La infanoj che la strato Brufarantoj, стр. 5

Tiam mi ekpensis, ke mi baldau­ ekvidos bovidojn ce avino kaj avo. Kaj mi tre felicigis.

Avino kaj avo staris sur verando kaj renkontis nin, kiam ni venis. Kaj ilia hundo, kiu nomigas Lukas, bojis kaj saltis, kaj odoris somerece en la gardeno.

? Cu estas miaj oraj infanetoj, kiuj venas? diris avino.

? Jes, estas belaj oraj infanetoj, diris panjo.

? Morgau­ vi povos rajdi al Blacken [3], diris avo.

? Kuniru suben al drasejo, tiam vi vidos katidojn de Murra, diris avino. Lotta ektiris antau­tukon de avino kaj diris:

? Cu vi havas karamelojn restintaj en sranko, avino?

? Ho, jes, tio ja povas okazi, diris avino. Kelkaj etajn karamelojn, eble, mi havas en sranko, si diris. Tiam ni eksentis, ke ni estis venintaj hejmen al avo kaj avino.

7. Lotta parolas preskau ­ per nuraj sakraj vortoj

Ce avino kaj avo estas tre multe da agrablajoj. Imagu, sur granda arbo, kiu staras en la gardeno, estas precize kvazau­ verando. Alte supre sur arbo! Tien supren kondukas stuparo, kaj kiam oni estas grimpintaj supren per ci tiu stuparo, do oni venas al tiu verando, kaj tie estas tablo kun benkoj kaj barileto cirkau­e, tiel ke oni ne povas ruligi suben. Avino nomas tiun verandon Verda Plezurdometo. El ciuj lokoj, kie oni povas sidi kaj mangi, mi pleje satas tiun, kiu situas supre sur la arbo.

Kiam ni vekigis unuan tagon ce avino kaj avo, ti-am Jonas tuj diris:

? Avinjo, ni ja povas, certe, decidi, ke ni mangos en la Verda Plezurdometo precize ciam?

? Oj, oj, oj, diris avino, kion vi kredas, ke Majken dirus, se si estos devigita treni mangajojn supren lau­ tiu malstabila stuparo trifoje ciutage?

? Tiam mi diros "spit", diris Majken.

Majken, si estas domhelpantino de avino. Si estas tre afabla, sed si tute ne satas mangi surarbe.

? Sed avinjo, ni ja povas tamen kunpreni supren nian mangajon al la Verda Plezurdometo, mi diris.

? Car alie ni tre ekkoleros, diris Lotta, si estas stulteta, Lotta!

Kaj tiam avino diris, ke si ne volis, ke Lotta ekkoleru, kaj tial ni povis kunpreni patkukojn surpen al la Verda Plezurdometo.

Avino bakis tutan mason da patkukoj, kaj si metis la patkukojn kaj paketon da sukero kaj skatoleton da konfitajo en korbeton por ni, si ankau­ enmetis telerojn kaj forkojn kaj boteleton da lakto kaj tri tasojn.

Kaj poste ni grimpis en la Verdan Plezurdometon. Jonas grimpis la unua kun la korbeto, kaj poste venis mi, kaj poste venis Lotta.

? Se vi faligus la korbeton, Jonas, tiam mi, sendube, ridus, diris Lotta.

Sed Jonas ne faligis la korbeton, kaj ni surtabligis la tuton supre surarbe kaj sidis sur la benkoj kaj mangis niajn patkukojn kun multe da konfitajo kaj sukero sur ili kaj trinkis lakton, kaj la arbo susuris la tutan tempon. Estis tiom terure multe da patkukoj, kaj Lotta ne kapablis finmangi la siajn. Kaj imagu, tiam si pendigis la patkukojn sur la arbobrancojn!

? Mi ludas, ke ili estas folioj, diris Lotta.

Kaj la patkukoj svingis sin tien-reen, kiam blovis, kaj aspektis preskau­ kiel folioj.

? Gardu vin, se panjo ekscios tion, mi diris.

Sed Lotta, si ne zorgis pri kion mi diris. Si nur si-dis tie kaj rigardis siajn patkukojn kaj kantis kanteton, kiun pacjo kutimas kanti, kaj kiu komencigas jene: "Hej, kiel susuras en la folioj!" Si baldau­ refarigis malsata, kaj tiam si mordis de ciuj patkukoj, tiel ke sur la arbo restis nuraj duonpatkukoj.

? Mi ludas, ke mi estas safideto, kiu mordas foliojn sur arbedo, si diras.

Subite birdo venis flugante, kaj tiam Lotta diris al la birdo:

? Vi povas volonte mangi de miaj patkukoj, sed ne Jonas kaj ne Mia-Maria.

Kvankam la birdo volis havi neniujn patkukojn. Sed Jonas kaj mi eksentis, ke ni estis pli malsataj, kaj mi etendis la manon al Lotta kaj diris:

? Mizerulo, donu al mi iom en mian manon!

Kaj tiam Lotta donis al mi patkukon, kiun si estis mordinta, kaj mi supersutis gin per sukero kaj smiris per konfitajo kaj mangis, kaj gi estis tre bongusta, kvankam gi estis nura duonpatkuko. Kaj ankau­ Jonas ricevis patkukon de Lotta, kiam li diris "Mizerulo, donu al mi iom en mian manon", car tiajn, kiuj estas iom idiotaj, Lotta satas. Finfine ni formangis ciujn patkukojn anstatau­ Lotta, kaj tiam si diris:

? Nun la patkukfolioj elcerpigis. Nun vi devas ekmangi el la verdaj!

Kaj si forsiris plenan pugnon da verdaj folioj kaj volis, ke ni mangu. Sed Jonas kaj mi diris, ke ni estis sataj.

? Kun sukero kaj konfitajo, tiel oni faras tion, diris Lotta, kaj tiam si supersutis per sukero kaj smiris per konfitajo la verdan folion kaj formangis gin.

? Kontrolu, ke ne sidu vermo sur la folio, diris Jonas.

? Vermo povas ja mem kontroli sin, diris Lotta. Si havas multajn ideojn, tiu infano, diras avo.

Imagu, sekvan tagon, kiu estis dimanco, tiam ni ricevis klupeon por tagmango, kaj, krom fisbuloj, gi estas pleja acajo, kiun Lotta konas. Estis tre bela vetero, kaj ci-kaze avino kaj avo ciam mangas en la gardeno ce tablo, kiu staras sub la plej granda arbo, kiu estas tie. Kaj ni sidas ciuj kune cirkau­ la tablo, avino kaj avo kaj panjo kaj Jonas kaj mi, sed Lotta dau­re ludas kun katino kaj ne venas, kvankam panjo vokis sin multfoje. Fine si venis, kaj kiam si ekvidis, ke estis klupeo, tiam si diris:

? Klupeo dimance… fi, diablo!

Tiam panjo tre ekkoleris kontrau­ si, car si diris al Lotta milfoje, ke si ne devas diri "fi, diablo", kiu estas preskau­ sakra vorto. Kaj panjo diris, ke se Lotta dirus "fi, diablo" ankorau­foje, do si ne povus resti ce avino kaj avo, sed devus reveturi hejmen en la urbon. Kaj Lotta ne rajtis sidi kun ni kaj mangi nur car si diris tiel, kaj tiam si iris cirkau­e en la gardeno kaj kriis sencese, dum ni mangis.

Poste si devis sidi sola ce la tablo kaj mangi, sed si nur kriis. Panjo forsendis Jonas kaj min kaj diris, ke ni devas iri kaj ludi, por ke Lotta estu sola, gis si farigos afabla. Sed ni haltis malantau­ domangulo kaj staris tie kaj rigardis Lottan, kiu nur kriis kaj kriadis. Sed finfine si silentigis, kaj tio estis nur car si es-tis reakirinta unu el ciuj siaj strangaj ideoj. Si prenis la klupeon, kiu kusis sur sia telero, kaj poste si iris al akvobarelo, kiu staris sub pluvtubo, kaj tien si trempis la klupeon. Tiam panjo venis gustatempe kaj ekvidis tion, kaj tiam Lotta diris:

? Gi ja povas pro diablo nagi iom!

? Lotta, rememoru, kion mi diris, diris panjo.

Tiam Lotta kapjesis, kaj poste si iris en la domon, kaj post kelka tempo si eliris denove kaj havis sian propran vojagosaketon enmane, kaj el la saketo pen-dis zono, kiu trenigis post si, kiam si iris. Kaj panjo kaj avino kaj avo kaj Jonas kaj mi staris kaj rigardis Lottan, kiam si estis vojagonta. Si aliris avinon kaj avon kaj riverencis kaj diris:

? Mi veturos hejmen al pacjo, car li estas multe pli afabla ol panjo.

Si ne diris 'adiau­' al panjo kaj ankau­ ne al Jonas kaj mi. Kaj ni staris tie kaj rigardis, kiam si iris kun la zono, treniganta post si. Sed kiam si malsupreniris gis la barilpordo, tiam si haltis. Si staris tute senmova longan tempon. Kaj tiam panjo iris renkonte al si kaj diris:

? Nu, eta Lotta, vi ne forveturos, cu?

Tiam Lotta diris:

? Jes ja, panjo, pro kiu diablo mi povas vojagi sola en trajno!

Kaj tiam panjo prenis kaj kisis Lottan kaj diris, ke estis, certe, bonege, ke si haltis, kie si estis, car ni ciuj tre cagrenigus, se si forvojagus. Kaj Lotta pendis cirkau­ la kolo de panjo kaj ploris kaj ne volis paroli kun Jonas kaj mi, kvankam ni volis konsoli sin kaj kisi sin.

Sed vespere, kaim ni estis enlitigintaj, tiam avino sidis ce ni kaj rakontis por ni bibliajn historiojn kaj montris al ni bildojn en bela biblio, kiun si havis. Kaj tie estis bildo, sur kiu estis nigra monstro, kaj ti-am avino diris, ke diablo estis malbenita de Dio.

вернуться

3

 Blacken — preskau la plej okcidenta fjordo ce Malaren, lago, tria en Svedio lau grando.