La Legendo de Dorm-Valeto, стр. 1

WASHINGTON IRVING

LA LEGENDO DE DORM-VALETO

Esperantigis EDWIN GROBE

Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero.

En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo.

Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton.

Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta.

Ne malproksime disde tiu vilaĝo — povas esti du mejlojn for — situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli taŭgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin utiligas kiel plej ŝatatan ludejon.

La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto.

Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo kvazaŭ sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la areon ĉirkaŭantan ne malproksiman preĝejon.

Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas la jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la preĝeja tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la batalkampo serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ĝi foje laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza fulmaĵo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la preĝeja tombejo antaŭ nova tagiĝo.

Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.

Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur ĉe la denaskaj loĝantoj de la valeto. Senkonscie ĝin ensorbas ankaŭ ĉiu novalveninta valano loĝinta tie dum iom da tempo.

Kiom ajn viglamensaj ili estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn.

Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo ĉar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade senŝanĝiĝas loĝantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn, ŝanĝojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en sia eta havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo.

Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaŭ certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraŭ hodiaŭ en vegeta lantado en ties protektata sino.

En tiu kromloko de la naturo loĝis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj, estimata estulo nomiĝanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aŭ, laŭ sia vorto, «lantis» en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskiĝis en Konektikuto, ŝtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaŭ por la mensaro kaj dissendanta ĉiujare armeojn da sovaĝejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.

La familinomo Gruo ne maltaŭgis al lia persono. Li ege altis sed ege magris, havante mallarĝajn ŝultrojn, longajn brakojn kaj krurojn, manojn preterpendantajn laŭŝajne je tuta mejlo liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel ŝoveliloj, kaj tutan framon ege malstreĉe muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan supraĵe kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la blovdirekton de la vento. Vidante lin laŭpaŝegi montetfirston en venta tago, dum liaj vestaĵoj pufiĝis kaj flirtis ĉirkaŭ li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren malsuprenvenintan aŭ ĉifonan birdotimigilon elfuĝintan maizkampon.

Lia lernejo estis malalta unuĉambrega konstruaĵo krude muntita el ŝtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla branĉeto tordita ĉirkaŭ la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraŭ la fenestroŝutrojn. Tial, kvankam ŝtelisto povus ege facile eniri la ejon, iom ĝene estus ĝin eliri: ideo kiun la arkitekto.

Josto Van-Haŭteno, prunteprenis sendube de la modelo de la mistera angilkaptilo.

La lernejo staris en iom soleca tamen plaĉa loko ĉebaze mem de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la branĉoj de giganta betulo kreskanta ĉe unu ekstremaĵo. De tie oni povis aŭdi en dormiga somertago la mallaŭtan murmuradon de lernantaj voĉoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la aŭtoritata voĉo de la majstro, parolanta en minaca aŭ postula tono: aŭ, laŭhazarde, far la timiga sono de betulbranĉa vipo dum li urĝe antaŭenirigis malfruan lantinton laŭ la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj ĉiam priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukiĝis.

Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombriĝis inter tiuj kruelaj lernejaj potenculoj kiuj ĝuas dolorigi siajn subulojn. Tute kontraŭe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante la ŝarĝon de sur la dorsoj de la malfortaj, ĝin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge.

La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, larĝbaska, Nederlanda bubo kiu subverge paŭtis kaj pufiĝis kaj obstiniĝis kaj malafabliĝis. Ĉion tion li nomis "plenumi sian devon al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson tiel konsolan al la doloriĝanta bubo, ke "li memoros ĝin kaj dankos lin pro ĝi ĝis en la plej longa tago de sia vivo".

Kiam finiĝis la lerntago li eĉ kunuliĝis kaj kunludantiĝis kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn aŭ dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade bonrilatiĝi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke ĝi apenaŭ sufiĉintus lin provizi per ĉiutaga pano ĉar li estis avidega manĝanto kaj, kvankam maldika, disponis la sveliĝkapablon de anakondo.

Feliĉe, laŭ la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin ĉe siaj farmbienoj. Ĉe tiuj li loĝis sinsekve laŭ posemajna vicoritmo. Tial li ĉirkaŭvizitis la tutan komunumon, kunportante ĉiujn surterajn posedaĵojn en katuna naztukego.

Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpaŝteje, tranĉante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjoriĝis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo.

Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun ĥoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia voĉo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas foje en trankvilaj dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj tremaĵoj kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj antaŭe elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.