Tiel do rakontoj, стр. 2

La Maristo kunprenis la pos-trancilon hejmen. Li surhavis la bluan drelikan kalsonon kiam li surpasis la kajobreton. La selkojn li estis lasinta car, cu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la fino de tiu rakonto.

Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la pos-trancilon kaj liajn selkojn, kiujn vi devas ne forgesi. La butonecaj aferoj estas la selkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la trancilon tuj apud ili. Li sidas sur la floso, sed gi turnigis iom flanken, do vi ne vidas multon de gi. La blankeca afero ce la maldekstra mano de la Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la Baleno alvenis. La peco de ligno nomigas gafo-beko. La Maristo lasis gin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomigis Ridulo, kaj la Maristo nomigis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiso kasigas sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta gin. La kialo ke la maro aspektas tiel tuse-fuse estas car la Baleno estas sucanta gin tutan en sian buson por ensuci S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj la floson kaj la pos-trancilon kaj la selkojn. Vi neniam forgesu la selkojn.

Jen la Baleno sercanta la etan Ruzan Fison, kiu kasigas sub la Sojlo de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiso nomigis Pinglo. Gi kasigas inter la radikoj de la granda algo kiu kreskas antau la Pordoj de la Ekvatoro. Ili estas fermitaj. Ili estas ciam fermitaj, car pordo ciam devus esti fermita. La snureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de la Ekvatoro, kaj ili cizis ciujn tiujn interplektigantajn fisojn sub la Pordoj. La beko-fisoj nomigas beko-Delfenoj kaj la aliaj fisoj kun la strangaj kapoj nomigas Martelo-kapaj Sarkoj. La Baleno neniam trovis la etan Ruzan Fison gis post kiam gi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj tiam ili farigis denove bonaj amikoj.

Kiel la kamelo ekhavis sian gibon

NUN venas la sekvanta rakonto, kaj gi rakontas pri kiel la Kamelo ekhavis sian grandan gibon.

En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-fresa, kaj la Bestoj jus komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj gi vivis en la mezo de la Hurla Dezerto car gi ne volis labori; kaj cetere, gi estis mem Hurlanto. Do gi mangis brancojn kaj dornojn kaj tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare nenionfarante; kaj kiam iu parolis al gi, gi diris "Gif!" Nur "Gif!" kaj ne pli.

Okazis ke la Cevalo venis al gi, iun lundon matene, kun selo sur sia dorso kaj bridstango en sia buso, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu kaj trotu kiel ni ciuj aliaj."

"Gif!" diris la Kamelo; kaj la Cevalo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Hundo venis al gi, kun bastono en sia buso, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni ciuj aliaj."

"Gif!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Bovo venis al gi, kun jugo sur sia nuko, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni ciuj aliaj."

"Gif!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo.

Je la fino de la tago la Homo kunvokis la Cevalon kaj la Hundon kaj la Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre bedauras por vi (en mondo tiel nova-kaj-fresa); sed tiu Gif-afero en la Dezerto ne povas labori, aliokaze gi jam estus nun ci tie, do mi lasos gin tie, kaj vi devos labori duoblan tempon por kompensi."

Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-fresa), kaj ili faris palavron, kaj indaba-on kaj puncajet-on, kaj pau-vau-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis macante lakto-kaj-silko-planton plej 'strordinare nenionfarante, kaj ridis pri ili. Tiam gi diris "Gif!" kaj foriris denove.

Okazis ke preterpasis la Gino respondeca pri Ciuj Dezertoj, ruligante en polvo-nubo (Ginoj ciam vojagas tiumaniere car tio estas magio), kaj li haltis por palavri kaj pauvaui kun la Triopo.

"Gino de Ciuj Dezertoj," diris la Cevalo, "cu estas guste ke iu ajn estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-fresa?"

"Certe ne," diris la Gino.

"Nu," diris la Cevalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto (kaj gi estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj gi ne faris ian ajn laboron depost lunde matene. Gi ne volas troti."

"Feu!" diris la Gino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je ciu oro en Arabujo! Kion gi diras pri tio?"

"Gi diras "Gif"!" diris la Hundo; "kaj gi ne volas preni kaj porti."

"Cu gi diras ion alian?"

"Nur "Gif"!; kaj gi ne volas plugi," diris la Bovo.

"Tre bone," diris la Gino. "Mi gifos gin se vi bonvolos atendi minuton."

La Gino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan, rigardantan sian propran bildon en flako da akvo.

"Mia longa kaj bobela amiko," diris la Gino, "kion do mi audas pri vi faranta neniun laboron, en ci tiu mondo tiel nova-kaj-fresa?"

"Gif!" diris la Kamelo.

La Gino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako.

"Vi kauzis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro via 'strordinara nenionfarado," diris la Gino; kaj li daurigis pensi Magiajojn, kun la mentono en sia mano.

"Gif!" diris la Kamelo.

"Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la Gino; "vi povus diri tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru."

Kaj la Kamelo diris "Gif!" denove; sed apenau gi estis dirinta tion kiam gi vidis ke la dorso, pri kiu gi tiel fieris, pufigas kaj pufigas kaj farigas granda geleca gifo.

"Cu vi vidas tion?" diris la Gino. "Tio estas via tute propra gifo kiun vi kauzis al vi mem per ne-laborado. Hodiau estas jaudo, kaj vi ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komencigis. Nun vi eklaboros."

"Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun ci tiu gifo sur mia dorso?"

"Estas tiel celite," diris la Gino, "guste car vi maltrafis tiujn tri tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen mangado, car vi povas vivi de via gifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. Gifu vin!"

Kaj la Kamelo gifis sin, kune kun sia gifo, kaj foriris al la Triopo. Kaj ekde tiu tago gis la nuna, la Kamelo ciam portas gifon (ni nun nomas gin "gibo", por ne dolorigi giajn sentojn); sed gi neniam sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn gi maltrafis en la komenco de la mondo, kaj gi neniam gis nun lernis konduti bone.

Jen la bildo de la Gino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis la Gifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia fingro, kaj tiu farigis firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li faris ovon — vi povas vidi ilin je la subo de la bildo — kaj krome estis magia kukurbo kiu sangigis al granda blanka flamo. Tiam la Gino prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon gis la flamo sangigis al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre amikeca Magio, kvankam gi devis doni Gifon al la Kamelo car la Kamelo estis mallaborema. La Gino respondeca pri Ciuj Dezertoj estis la plej amika de ciuj Ginoj, do li vere neniam farus ion malamikecan.

Jen la bildo de la Gino respondeca pri Ciuj Dezertoj kondukanta la Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo mangas brancon de akacio, kaj gi jus finis diri "gif" unu fojon tro (la Gino estis dirinta ke gi faros), kaj tial la Gifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la Gifon sur gia sultro. La Gifo akordigas al la plata parto de la dorso de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al gi.