La ?ashundo de la Baskerviloj, стр. 25

Dum mi retropromenis, min atingis doktoro Mortimero veturanta en sia kariolo sur malglata erikeja pado, kiu kondukis el la periferia farmdomo de Kota?o. Li tre zorgis pri ni, kaj apena? pasis tago, en kiu li ne vizitus la Halon por konstati, kiel ni fartas. Li insistis, ke mi grimpu sur lian kariolon kaj li veturigis min hejmen. Mi trovis lin ?agrenita pro la malapero de lia spanieleto. ?i vagis sur la erikejon kaj neniam revenis. Mi konsolis lin la?eble, sed mi pensis pri la poneo sur la Grimpena Mar?o, kaj mi ne supozas, ke li revidos sian hundeton.

— Cetere, Mortimero, — mi diris, dum ni skui?is sur la malglata pado, — mi supozas, ke lo?as en veturdistanco de ?i tie malmultaj homoj, kiujn vi ne konas, ?u?

— Apena? unu, supozeble.

— ?u vi povas sciigi al mi la nomon de virino, kies inicialoj estas L.L?

Li pripensis kelkajn minutojn.

— Ne, — li diris. — Trovi?as kelkaj ciganoj kaj laboristoj, pri kiuj mi ne povas atesti, sed inter la farmistoj kaj sinjoroj estas neniu kun tiuj inicialoj. Momenton, tamen, — li aldonis post pa?zo. — Trovi?as La?ra Liono, kies inicialoj estas L. L., sed ?i lo?as en Kum-Tresio.

— Kiu ?i estas? — mi demandis.

— ?i estas filino de Frenklendo.

— Kio? ?u maljuna Frenklendo la manietulo?

— ?uste. ?i edzini?is al artisto nomata Liono, kiu venis skizi sur la erikejo. Li pruvi?is kanajlo kaj forlasis ?in. La kulpo, la? miaj informoj, eble ne estis tute unuflanka. ?ia patro rifuzis reakcepti ?in, ?ar ?i edzini?is sen lia konsento, kaj eble pro unu-du aliaj kialoj krome. Do inter la maljuna pekulo kaj la juna la knabino spertis sufi?e malfavoran sorton.

— Kiel ?i subtenas sin?

— Mi konjektas, ke maljuna Frenklendo havigas al ?i sumeton, sed tio ne povas esti multa, ?ar liaj propraj aferoj estas konsiderinde komplikaj. Kion ajn ?i meritis, oni ne povis permesi, ke ?i komplete ruini?u. ?ia historio diskoni?is, kaj pluraj el la lokaj homoj faris ion por ebligi al ?i perlaboron de honesta pano. Ekzemple, Stepeltono helpis, kaj anka? kavaliro Karlo. Mi mem aldonis obolon. Tio estis por ke ?i starigu tajpistinan servon.

Li volis scii la celon de miaj demandoj, sed mi sukcesis kontentigi lian scivolemon ne tro informinte lin, ?ar neniu kialo estas por konfidi al iu ajn. Morga? matene mi vojos al Kum-Tresio, kaj se mi povos renkonti tiun sinjorinon La?ra Liono, dube reputacia, longa pa?o estos farita al klarigo de unu okaza?o en tiu ?i ?eno da misteroj. Mi certe akiris la sa?on de la serpento, ?ar kiam doktoro Mortimero persistis per siaj demandoj ?is maloportuna kvanto, mi demandis al li senemfaze, al kiu speco apartenas la kranio de Frenklendo, kaj tial a?dis pri nenio krom kraniologio dum la cetero de nia veturado. Mi ne vane kunvivis dum jaroj kun ?erloko Holmso.

Mi devas registri nur unu plian okaza?on dum tiu ?i tempesta kaj melankolia tago. Tio estis mia ?usa interparolo kun Barimoro, kiu donas al mi ankora? unu fortan karton per kiu mi povos siatempe ludi.

Mortimero restis por vesperman?i, kaj li kaj la kavaliro ludis poste ekarteon. La domservisto alportis al mi kafon en la biblioteko, kaj mi trafis la okazon por starigi al li kelkajn demandojn.

— Nu, — mi diris, — ?u tiu misa parenco via jam foriris, a? ?u li ankora? sin ka?as tie ekstere?

— Mi ne scias, sinjoro. Mi esperas je la ?ielo, ke li iris, ?ar li alportis ?i tien nenion krom ?enoj! Mi nenion a?dis de li, post kiam mi lastfoje elmetis por li nutra?on, kaj tio estis anta? tri tagoj.

— ?u tiam vi vidis lin?

— Ne, sinjoro, sed la nutra?o estis for, kiam poste mi la?iris tiun vojon.

— Do li certe estis tie, ?u?

— Tiel oni supozus, sinjoro, krom se prenis ?in la alia viro.

Mi sidis kun mia kafotaso duonvoje al mia bu?o kaj gapis al Barimoro.

— ?u vi scias, ke ekzistas alia viro?

— Jes, sinjoro, alia viro estas sur la erikejo.

— ?u vi vidis lin?

— Ne, sinjoro.

— Sed kiel vi scias pri li?

— Seldeno informis min pri li, sinjoro, anta? unu semajno a? pli frue. Anka? li sin ka?as, sed li ne estas bagnulo, la? mia supozo. Tio ne pla?as al mi, doktoro Vatsono; mi diras al vi rekte, sinjoro, ke tio ne pla?as al mi. — Li parolis la? maniero subite pasie serioza.

— Nu, a?skultu min, Barimoro! Min ne koncernas tiu ?i afero, krom rilate vian mastron. Mi venis ?i tien nur kun la celo helpi lin. Diru al mi, vere, kio ne pla?as al vi.

Barimoro hezitis momente. Kvaza? li beda?rus sian eksplodon, a? trovus malfacile esprimi vorte la proprajn sentojn.

— Temas pri ?iuj ?i okaza?oj, sinjoro, — li ekkriis finfine, gestante per sia mano al la pluvdra?ata fenestro kiu frontis la erikejon. — Misagado trovi?as ie, kaj nigra kanajla?o infuzi?as, tion mi ?uras! Tre ?oja mi estus, sinjoro, vidante kavaliron Henriko survoje al Londono!

— Sed kio precize alarmas vin?

— Vidu la morton de kavaliro Karlo! Tio estis sufi?e malbona malgra? la diroj de la mortenketisto. Pensu pri la noktaj bruoj sur la erikejo. Neniu konsentus transiri ?in post la sunsubiro, e? pagite. Pensu pri tiu fremdulo ka?i?anta tie ekstere, rigardanta kaj atendanta! Kion li atendas? Kion tio signifas? ?i signifas nenion bonan al iu ajn, kiu nomi?as Baskervilo, kaj tre kontente mi forlasos ?ion en la tago, kiam la novaj servistoj de kavaliro Henriko estos pretaj transpreni la Halon.

— Sed kio pri tiu fremdulo? — mi demandis. — ?u vi povas diri al mi ion pri li? Kion diris Seldeno? ?u li trovis ties ka?lokon a? kion li faras?

— Li vidis lin unu-dufoje, sed tiu estas ruzulo kaj nenion perfidas. Komence Seldeno supozis lin policano, sed balda? li konstatis, ke li havas iun propran projekton. Speco de ?entlemano li estas, kiom li povis ju?i, sed kion li faras, Seldeno ne povas diveni.

— Kaj kie, la? li, tiu lo?as?

— Inter la malnovaj domoj sur la monteta flanko — la ?tonkabanoj, kie la prauloj kutimis lo?i.

— Sed kio pri ties nutra?o?

— Seldeno eltrovis, ke li havas junulon, kiu laboras por li kaj alportas al li ?iujn bezona?ojn. Supozeble li iras al Kum-Tresio por ?io, kion li deziras.

— Tre bone, Barimoro. Ni eble pli parolos pri tio ?i alian fojon.

Post la foriro de la domservisto mi iris al la nigra fenestro, kaj mi trarigardis nebuligitan vitron al la peli?intaj nuboj kaj la skui?anta konturo de la ventoblovataj arboj. E? de interne temas pri nokto sova?a, kaj kia ?i nepre estas en ?tona kabano sur la erikejo? Kia pasia malamo motivas homon ka?i?i en tia loko kaj je tia tempo? Kaj kiun profundan kaj seriozan celon povas havi tiu, kiu postulas tian aflikton? Tie, en tiu kabano sur la erikejo, ?ajnas ku?i la centro mem de tiu problemo, kiu tiel dolorige ?enis min. Mi ?uras, ke ne forpasos alia tago ?is mi estos farinta ?ion en homa kapablo por atingi la kernon de la mistero. 

?apitro 11

LA VIRO ?E LA MONTETA PINTO

La eltira?o el mia privata taglibro, kiu formas la pasintan ?apitron, kondukis mian rakonton ?is la 18a de oktobro, je kiu tempo la okaza?oj komencis movi?i rapide al siaj teruraj konkludoj. La okaza?oj de la postaj kelkaj tagoj estas neforvi?eble gravuritaj sur mia memoro, kaj mi povas rakonti ilin sen relego de la notoj faritaj tiutempe. Do mi komencas ekde la tago sekvinta tiun, en kiu mi konfirmis du faktojn tre gravajn: unue, ke sinjorino La?ra Liono el Kum-Tresio skribis al kavaliro Karlo Baskervilo kaj starigis rendevuon kun li en la loko kaj horo mem de lia morto; due, ke la sinka?ulo sur la erikejo troveblas inter la ?tonaj kabanoj sur la monteta flanko. Posedante tiujn du faktojn mi sentis, ke a? mia inteligento a? mia kura?o devas esti mankhava, se mi ne povos ?eti pli da lumo sur tiujn malhelajn lokojn.

Mi ne havis okazon sciigi al kavaliro Henriko, kion mi eksciis pri sinjorino Liono la anta?an vesperon, ?ar doktoro Mortimero restis kartludante kun li ?is tre malfrua horo. ?e la matenman?o mi tamen informis lin pri mia eltrovo kaj demandis, ?u li ?atus akompani min al Kum-Tresio. Komence li tre deziris kuniri, sed la? posta pripenso al ni amba? ?ajnis, ke la rezulto eble estus pli kontentiga, se mi irus sola. Ju pli formala la vizito, des malpli da informoj ni eble ricevus. Sekve mi postlasis kavaliron Henriko ne sen iom da konsciencripro?o, kaj forveturis por mia nova esploro.