Tiel do rakontoj, стр. 3

Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-fresa. Estas du fumantaj vulkanoj en gi, iuj aliaj montoj kaj iuj stonoj kaj lago kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj, kaj ankau la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni ciujn dezertojn pri kiuj la Gino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed gi estas tre dezerta dezerto.

Kiel la rinocero ekhavis sian hauton

Origine, iam antau longe, sur nelogata insulo ce la bordo de la Ruga Maro, vivis Parsio de kies capelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ce la Ruga Maro kun nenio krom sia capelo kaj sia trancilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tusu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. Gi ververe estis Supera Komestiblo (tio estas Magio), kaj li metis gin sur la fornon car al li estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis gin kaj bakis gin gis gi estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed guste kiam li estis mangonta gin, venis sur la strandon el la Komplete Nelogata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la hauto de la Rinocero sufice glate akordigis al gia korpo. Gi ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, gi ne bone kondutis tiam, kaj gi ne bone kondutas nun, kaj gi neniam bone kondutos. Gi diris: "Hau!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia capelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruligis en la sablon, kaj gi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj gi mangis gin, kaj gi foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Nelogata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarga Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur giajn piedojn kaj recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, car vi ankorau ne audis gin, nun deklamos al vi: -

Kiu la kukojn atakas
Kiujn la Parsio-viro bakas
Tiu la malfelicon elpakas.
Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus.

Car, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ce la Ruga Maro, kaj ciuj malvestis ciujn vestajojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian capelon; sed la Rinocero demetis sian hauton kaj portis gin sur la sultro kiam gi venis al la strando por banigi. En tiu tempo la hauto butonigis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, car gi estis manginta gin tute; kaj gi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. Gi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian hauton sur la strando.

Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la hauton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje cirkauis lian vizagon. Tiam li dancis trifoje cirkau la hauto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian capelon per kukeroj, car la Parsio mangis neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun hauton, kaj li trenis tiun hauton, kaj li trotis tiun hauton, kaj li frotis tiun hauton kaj plenigis gin per malnovaj, malfresaj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom gi entute povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis gis la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos gin.

Kaj la Rinocero surmetis sian hauton. Gi butonis gin per la tri butonoj, kaj cio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam gi volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam gi ekkusis sur la sablojn kaj ruligis kaj ruligis kaj ruligis, kaj ciufoje kiam gi ruligis la kukeroj tiklis gin pli kaj pli kaj pli. Tiam gi kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontrau tiu. Gi frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la hauto super la sultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaue estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur giaj kruroj. Kaj tio fusis gian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de gia hauto kaj ili tiklis. Do gi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago gis la nuna ciu rinocero havas grandajn faldojn en sia hauto kaj tre malbonan humoron, cio pro la kukeroj interne.

Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian capelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Pastejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marcoj.

Jen la bildo de la Parsio kiu komencas mangi sian kukon sur la Nelogata Insulo en la Ruga Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Nelogata Interno, kiu, kiel vi lauvere povas vidi, estas tute roka. La hauto de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas gin estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirlajoj sur la capelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, car se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kusas sur la sablo en la antauo apartenis al unu el la batalcaroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Rugan Maron. La Parsio trovis gin, kaj konservis gin por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalgi' Pugalgi', kaj la Rinocero nomigis Strorkso, car gi spiris tra sia buso anstatau tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.

Jen la Parsio Pestalgi' Pugalgi' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu banigas apud la strando de la Komplete Nelogata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian hauton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la hauton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos gin. La hauto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi gin. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan capelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas trancilon en sia mano por tranci sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de sipoj kiuj pereis sipante lau la Ruga Maro; sed ciuj pasageroj estis savitaj kaj iris hejmen.

La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta sipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniganta sen sia hauto. Strorkso estis sub sia hauto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.

Kiel la unua letero estis skribata

Oni ne scias antau kiom longe — en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto au Anglo, au ec Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li logis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vestajoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li ec ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufice felica. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antauen-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Tesumaj Tevindrau, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos sin Tesuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos sin Tafinjo. Kaj si estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj si ne estis frapata ec duonon da fojoj kiom estus bone por si; kaj ili ciuj tri estis tre felicaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri cirkaue, si iris cien kun sia Pacjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo gis ili estis tre malsataj, kaj tiam Tesumaj Tevindrau kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi farigis tiel soke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."