La ?ashundo de la Baskerviloj, стр. 10

?apitro 5

TRI ?IRITAJ FADENOJ

Sinjoro ?erloko Holmso havis, ?is tre rimarkinda grado, la povon la?vole malkro?i sian menson. Dum du horoj la stranga afero, en kiu ni estis implikitaj, ?ajnis forgesita, kaj lin tute absorbis la pentra?oj de la modernaj belgaj majstroj. Li volis paroli pri nenio krom arto, pri kiu li havis plej strangajn impresojn, de kiam ni forlasis la galerion ?is ni trovi?is en la Nordhumberlanda hotelo.

— Kavaliro Henriko Baskervilo estas supre kaj atendas vin, — diris la hotela registristo. — Li petis, ke mi konduku vin supren tuj kiam vi venos.

— ?u vi kontra?as, ke mi rigardu vian registrolibron? — demandis Holmso.

— Tute ne.

La libro montris, ke du nomoj estis aldonitaj post tiu de Baskervilo. Unu estis Teofilo ?onstono kaj familio el Novkastelo; la alia estis sinjorino Oldmoro kaj servistino el Alta Lo?ejo, Altono.

— Certe tiu estas la sama ?onstono, kiun mi iam konis, — diris Holmso al la registristo. — Advokato, ?u ne, grizhara, kaj mar?as lamete?

— Ne, sinjoro, tiu ?i estas sinjoro ?onstono, la karbejmastro, sinjoro tre aktiva, ne pli a?a ol vi mem.

— ?u vi ne eraras pri lia metio?

— Ne, sinjoro, li utiligis tiun ?i hotelon dum multaj jaroj, kaj li estas tre bone konata al ni.

— Ha, tio decidigas la aferon. Anka? sinjorino Oldmoro; ?ajnas, ke mi memoras tiun nomon. Pardonu mian scivolon, sed ofte vizitante unu amikon oni trovas alian.

— ?i estas sinjorino malsanema, sinjoro. ?ia edzo estis iam urbestro de Glostero. ?i ?iam gastas ?i tie, kiam ?i estas en Londono.

— Dankon! Beda?rinde mi ne povas pretendi ?ian konatecon. Mi konfirmis tre gravan fakton per tiuj demandoj, Vatsono, — li da?rigis malla?tvo?e dum ni supreniris. — Jam ni scias, ke la homoj, kiuj tiom interesi?as pri nia amiko, ne trovis lokon en lia hotelo. Tio signifas, ke kvankam ili tre deziras, kiel ni konstatis, spioni lin, ili same deziras, ke li ne vidu ilin. Nu, tio estas fakto tre sugesta.

— Kion ?i sugestas?

— ?i sugestas… Hola, kara homo, kio entute ?enas vin?

?irka?irante la supron de la ?tuparo ni renkontis kavaliron Henriko Baskervilo mem. Lia viza?o estis kolere ru?i?inta, kaj en unu mano li tenis malnovan polvkovritan ?uon. Tiom li furiozis, ke li apena? kapablis klare paroli, kaj kiam li efektive parolis, li uzis multe pli fortan kaj pli okcidentan dialekton ol tiun, kiun ni a?dis de li matene.

— ?ajnas al mi, ke oni mokas min en tiu ?i hotelo, — li kriis. — Ili trovos, ke ili ekmanipulis la mal?ustan personon, se ili ne zorge atentos. Je la tondro, se tiu ulo ne trovos mian mankantan ?uon, okazos krizo. Mi povas aprezi ?ercon kiel normalulo, sinjoro Holmso, sed ?i-foje oni preterpafis la celon.

— Vi ankora? ser?as vian ?uon, ?u?

— Jes, sinjoro, kaj mi intencas trovi ?in.

— Sed vi diris, ?u ne, ke tiu estis nova bruna ?uo?

— Tia ?i estis, sinjoro. Kaj nun ?i estas malnova nigra ?uo.

— Kio? ?u vi volas diri?..

— ?uste tion mi volas diri. Mi posedis nur tri parojn en la mondo — la novajn brunajn, la malnovajn nigrajn, kaj la brilledajn, kiujn mi portas. Hiera? nokte oni prenis unu el la brunaj, kaj hodia? oni ?telis unu el la nigraj. Nu, ?u vi havas ?in? Parolu, homo, kaj ne staru gapante!

Maltrankvila germana eta?servisto estis suririnta la scenejon.

— Ne, sinjoro, mi enketis tra la tuta hotelo, sed mi a?dis nenion pri ?i.

— Nu, a? tiu ?uo revenos anta? la sunsubiro, a? mi kontaktos la direktoron kaj diros al li, ke mi tuj foriros el tiu ?i hotelo.

— ?i estas trovota, sinjoro… Mi promesas, ke se vi iom paciencos, ?i estos trovita.

— Certigu tion, ?ar ?i estos mia lasta perdita?o en tiu ?i ?telista kaverno. Nu, nu, sinjoro Holmso, vi pardonos, ke mi ?enas vin pri tia bagatelo…

— Mi taksas ?in inda je ?eni?o.

— Vidu, vi aspektas tre serioza pri ?i.

— Kiel vi klarigas ?in?

— Mi simple ne provas klarigi ?in. ?i ?ajnas la afero plej freneza, plej stranga, kiu iam ajn okazis al mi.

— La plej stranga eble, — diris Holmso penseme.

— Kion vi mem pensas pri ?i?

— Nu mi ankora? ne pretendas kompreni ?in. Tiu via afero estas tre komplika, kavaliro Henriko. Lige kun la morto de via onklo, mi ne estas certa, ke el la kvincent elstare gravaj kazoj, kiujn mi esploris, trovi?as unu, kiu efikas tiom profunde. Sed ni tenas en la manoj plurajn fadenojn, kaj plej probable unu a? alia el ili gvidos nin al la vero. Ni eble mal?paros tempon sekvante la mal?ustan, sed pli a? malpli balda? ni devos trafi la ?ustan.

Ni ?uis agrablan tagman?on, dum kiu malmulto estis dirita pri la afero kiu kunigis nin. Sed en la privata saloneto, al kiu ni poste transiris, Holmso demandis al Baskervilo, kion li intencas fari.

— Iri al Baskervila Halo.

— Kaj kiam?

— Fine de la semajno.

— Entute, — diris Holmso, — mi opinias, ke via decido estas sa?a. Mi havas multan atesta?on, ke vi estas spionata en Londono, kaj inter la milionoj en tiu ?i urbego estas malfacile eltrovi, kiuj estas tiuj homoj kaj kion ili celas. Se ili intencas misa?on ili eble malbonfarus al vi, kaj ni estus senpovaj por malhelpi tion. Vi ne sciis, doktoro Mortimero, ke oni postsekvis vin hodia? matene, ?u?

Doktoro Mortimero eksaltetis abrupte.

— Postsekvis! Kiu?

— ?uste tion, beda?rinde, mi ne povas sciigi al vi. ?u inter viaj najbaroj kaj konatoj trovi?as sur Erikejo Darta viro kun nigra plenbarbo?

— Ne… A?, mi pripensu… Vidu, jes. Barimoro, la domservisto de kavaliro Karlo, estas viro kun plena nigra barbo.

— Ha! Kie estas Barimoro?

— Li prizorgas la Halon.

— Prefere ni eksciu, ke li vere estas tie, a? ?u iel ajn eble li estas en Londono.

— Kiel vi povas tion fari?

— Donu al mi telegrafan blankon. “?u ?io pretas por kavaliro Henriko?” Tio sufi?os. Kiu estas la plej proksima telegrafa oficejo? Grimpeno. Tre bone, ni sendos la duan telegramon al la po?tisto en Grimpeno: “Telegramo al sinjoro Barimoro enmanigendas senpere al li. Se li forestas, bonvolu resendi la telegramon al kavaliro Henriko Baskervilo, Nordhumberlanda hotelo”. Tio devus sciigi al ni anta? la vespero, ?u Barimoro postenas en Devono.

— Tiel estas, — diris Baskervilo. — Cetere, doktoro Mortimero, kiu entute estas tiu Barimoro?

— Li estas filo de la anta?a prizorgisto, kiu estas mortinta. Tiuj prizorgis la Halon jam dum kvar generacioj. La? mia scio, li kaj lia edzino estas tiom respektinda paro, kiom iu ajn en la graflando.

— Samtempe, — diris Baskervilo, — estas sufi?e klare ke dum neniu el la familio estas en la Halo, tiuj homoj ?uas tre belan hejmon kaj nenion por fari.

— Vere.

— ?u Barimoro entute profitis per la testamento de kavaliro Karlo?

— Li kaj lia edzino ricevis po kvincent pundojn.

— Ha! ?u ili anta?sciis, ke ili ricevos tion?

— Jes, kavaliro Karlo tre ?atis paroli pri la enhavo de sia testamento.

— Tre interese.

— Espereble, — diris doktoro Mortimero, — vi ne rigardas suspekteme ?iun ricevinton de hereda?o de kavaliro Karlo, ?ar anka? al mi estis testamentitaj mil pundoj.

— ?u vere! Kaj al aliaj?

— Enestis multaj sensignifaj sumoj al individuoj kaj al granda nombro da publikaj bonfaraj societoj. La tuta resta?o iris al kavaliro Henriko.

— Kaj kiom estas la resta?o?

— Sepcent kvardek mil pundoj.

Holmso surprizite altigis la brovojn kaj diris:

— Mi tute ne supozis, ke tiom grandega sumo estis pritraktita.

— Kavaliro Karlo estis la?fame ri?a, sed ni ne sciis, kiom ri?a li estis, ?is ni ekesploris liajn valorpaperojn. La tuta valoro de la postlasa?o proksimas al unu miliono.

— Ho ve! Tio estas veta?o, por kiu oni probable pretus ludi ludon riskan. Kaj unu plia demando, doktoro Mortimero. Se supozeble okazus io al jena nia juna amiko — pardonu la malagrablan hipotezon! — kiu heredus la postlasa?on?