Kojonov Luchjo, стр. 1

Anta?parolo de la tradukinto

Kojonov Lu?jo (originala titolo: Luka Mudi??ev ) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ?iam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ?in parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. ?i estas amuza (anka? am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktuali?is kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…

Tiu ?i poemo, samkiel ?iuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versa?oj estas vere ?okaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Lu?jo mem devis naski?i komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Lu?jo estas tipaj por la epoko de A. Pu?kin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Pu?kin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio , Jezerskij , Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ?i eventoj okazas, ?irka? 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn a?torojn, des pli se temas pri tia genio kiel Pu?kin (1799–1837). Evidente, la a?toro de Lu?jo konis la menciitajn poemojn de Pu?kin ankora? en manuskriptoj (?ar Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Pu?kin. Probable la a?toro de Kojonov Lu?jo estas la frato de Aleksandr Pu?kin — Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.

Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Anta? 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ?i estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri anta?aj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.

Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fu?aj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis resta?ri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preska? neebla kaj oni povas pri tio beda?ri, sed povas anka? ?oji — ja tio pruvas, ke la poemo i?is vere popola krea?o, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ?iam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado ?iujn versiojn.

La poemo estas verkita per simpla parola lingva?o. Specialaj rusaj reala?oj en ?i preska? ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «ver?ok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita anka? en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgra? ?iuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ?is nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.

En la genealogio de Lu?jo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:

Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;

Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun E?ropo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe — provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontra? Svedio;

Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum ?ia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ?ar ?i montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov