligitaj al snuroj per vostetoj kvazau bulbetoj. Longa dika serpento sin volvis cirkau kolono kaj ritme balancis sian buntan platan kapon. Kaj ankorau multe da strangaj kaj teruraj ajoj estis en la vasta kaverno de Gingema.

En granda fulgokovrita kaldrono Gingema kuiris sorcan infuzajon. Si metis en la kaldronon musojn desirante ilin unu post alia de la fasko.

— Kie estas la serpentaj kapoj? — kolere grumblis Gingema. - ja ne ciujn mi formangis matene!.. Ho, jen ili estas, en la verda poto! Do, la infuzajo estos bonega!.. Damagos mi al la malbenitaj homoj! Malamas mi ilin! Ili eklogis en la tuta mondo! Ili drenas la marcojn! Forhakas la densejojn!.. Ciujn ranojn ili ekstermis!.. La serpentojn oni pereigas! Nenio bongusta sur la tero restis! Nur se frandi vermeton au araneeton!..

Gingema minacis en spacon per sia osteca srumpinta pugno kaj komencis meti en la kaldronon la serpentajn kapojn.

— Uh, malamataj homoj! Jen pretas mia sorca infuzajo por via pereo! Mi aspergos la arbarojn kaj kampojn, kaj komencigos stormo, kia ankorau ne ekzistis!

Gingema kun peno prenis la kaldronon kaj fortiris gin el la kaverno. Si trempis en la kaldronon grandan balailon kaj komencis plaudi sian infuzajon cirkauen.

— Naskigu, uragano! Flugu tra la mondo kiel furioza besto! Siru, rompu, ruinigu! Renversu la domojn, levu ilin en aeron! Susaka, masaka, lema, rema, gema!.. Burido, furido, sema, pema, fema!..

Si elkriis sorcajn vortojn kaj sprucigis cirkauen per la tauzita balailo, kaj la cielo mallumigis, amasigis nuboj, vento komencis fajfi. Fore ekbrilis fulmoj…

— Ruinigu, siru, rompu! — sovage kriegis la sorcistino.- Susaka, masaka, burido, furido! Pereigu, uragano, la homojn, bestojn, birdojn! Nur la ranojn, musojn, serpentojn, araneojn ne tusu, ho uragano! Multigu ili en la tuta mondo por mia gojo, gojo de la ciopova sorcistino Gingema! Burido, furido, susaka, masaka!

Kaj la vento mugas pli kaj pli forte, brilas fulmoj, surdige bruas tondro.

Gingema en sovaga ekstazo turnigis samloke kaj la vento disblovis la baskojn de sia longa mantelo…

* * *

La uragano sorcfarita de Gingema atingis Kansason kaj ciuminute proksimigis al la domo de Gon. Fore ce la horizonto densigis nuboj, inter ili briletis fulmoj.

Totocjo maltrankvile kuris, suprenlevinte la kapon, kaj bataleme bojis al la nuboj, kiuj rapide flugis en la cielo.

— Ha! Totocjo, kia vi estas komika, — diris Elli.- Vi timigas la nubojn, sed vi mem timas!

La hundeto vere tre timis la fulmotondrojn, kiujn jam multfoje vidis dum sia nelonga vivo.

Anna maltrankviligis.

— Mi babilas kun vi, filinjo, sed ja, rigardu, komencigas reala uragano…

Jen klare audigis minaca venta bruo. La tritiko sur la kampo klinigis al la tero, kaj lau gi, kvazau lau rivero, ruligis ondoj. Alkuris de la kampo la ekscitita farmisto Gon.

- Stormo, venas terura stormego! — ekkriis li.- Rapide kasu vin en la kelon, kaj mi kuros enigi la brutojn en la stalon!

Anna sin jetis al la kelo, levis la kovrilon.

— Elli, Elli! Rapidu ci tien! — kriis si.

Sed Totocjo, timigita de la stormbruego kaj sencesa tondrado, forkuris en la dometon kaj kasis sin sub liton, en la plej malproksiman angulon. Elli ne volis lasi sian favoraton sola kaj saltis post li en la furgonon.

Kaj tiutempe okazis stranga afero.

La domo turnigis du — au trifoje kiel karuselo. Gi trafis en la centron de la uragano. La ciklono turnis gin, levis supren kaj ekportis en aero.

En la pordo de la furgono aperis timigita Elli kun Totocjo surmane. Kion fari? Cu elsalti? Tamen jam estis malfrue: la domo flugis alte super la tero…

Vento tauzis la harojn de Anna, kiu staris apud la kelo kun levitaj manoj kaj senespere kriis. Alkuris de la stalo farmisto Gon kaj en malespero jetis sin al tiu loko kie staris la furgono. La orfigitaj patro kaj patrino longe rigardis en la malluman cielon, ciuminute lumigatan per fulmobriloj…

La uragano furiozis, kaj la dometo balancigante flugis kaj flugis. Totocjo malkontenta pri tio kio okazis cirkaue, kuradis en la malluma cambro kun tima bojo. Elli, konfuzita, sidis sur la planko tenante la kapon en la manoj! Si sentis sin tre sola. La vento bruis tiel, ke surdigis sin. Si opiniis, ke la dometo tuj falos kaj disrompigos. Sed tempo pasis, tamen la dometo flugis kaj flugis. Elli kusigis sur la liton premante Totocjon al si. Lau la bruo de la stormo, kiu flue balancis la dometon, Elli firme ekdormis.

La vojo pavimita per flavaj brikoj