Tiel do rakontoj, стр. 6

Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, car li estis gentilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago gis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam satis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Pacjoj — precize kiel Tafinjo.

Tio ci estas la historio de Tafimaj Metalumaj cizita sur malnova dentego antau tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, au lautlegigas gin, vi povas vidi kiel cio estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en gi per najlo au io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed ciujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ruga vakso. Kiam gi estis nova, estis iuspeca retajo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj stonoj je la fino; sed tio rompigis kaj perdigis — cio krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj cirkau la dentego estas magio — Runa magio, — kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura — tre flava kaj defrotiginta. Gi mezuras du futojn laulonge kaj du futojn cirkaue, kaj pezas dek unu funtojn kaj nau uncojn.

Kiel la alfabeto estis farata

Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daure nomos sin Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Pacjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj cio tio, si denove iris fisi karpojn kun sia Pacjo. Sia Panjo volis ke si restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo kase foriris al sia Pacjo tre frue, kaj ili fiskaptis. Subite si komencis fari ridajn sonetojn, kaj sia Pacjo diris: "Ne faru stulte, infano."

"Sed cu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Cu vi ne memoras kiel la Cefa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?"

"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn — molajn kun frangoj — al la Fremdulo-viro pro cio kion ni faris al li."

"Ni nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj — kaj la koto."

"Pri tio ni ne parolu," diris sia Pacjo. "Ni luncu."

Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum sia Pacjo gratis sur pecoj da betulo-selo per sarkodento. Tiam si diris: "Pacjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon — iun ajn sonon."

"Aa!" diris Tegumo. "Cu tio suficas kiel komenco?"

"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiso kun buso malferma. Diru gin denove, mi petas."

"Aa! aa! aa!" diris sia Pacjo. "Ne estu malgentila al mi, filino mia."

"Mi ne celas esti malgentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensajo. Ja diru aa, Pacjo, kaj tenu vian buson malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buson de karpo-fiso plene-malferman."

"Kial?" diris sia Pacjo.

"Cu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-selo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fison kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo — se Panjo ne protestos — gi memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvazau estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono — same kiel mi faris en la kastoro-marco pasintvintre."

"Cu vere?" diris sia Pacjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. "Daurigu, Tafinjo."

"Ah fuse!" si diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fison, sed mi povas desegni ion kio indikas buson de karpo-fiso. Cu vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre sercantaj en la koto? Nu, jen estas kvazaua karpo-fiso (ni povas ludi ke la resto de gi ankau estas desegnita). Jen nur gia buso, kaj tio signifas aa." Kaj si desegnis jenon. (1)

"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankau mem sur sia propra peco da betulo-selo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans gia buso."

"Sed mi ne kapablas desegni, Pacjo."

"Vi bezonas desegni nenion krom la malfermajo de gia buso kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiso, car perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis jenon. (2)

"Nun mi kopios gin," diris Tafinjo. "Cu vi komprenos tion ci kiam vi vidos gin?" Kaj si desegnis jenon. (3)

"Perfekte," diris sia Pacjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos gin ie ajn, kvazau vi estus elsaltinta de malantau arbo kaj dirinta "Aa!" "

"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.

"Jaa!" diris sia Pacjo, tre laute.

"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la aa-karpo-fiso-buso; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? Je-je-je kaj aa! Jaa!"

"Gi ja similas al la karpo-fiso-buso-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fiso kaj ligu ilin," diris sia Pacjo. Ankau li estis sufice incitita.

"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu gin aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fiso, sed la hokon per kiu ni foje kaptas gin," diris Tafinjo.

"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fis-hoko por la je-sono." Kaj li desegnis jenon. (4)

"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Pacjo. Cu suficos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?" Kaj si desegnis jenon. (5)

Sia Pacjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citigo.

"Belege," si diris. "Nun vi faru alian sonon, Pacjo."

"Oo!" diris sia Pacjo, tre laute.

"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buson ronda kiel ovo au stono. Do ovo au stono taugos por tio."

"Oni ne ciam povas trovi ovon au stonon. Ni devos grati ion rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)

"Kara cielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, — karpo-buso, fis-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Pacjo."

"Sss!" diris sia Pacjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.

"Tio estas tre facila," si diris, gratante sur la arboselo.

"E... kio?" diris sia Pacjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti genata."

"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Pacjo, kiam gi pensas kaj ne volas esti genata. Ni faru por la sss-sono serpenton. Cu tio taugos?" Kaj si desegnis jenon. (7)

"Jen," si diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ce la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos gin sur arbo ce la rivero kiam vi estos fisanta, mi scios ke vi volas ke mi pasu plej muse-kviete, por ne skui la bordon."

"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ci tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Pacjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis sarkodentojn anstatau iuj akraj stonfrapajoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis la grandan sekreton de la mondo."

"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankau siaj okuloj brilis pro incitigo.

"Mi montros," diris sia Pacjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"

"Kompreneble ja, kaj tio signifas ankau "rivero" — kiel Vagaj-ja — rivero Vagajo."

"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas gin — nigra akvo — marco-akvo?"

"Kompreneble jo."

"Nun vidu," diris sia Pacjo. "S'pozu ke vi vidus ci tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marco?" Kaj li desegnis jenon. (8)

"Fis-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! Jo, malbona akvo," diris Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon car mi scius ke vi diras ke gi estas malbona."