La ?ashundo de la Baskerviloj, стр. 5

Mi bone memoras, ke mi veturis al lia domo vespere, proksimume tri semajnojn anta? la okaza?o. Hazarde li staris ?e sia dompordo. Mi deiris de mia kabrioleto kaj staris apud li, kiam mi vidis liajn okulojn direkti?i trans mian ?ultron kaj fiksrigardi preter min kun esprimo plej terure timoplena. Mi rapidege turni?is kaj ?ustatempe ekvidis ion, kion mi supozis granda nigra bovido, preterpasanta la finon de la aleo. Tiom ekscitita kaj timigita li estis, ke mi estis devigata aliri la lokon, kie la besto estintis kaj ?irka?ser?i ?in. Tamen ?i jam foriris, kaj la okaza?o ?ajne impresis plej malfavore lian menson. Mi restis kun li la tutan vesperon, kaj ?uste tiam, por klarigi la montritan emocion, li transdonis al mi tiun historion, kiun mi legis al vi post mia alveno. Mi mencias tiun etan okaza?on, ?ar ?i akiras iom da graveco lige al la tragedio kiu sekvis, sed mi estis tiutempe konvinkita, ke la afero estis bagatela kaj ke lia eksciti?o ne havis pravigon.

?uste pro mia konsilo kavaliro Karlo estis ironta al Londono. Lia koro estis, mi sciis, afekciita, kaj la sen?esa maltrankvilo de lia vivo, kiel ajn ?imera la ka?zo eble estis, evidente tre serioze tu?is lian sanstaton. Mi opiniis, ke kelkaj monatoj inter la distra?oj de la urbo resendus lin refre?igitan. Sinjoro Stepeltono, komuna amiko, kiun multe zorgigis lia sanstato, same opiniis. Lastmomente okazis tiu ?i terura katastrofo.

En la nokto de la morto de kavaliro Karlo lia ?efservisto Barimoro, kiu malkovris la okaza?on, sendis la ?evalzorgiston Perkinson sur?evale al mi, kaj, ?ar mi ankora? ne enliti?is, mi povis veni al Baskervila Halo je malpli ol unu horo post la okaza?o. Mi kontrolis kaj konfirmis ?iujn faktojn menciitajn dum la mortenketo. Mi sekvis la piedsignojn tra la taksusa aleo, mi vidis la lokon ?e la erikeja pordeto, kie ?ajne li staradis, mi rimarkis la ?an?i?on de la piedsigna formo post tiu punkto, mi notis, ke neniuj aliaj piedsignoj estis krom tiuj de Barimoro sur la mola gruzo, kaj fine mi zorge esploris la kadavron, kiu ne estis tu?ita anta? mia alveno. Kavaliro Karlo ku?is surviza?e, kun la brakoj etenditaj kaj la fingroj kro?antaj la teron, kaj la trajtoj konvulsiintaj pro iu forta emocio, tiom ke mi apena? povis ?ur-atesti lian identecon. Certe nenia fizika vundo estis. Sed unu falsan deklaron kulpis Barimoro ?e la enketo. Li diris, ke sur la tero ?irka? la kadavro ne estis spuroj. Li neniujn rimarkis. Sed mi rimarkis — iomete fore, sed fre?ajn kaj klarajn.

— ?u piedsignojn?

— Piedsignojn.

— ?u virajn a? virinajn?

Doktoro Mortimero rigardis nin strange dum momento, kaj lia vo?o malforti?is preska? ?is flustro, kiam li respondis:

— Sinjoro Holmso, tiuj estis la piedsignoj de giganta ?ashundo. 

?apitro 3

LA PROBLEMO

Mi konfesas, ke pro tiuj vortoj trafulmis min tremego. En la vo?o de la doktoro estis eksciti?o, kiu vidigis, ke li mem estas profunde emociita de tio, kion li rakontis al ni. Holmso klini?is anta?en ekscitite, kaj en liaj okuloj estis tiu malmola malseka ekbrilo, kiu pafi?as el ili kiam li profunde interesi?as.

— Vi vidis tion, ?u?

— Tiel klare, kiel mi vidas vin.

— Kaj vi diris nenion?

— Kiom utilus?

— Kiel okazis, ke neniu alia vidis tion?

— La signoj trovi?is proksimume dudek metrojn for de la kadavro, kaj neniu direktis al ili penson. Supozeble anka? mi ne farus tion, se mi ne konus tiun legendon.

— ?u estas multaj ?afhundoj sur la erikejo?

— Sendube, sed tiu neniel estis ?afhundo.

— Vi diras, ke ?i estis granda, ?u?

— Grandega.

— Sed ?i ne aliris la kadavron?

— Ne.

— Kia estis tiu nokto?

— Malseketa kaj malvarma.

— Sed efektive ne pluvis?

— Ne.

— Kia estas la aleo?

— Staras du vicoj da taksusa he?o, dek du futojn altaj kaj nepenetreblaj. La centra pado lar?as ?irka? ok futojn.

— ?u trovi?as io inter la he?oj kaj la pado?

— Jes, amba?flanke strio da herbo ses futojn lar?a.

— La? mia kompreno la taksusan he?on penetras ?e iu punkto pordeto, ?u?

— Jes, la pordeto kiu allasas sur la erikejon.

— ?u ekzistas alia trairejo?

— Neniu.

— Do por atingi la taksusan aleon oni devas a? aliri el la domo a? eniri tra la pordeto, ?u?

— Trovi?as eliro tra somerdometo ?e la fora ekstremo.

— ?u kavaliro Karlo atingis tiun?

— Ne, li ku?is proksimume kvindek metrojn for de ?i.

— Nun diru al mi, doktoro Mortimero — kaj tio gravas — la signoj, kiujn vi vidis, estis sur la pado kaj ne sur la herbo, ?u?

— Neniaj signoj povis montri?i sur la herbo.

— ?u ili trovi?is samflanke de la pado kiel la palisara pordeto?

— Jes, ili estis rande de la pado samflanke kiel la pordeto.

— Vi tre interesas min. Alia afero: ?u la pordeto estis fermita?

— Fermita kaj serurita.

— Kiom alta ?i estas?

— ?irka? kvarfuta.

— Do iu ajn povus transpa?i ?in?

— Jes.

— Kaj kiujn signojn vi povis vidi apud la pordeto?

— Neniujn apartajn.

— Bona ?ielo! ?u neniu esploris?

— Jes, mi mem esploris.

— Kaj trovis nenion, ?u?

— ?io estis tre konfuzita. Kavaliro Karlo evidente staris tie dum kvin a? dek minutoj.

— Kiel vi scias tion?

— ?ar cindro dufoje falis de lia cigaro.

— Bonege! Jen kolego, Vatsono, la? nia speco. Sed la signoj?

— Li postlasis siajn proprajn signojn tra la tuta eta gruzejo. Aliajn mi ne vidis.

?erloko Holmso frapis mane unu sian genuon la? gesto senpacienca.

— Se nur mi estus tie! — li ekkriis. — Evidente temas pri enketo eksterordinare interesa, kaj ?i prezentis enormajn eblecojn al scienca eksperto. Tiu gruza pado, sur kiu mi povintus legi tiom multe, jam delonge estas pluv?mirita kaj difektita per la ligno?uoj de scivolemaj kampuloj. Ho, doktoro Mortimero, doktoro Mortimero, beda?rinde vi ne alvokis min! Vi vere tre kulpas.

— Mi ne povis voki vin, sinjoro Holmso, sen informi pri tiuj ?i faktoj la mondon, kaj mi jam sciigis al vi miajn motivojn por ne volonte fari tion. Cetere, krome…

— Kial vi hezitas?

— Trovi?as regno, en kiu la plej klarvida kaj plej sperta el detektivoj ne povas helpi.

— Vi volas diri, ke la afero estas supernatura, ?u?

— Mi ne pozitive diris tion.

— Ne, sed evidente vi opinias tiel.

— Post la tragedio, sinjoro Holmso, venis al miaj oreloj pluraj okaza?oj, kiuj estas malfacile akordigeblaj kun la sen?ancela ordo de la naturo.

— Ekzemple?

— Mi konstatis, ke anta? tiu terura evento, pluraj homoj vidis sur la erikejo krea?on, kiu akordi?as kun tiu Baskervila demono, kaj kiu neniel povis esti besto konata al la scienco. ?iuj konsentis, ke temis pri grandega krea?o, lumanta, hida kaj spektreca. Mi pridemandis tiujn homojn, el kiuj unu estas senfantazia kampulo, unu estas for?isto, kaj unu estas erikeja farmanto, kiuj ?iuj rakontas same pri tiu terura apera?o, precize akordi?anta kun la infera ?ashundo de la legendo. Mi certigas vin, ke en la regiono regas timego, kaj tiu estas homo brava, kiu konsentas transiri la erikejon nokte.

— Kaj vi, edukita sciencisto, kredas, ke ?i estas supernatura, ?u?

— Mi ne scias, kion kredi.

Holmso ?ultrotiris.

— Mi ?is nun limigis miajn esplorojn al tiu ?i mondo, — li diris. — Moderakvante mi kontra?batalis fiecon, sed defii la Patron mem de la Fieco estas, eble, tasko tro ambicia. Tamen vi devas konsenti, ke la piedsignaro estas materia.

— La origina hundo estis sufi?e materia por el?iri la gor?on de viro, tamen anka? ?i estis diableca.

— Mi konstatas, ke vi tute subtenas la supernaturistojn. Sed nun, doktoro Mortimero, diru al mi jenon. Se tiaj estas viaj vidpunktoj, pro kio vi entute venis por konsulti min? Vi diras al mi unuspire, ke estas senutile esplori la morton de kavaliro Karlo, kaj ke vi deziras, ke mi tion faru.