La ?ashundo de la Baskerviloj, стр. 23

Evidente io vekis lian suspektemon. Eble Barimoro disponis iun privatan signalon, kiun ni ne uzis, a? la ulo havis iun alian motivon por supozi, ke ne estas ?io en ordo, sed mi povis legi liajn timojn sur la malbonema viza?o. Iumomente li eble pu?estingus la lumon kaj malaperus en la mallumon. Sekve mi saltis anta?en, kaj samon faris kavaliro Henriko. Sammomente la bagnulo elkri?is sakron kontra? ni kaj ?etegis ?tonegon, kiu disfrakasi?is sur la rokego ?irminta nin. Mi unufoje ekvidis lian malaltan stumpan fortikan figuron, kiam li saltlevi?is kaj forturni?is por fu?i. Sammomente pro feli?a hazardo la luno trarompis la nubaron. Ni kuris trans la verton de la monteto, kaj jen estis nia celato kuranta rapidege suben la? la alia flanko, transsaltante la rokojn survojajn per la vigleco de monta kapro. Bon?anca pafo per mia revolvero eble lamigus lin, sed mi kunportis ?in nur por defendi min atakatan, sed ne por pafi forkurantan senarmilulon.

Ni amba? estis rapidaj kurantoj kaj bonsanaj, sed ni balda? konstatis, ke ni ne havis eblecon atingi lin. Ni longatempe vidis lin en la lunlumo, ?is li i?is nura punkto movi?anta rapide inter la rokegoj flanke de fora monteto. Ni kuris, kuregis, ?is tute mankis al ni la spiro, sed la distanco inter ni sen?ese pligrandi?is. Fine ni haltis kaj sidis anhelante sur du rokoj, dum ni rigardis lin malaperanta en la foro.

?uste tiumomente okazis io stranga kaj neatendita. Ni jam stari?is de sur niaj rokoj kaj turnis nin por hejmeniri, rezigninte pri la senespera persekuto. La luno malaltis dekstre, kaj la segilforma pinto de granita montosupro elstaris anta? la suba kurbi?o de ?ia ar?enta disko. Tie, sur la montopinto anta? la brila fono, mi vidis la figuron de viro konturita nigre, kiel ebona statuo. Ne supozu tion iluzio, Holmso. Mi certigas vin, ke mi neniam en mia vivo ion pli klare vidis. Kiom mi kapablis ju?i, la figuro estis tiu de viro alta, svelta. Li staris kun la kruroj iom disigitaj, kun la brakoj kunfalditaj, la kapo klinita, kvaza? li meditus pri tiu enorma sova?ejo torfa kaj granita, kiu etendi?is anta? li. Li povus esti la spirito mem de tiu terura loko. Tiu ne estis la bagnulo. Tiu viro trovi?is malproksime de la loko, kie tiu lasta malaperis. Cetere, li estis viro multe pli alta. Kun surprizokrio mi indikis lin por la kavaliro, sed dum la momento en kiu mi turnis min por kapti ties brakon, la viro jam estis for. Jen estis la akra pinto granita plu tran?anta la suban randon de la luno, sed ?ia supro portis neniun postsignon de tiu silenta kaj senmova figuro.

Mi volis iri tien kaj esplori la montopinton, sed ?i iom foris. La nervoj de la kavaliro ankora? tremetis pro tiu bleko, kiu revokis la malhelan historion de lia familio, kaj li ne emis al pluaj aventuroj. Li ne vidis tiun unuopulon sur la pinto, kaj ne povis sperti la sor?on, kiun ties stranga ?eesto kaj komanda sinteno vekis en mi. “Provoso, sendube, — li diris. — La erikejo svarmas je ili, de kiam tiu ulo eskapis.” Eble lia klarigo estas ?usta, sed mi ?atus havi iom pli da pruvo pri tio. Hodia? ni intencas komuniki al la homoj en Princurbo, kie ili devus ser?i sian mankanton, sed estas doma?e, ke ni ne travivis la veran triumfon rekonduki lin kiel nian propran kaptiton. Tiaj estis la aventuroj de hiera? nokte, kaj vi devas agnoski, mia kara Holmso, ke mi bone regalis vin rilate raporton. Multo el tio, kion mi sciigas al vi, estas sendube tute senrilata, sed tamen mi opinias, ke pli bone mi sciigu al vi ?iujn faktojn kaj lasu, ke vi elektu mem tiujn, kiuj plej servos al vi por helpi al viaj konkludoj. Ni certe iom progresas. Kiom koncernas la Barimorojn, ni trovis la motivon de ilia agado, kaj tio multe klarigis la situacion. Sed la erikejo kaj ties misteroj kaj strangaj lo?antoj restas tiel nepenetreblaj kiel anta?e. Eble en mia venonta raporto mi povos ?eti iom da lumo anka? sur tion. Plej bone el ?io estus, se vi povus veni al ni. ?iuokaze mi kontaktos vin dum la venontaj kelkaj tagoj. 

?apitro 10

ELTIRA?O EL LA TAGLIBRO DE DOKTORO VATSONO

?is nun mi povis citi el la raportoj, kiujn mi sendis dum tiuj tagoj al ?erloko Holmso. Nun tamen mi alvenis ?is tiu punkto en mia rakontado, kie mi estas devigata rezigni pri tiu metodo kaj fidi ankora?foje mian memoron, helpate de la taglibro, kiun mi tiutempe skribis. Kelkaj eltira?oj el ?i portos min al tiuj scenoj, kiuj estas neforvi?eble fiksitaj ?iudetale en mia memoro. Mi da?rigas do ekde la mateno sekvinta nian abortitan ?asadon de la bagnulo kaj niaj aliaj strangaj spertoj sur la erikejo.

16 okt.

Tago nuba kaj nebuleca, kun sen?esa pluveto. La domo estas enfermita de ruli?antaj nuboj, kiuj levi?as de tempo al tempo por vidigi la mornajn kurbi?ojn de la erikejo, kun maldensaj ar?entaj vejnoj flanke de la montetoj, kaj la foraj rokegoj ekbrilantaj kie la lumo trafas iliajn malsekajn facojn. Estas melankolie ekstere kaj interne. La kavaliro trovi?as en nigra reago post la noktaj eksciti?oj. Mi mem konscias pri pezo ?e mia koro kaj sento de minacanta dan?ero — ?iam ?eesta, kiu tiom pli teruras, ?ar mi ne kapablas difini ?in.

Kaj ?u mi havas kialon por tiel senti? Pripensu la longan sinsekvon de okaza?oj, kiuj senescepte indikis al iu sinistra influo efikanta ?irka? ni. Kontribuas la morto de la lasta lo?anto de la Halo, plenumanta tiel ekzakte la kondi?ojn de la familia legendo, kaj anka? la ripetitaj raportoj de kamparanoj pri la apero de stranga krea?o sur la erikejo. Dufoje mi propraorele a?dis la sonon similan al fora blekado de ?ashundo. Estas nekredeble, neeble, ke ?i estu ekster la normalaj le?oj de la naturo. Fantoma ?ashundo, kiu postlasas materialajn piedsignojn kaj plenigas la aeron je hurlado estas, ?u ne, nepripensinda. Stepeltono eble akceptu tian supersti?on, kaj anka? Mortimero; sed se mi posedas iun kvaliton en la mondo, tio estas ordinara sagaco, kaj nenio kredigos al mi tian aferon. Kredi tion signifus mallevi?i al la nivelo de tiuj kompatindaj kampuloj, kiuj ne kontentas pri nura hundo demona, sed sentas necesa priskribi ?in kun infera fajro elsputi?anta tra ?iaj bu?o kaj okuloj. Holmso rifuzus a?skulti tiajn fantazia?ojn, kaj mi estas lia agento. Sed faktoj faktas, kaj mi dufoje a?dis tiun hurladon sur la erikejo. Supozu, ke vere estus ia ?ashundego libera sur ?i; tio multe kontribuus al klarigo pri ?io. Sed kie povus tia ?ashundo resti ka?ita, kie ?i trovas sian nutra?on, de kie ?i venis, kiel estas, ke neniu vidis ?in tage?

Konfesendas, ke natura klarigo proponas preska? tiom da malfacila?oj, kiom la alia. Kaj ?iam, senkonsidere pri la ?ashundo, temis pri la fakto de la homa interveno en Londono, la viro en la fiakro kaj la letero, kiu avertis kavaliron Henriko kontra? la erikejo. Almena? tiuj realis, sed ili povus esti ago de protekta amiko, tiel facile kiel de malamiko. Kie estas tiu amiko a? malamiko nun? ?u li restis en Londono, a? sekvis nin ?i tien? ?u li povus esti la nekonato, kiun mi vidis sur la montopinto?

Estas vere, ke nur unu ekvidon al li mi havis, kaj tamen pri kelkaj aferoj mi estas preta ?uri. Li estas neniu, kiun mi vidis ?i tie, kaj mi jam renkontis ?iujn najbarojn. Tiu figuro estis multe pli alta ol Stepeltono, multe pli svelta ol Frenklendo. ?i eble povus esti Barimoro, sed ni lin lasis poste, kaj mi certas, ke li ne kapablis sekvi nin. Fremdulo do plu spuras nin, samkiel spuris nin fremdulo en Londono. Ni neniam forskuis lin. Se mi povus submanigi tiun homon, tiam fine ni eble trovi?us je la fino de ?iuj niaj malfacila?oj. Al tiu sola celo mi devas jam dedi?i tutan mian energion.

Mia unua impulso estis sciigi al kavaliro Henriko miajn planojn. Mia dua kaj plej sa?a estis ludi propran ludon kaj paroli la?eble malmulte al iu ajn. Li estas silenta kaj distrita. Liajn nervojn strange skuis tiu sono sur la erikejo. Mi diros nenion, kio pliigus liajn zorgojn, sed mi agos proprapa?e por atingi mian propran celon.