La ?ashundo de la Baskerviloj, стр. 14

Mi vidis lian malhelan viza?on prilumita de knabeca entuziasmo, dum li ?irka?rigardis. La lamplumo trafis lin, kie li staris, sed longaj ombroj suben sterni?is sur la muroj kaj pendis kvaza? nigra baldakeno super li. Barimoro revenis, portinte niajn valizojn al niaj ?ambroj. Li staris anta? ni nun kun la diskreta mieno de bone edukita servisto. Li estis viro impona, alta, bela, kun kvadrata nigra barbo kaj palaj distingindaj trajtoj.

— ?u vi deziras, ke la vesperman?o estu servata tuj, sinjoro?

— ?u ?i estas preta?

— Post nur kelkaj minutoj, sinjoro. Vi trovos varman akvon en viaj ?ambroj. Mia edzino kaj mi kun plezuro, kavaliro Henriko, restos kun vi ?is vi faros viajn novajn aran?ojn, sed vi komprenas, ?u ne, ke la nova situacio en tiu ?i domo postulos konsiderindan stabon.

— Kiu nova situacio?

— Mi volis diri nur, sinjoro, ke kavaliro Karlo vivis tre retiri?eme, kaj ni povis kontentigi liajn bezonojn. Vi nature volos havi pli da societo, kaj tial vi bezonos novajn ?an?i?ojn de via domanaro.

— ?u vi celas diri, ke via edzino kaj vi deziras foriri?

— Nur kiam tute konvenos al vi, sinjoro.

— Sed via familio estis ?e ni dum pluraj generacioj, ?u ne vere? Mi beda?rus komenci mian vivon ?i tie, rompante la malnovan familian ligon.

Al mi ?ajnis, ke mi rimarkis signetojn de emocio sur la blanka viza?o de la domservisto.

— Anka? mi sentas tion, sinjoro, kaj anka? mia edzino. Sed verdire, sinjoro, ni amba? tre ?atis kavaliron Karlo, kaj lia morto ?okis nin kaj igis tre doloriga tiun ?i ?irka?a?on. Mi timas, ke neniam plu ni estos mense trankvilaj en Baskervila Halo.

— Sed kion vi intencas fari?

— Mi ne dubas, sinjoro, ke ni sukcesos firmigi nin en iu komerco. La malavaro de kavaliro Karlo havigis al ni la rimedojn por tion fari. Kaj nun, sinjoro, eble plej bone mi montru al vi viajn ?ambrojn.

Kvadrata balustrada galerio ?irka?is la supron de la malnova halo, al kiu kondukis duobla ?tuparo. De tiu ?i centra punkto du longaj koridoroj etendi?is tra la tuta longo de la konstrua?o, al kiuj malfermi?is ?iuj dormo?ambroj. La mia trovi?is en la sama alo kiel tiu de Baskervilo, kaj preska? najbaris ?in. Tiuj ?ambroj aspektis multe pli modernaj ol la centra domparto, kaj la helaj tapetoj kaj multnombraj kandeloj iom forigis la sombran impreson postlasitan en mia menso de nia alveno.

Sed la man?o?ambro malfermi?anta el la halo estis loko ombra kaj sombra. ?i estis ?ambro longa kun ?tupo disiganta la podion, kie sidis la familio, disde la pli malalta parto rezervita por ties dependantoj. ?e unu ekstremo alrigardis ?in menestrela galerio. Nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili. Kiam vicoj da flamaj tor?oj lumigus ?in, kaj la koloroj kaj kruda gajo de malnovmoda bankedo, ?i eble malseveri?us; sed nun, kiam du nigre vestitaj sinjoroj sidis en la eta cirklo de lumo provizita de klo?ita lampo, la vo?o sordini?is kaj la spirito senentuziasmi?is. Malhela linio de anta?uloj, en ?iuspecaj vesta?oj, ekde Elizabeta kavaliro ?is bravulo el la tempo de la Regenteco, gapis suben al ni kaj silentigis nin per sia silenta societo. Ni malmulte parolis, kaj minimume mi ?ojis, kiam la man?ado fini?is kaj ni povis retiri?i en la modernan bilardejon kaj fumi cigaredon.

— Je mia vorto, ?i ne estas loko tre gaja, — diris kavaliro Henriko. — Mi supozas, ke oni povas agordi?i al ?i, sed aktuale mi sentas min iom mankanta. Mi ne miras, ke mia onklo i?is iomete malkvieta, ?ar li vivis tutsola en tia domo. Tamen, se konvenas al vi, ni frue enliti?u hodia? vespere, kaj eble la aferoj ?ajnos pli gajaj en la mateno.

Mi flanken?ovis miajn kurtenojn anta? ol enliti?i kaj elrigardis tra mia fenestro. ?i malfermi?is al la razeno kiu trovi?is anta? la dompordo. Pretere, du boskoj da arboj ululis kaj svingi?is pro forti?anta vento. Duonluno pu?i?is tra la fendoj de rapidantaj nuboj. Per ties malvarma lumo mi vidis post la arboj sporadan rokfran?on kaj la longan malaltan kurbi?on de la melankolia erikejo. Mi fermis la kurtenojn, sentante ke mia lasta impreso konformi?as al la cetero.

Kaj tamen ne precize la lasta. Mi trovis min laca kaj tamen vigla, turni?ante senripoze de flanko al flanko, ser?ante la dormon, kiu ne volis veni. En malproksimo sonoranta horlo?o signis la kvaronhorojn, sed escepte de tio morteca silento regis la malnovan domon. Kaj tiam subite, en la mezo mem de la nokto, atingis miajn orelojn sono klara, sonoreca kaj ne miskomprenebla. Temis pri plorsingulto de virino, la sordinita strangola ?emspiro de iu kiun ?iras mal?ojo neregebla. Mi sidi?is sur la lito kaj atente a?skultis. La sono ne povis esti malproksima, kaj certe estis en la domo. Dum duonhoro mi atendis kun ?iu nervo vigla, sed a?di?is neniu alia sono ol la sonoranta horlo?o kaj la siblado de hedero sur la muro. 

?apitro 7

LA STEPELTONOJ DE MERIPITA DOMO

La fre?a belo de la sekvinta mateno iomete forvi?is de niaj mensoj la mornan kaj grizan impreson postlasitan al ni amba? pro nia unua sperto ?e Baskervila Halo. Dum kavaliro Henriko kaj mi sidis matenman?ante, la sunlumo enver?i?is tra la altaj fostitaj fenestroj, direktante akvecajn kolormakulojn el la blazonoj kovrantaj ilin. La malhelaj paneloj ardis bronzece sub la oraj radioj, kaj estis malfacile konstati, ke tiu ?i fakte estas la ?ambro, kiu tiom mornigis niajn animojn en la anta?a vespero.

— Ver?ajne nin mem kaj ne la domon ni devas kulpigi! — diris la kavaliro. — Ni estis lacaj pro la voja?o kaj frostigitaj pro la veturo, sekve ni grize kontemplis la lokon. Jam ni estas fre?aj kaj bonstataj, do ?i estas denove tute agrabla.

— Kaj tamen ne estis afero komplete fantazia, — mi respondis. — ?u ekzemple vi hazarde a?dis iun, mi opinias virinon, ?emplorantan dum la nokto?

— Kurioze, ?ar mi duondorme ja supozis, ke mi a?das ion tian. Mi atendis dum kelka tempo, sed ?i ne ripeti?is, do mi konkludis, ke tio estis nur son?a.

— Mi a?dis ?in klare, kaj mi estas certa, ke ?i vere estis virina ?emploro.

— Ni devas tuj enketi pri tio.

Li sonorigis kaj demandis al Barimoro, ?u tiu povas klarigi nian sperton. ?ajnis al mi, ke la palaj trajtoj de la domservisto e? pli pali?is, dum li a?skultis la demandon de sia mastro.

— En la domo estas nur du virinoj, kavaliro Henriko, — li respondis. — Unu estas la kuireja servistino, kiu dormas en la alia alo. La alia estas mia edzino, kaj mi povas certigi, ke tiu sono ne originis ?e ?i.

Kaj tamen li mensogis tion dirante, ?ar hazarde post la matenman?o mi renkontis sinjorinon Barimoro en la longa koridoro kun plena sunlumo sur ?ia viza?o. ?i estis senemocia, peztrajta, granda virino kun severa fiksita bu?esprimo. Sed ?iaj perfidaj okuloj estis ru?aj kaj rigardis min el sub ?velintaj palpebroj. Do estis ?i, kiu ploris nokte, kaj se ?i tion faris, ?ia edzo nepre scias pri tio. Tamen li elektis la evidentan riskon esti malkovrita, deklarinte, ke ne estas tiel. Kial li faris tion? Kaj kial ?i ploris tiel amare? Jam ?irka? tiu palviza?a, bela, nigrabarba viro amasi?is atmosfero de mistero kaj de morno. ?uste li la unua trovis la kadavron de kavaliro Karlo, kaj nur liajn vortojn ni havis pri la cirkonstancoj anta? la morto de tiu maljunulo. ?u estis eble, ke estis Barimoro, finfine, kiun ni vidis en la fiakro sur Regentostrato? La barbo tre povus esti la sama. La fiakristo priskribis viron iom malpli altan, sed tia impreso povus esti erara. Kiel mi povus decidi?i pri tiu punkto definitive? Evidente, la unua faro estu konsulti la Grimpenan po?tiston kaj konstati, ?u la esplora telegramo vere estis metita en la proprajn manojn de Barimoro. Kia ajn estu la respondo, mi almena? havus ion raportindan por ?erloko Holmso.

Kavaliro Henriko devis ekzameni multajn paperojn post la matenman?o, tiel ke la tempo estis oportuna por mia promeno. Tio estis agrabla kvarmejla promeno la?longe de la erikeja rando, kiu venigis min fine al griza vila?eto, en kiu du pli grandaj konstrua?oj, kiuj konfirmi?is kiel la hotelo kaj la domo de doktoro Mortimero, staris alte super la ceteraj. La po?tisto, kiu estis anka? la vila?a spicisto, klare memoris la telegramon.