La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 35

“Ni bezonas stupetaron.”

“Cu vi havas?”demandis Doroteo.

“Certe. Ni uzas stupetarojn en niaj minoj,”diris li. Li forkuris por alporti la stupetaron, kaj dum li forestis la Kornuloj kungrupigis kaj bonvenigis la fremdulojn al sia lando, car per ili granda milito evitigis.

Post nelonge Diksi revenis kun alta stupetaro kiun li apogis per la barilo. Ojo tuj grimpis al la supro de la stupetaro kaj Doroteo grimpis proksimume la duonon kaj

Cifoneroj staris ce gia piedo. Toto cirkaukuris gin kaj bojis.

Post tio Ojo detiris la Birdotimigilon de la paliso kaj transdonis lin al Doroteo, kiu siavice submetis lin al la Mikscfona Knabino.

Tuj kiam li staris surpiede sur solida tero la Birdotimigilo diris:

“Grandan dankon. Mi fartas pli bone nun. Mi ne plu devas kusi sur tiu paliso.”

La Kornuloj komencis ridi, kredante ke li diris sercon, sed la Birdotimigilo skuis sin kaj frape platigis sian pajlon iomete kaj diris al Dorteo:“Cu estas atentinda truo en mia dorso?”

La knabineto zorge ekzamenis lin.

“Estas tre granda truo,”si diris. “Sed mi havas kudrilon kaj fadenojn en la dorsosako kaj mi rekudros vin.”

“Bonvolu,”li petegis.

“Pro la de-truo de la kruro si volas sen-truigi vin!”Diksi atentigis, kaj denove la Kornuloj ridis, tre gene al la Birdotimigilo.

Dum Doroteo kudris la truon en la dorso de la pajlulo Cifoneroj ekzamenis liajn aliajn partojn.

“Ankau unu el liaj kruroj estas sirita!”si kriis.

“Oho!”kriis malgranda Diksi;“estas malbone. Donu al li la kudrilon kaj fadenon por ke li re-par-igu sin.”

“Ha, ha, ha!”ridis la Cefo, kaj la aliaj Kornuloj tuj ridegis laute.

“Kio amuzas?”demandis la Birdotimigilo severe.

“Cu vi ne komprenas?”demandis Diksi, kiu ec pli ol la aliaj ridis. “Temas pri serco. Nepre jen la plej bona serco iam farita de mi. Vi marsas per viaj kruroj, do vi riparas la kruron por ke reparigu viaj kruroj. Cu vi komprenas?Per riparo farigas re-paro. Ho, ho, ho!Hi, hi!Mi tute ne sciis ke mi povas fari tiel belan sercon!”

“Bonege!”ehis la Cefo. “Kiel vi faras tion, Diksi?”

“Mi ne scias,”diris Diksi modeste. “Eble kauzas gin la radiumo, sed mi emas kredi ke estas pro mia bonega intelekto.”

“Se vi ne cesigos,”la Birdotimigilo informis lin, “estos pli terura milito ol tiu el kiu vi jus eskapis.”

Ojo profunde pensis, kaj nun li demandis al la Cefo:

“Cu ekzistas obskura puto ie en via lando?”

“Obskura puto?Mi neniam audis pri io tia,”estis la respondo.

“Ho, jes,”diris Diksi, kiu audis la demandon de la knabo.

“Estas tre obskura puto en mia radiumomino.”

“Cu estas akvo en gi?”Ojo fervore demandis.

“Mi ne scias;mi neniam rigardis. Sed ni povos rigardi.”

Do, tuj kiam la Birdotimigilo estis riparita, ili decidis iri al la mino kun Diksi. Kiam Doroteo regustigis la formon de la pajlulo per palpofrapado li deklaris ke li sentas sin kvazau nova kaj tute preta por novaj aventuroj.

“Sed,”diris li, “mi preferas ne plu palisi. La Alta Socio sajne ne taugas por mi.”Kaj post tio ili forrapidis por eskapi de la ridado de la Kornuloj, kiuj kredis ke tio estis nova serco.

Capitro 24. Ojon trovas la obskuran puton

Ili nun sekvis Diksin al la fundo de la granda kavo, preter la Kornula urbo, kie estis pluraj rondaj obskuraj truoj kondukantaj en la teron oblikve. Diksi iris al unu el tiuj truoj kaj diris:

“Jen la mino en kiu kusas la obskura puto kiun vi sercas. Sekvu min kaj pasu atente kaj mi gvidos vin al la loko.”

Li eniris la unua kaj post li iris Ojo, post li estis Doroteo, kaj malantau si estis la Birdotimigilo. La Mikscifona Knabino eniris la lasta, car Toto pasis apud sia mastrineto.

Kelkajn pasojn preter la buso de la aperturo estis plene senlume. “Vi ne mistrafos la vojon, tamen,”diris la Kornulo, “car estas nur unu vojo. La mino apartenas al mi kaj mi konas ciun pason de la vojo. Jen bela serco, cu ne: la mino apartenas min.”Li ridis gaje dum ili sekvis lin silente lau la kruta deklivo. La truo estis nur su ?ce granda por ke ili marsu rektaj, kvankam la Birdotimigilo, kiu estis nepre la plej alta en la grupo, ofte bezonis klini sian kapon por ne bati la plafonon.

La planko de la tunelo estis malfacile surmarsebla car gi trivigis glata kiel vitro, kaj baldau Cifoneroj, kiu estis iom malantau la aliaj, glitis kaj falis kapantauen. Tuj si komencis malsuprengliti, tiom rapide ke kiam si atingis la Birdotimigilon si senekvilibrigis lin kaj faligis lin kontrau

Doroteon, kiu faligis Ojon. La knabo falis kontrau la Kornulon, tiel ke ciuj falis lau la glita deklivo tute intermiksite, ne kapablaj vidi kien ili iras pro la senlumeco.

Bonfortune, kiam ili atingis la fundon la Birdotimigilo kaj Cifoneroj estis antauaj, kaj la aliaj batfrapis kontrau ilin, tiel ke neniu vundigis. Ili trovis sin en vasta kavo kiun nehele iluminas la etaj grajnoj de radiumo kiuj diskusas inter la ne ?ksitaj rokoj.

“Nun,”diris Diksi, kiam ili ciuj restarigis, “mi montros al vi kie estas la obskura puto. Jen granda loko, sed se ni ?rme tenos unu la alian ni ne perdigos.”

Ili prenis manojn kaj la Kornulo gvidis ilin en senluman angulon, kie li ekhaltis.

“Atentu,”diris li averte. “La puto estas ce viaj piedoj.”

“Bone,”respondis Ojo, kaj surgenuiginte li palpis en la puton per sia mano kaj trovis ke gi enhavas akvon. “Kie estas la ora ?akono, Doroteo?”li demandis, kaj la knabineto transdonis al li la ?akonon, kiun si kunportis.

Ojo resurgenuigis kaj zorge palpante en la mallumo li sukcesis plenigi la ?akonon per la nevidata akvo kiu estas en la puto. Post tio li re ?ksis ?rme la kovrilon de la ?akono kaj metis la valoregan akvon en sian poson.

“Bone!”li denove diris, gojavoce;“nun ni povos reiri.”

Ili reiris al la buso de la tunelo kaj komencis rampi zorgoplene lau la deklivo. Cifoje ili devigis Cifonerojn resti lasta, timante ke denove si glitos;sed ili ciuj sukcesis senakcidente supreniri kaj la Mangtula knabo tre gojis kiam li ekstaris en la Kornula urbo kaj rekonis ke la akvo el la obskura puto, por kiu li kaj liaj amikoj tiom longe veturis, estas sekura en lia jakoposo.

Capitro 25. Ili subachetas la pigran kvelulon

“Nun,”diris Doroteo, dum ili staris sur la monta vojo, postlasinte la kavon en kiu logas la Saltuloj kaj la Kornuloj, “mi opinias ke ni nepre devas trovi vojon en la Landon de la Palpbrumoj, car tien Ojo volas nun iri.”

“Cu ekzistas tia vojo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias,”si respondis. “Mi supozas ke ni povus reiri lau la vojo kiun ni sekvis ci tien, al la domo de Jocjo

Kukurbokapo, kaj post tio turni nin por eniri la Palpbruman Landon;sed tio sajnas cirkaukuri senbezone, cu ne?”

“Tiel,”diris la Birdotimigilo. “Kion nun devos akiri Ojo?”

“Flavan papilion,”respondis la knabo.

“Do ja nepre necesos iri en la Palpbruman landon, car tiu estas la ?ava lando en Oz,”komentis Doroteo. “Mi opinias, Birdotimigilo, ke ni devus konduki lin al la Stana Lignohakisto, car li ’stas Imperiestro de la Palpbrumoj kaj helpos nin trovi la dezirajon de Ojo.”

“Kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, gajigante pro la propono. “La Stana Lignohakisto faros kion ajn ni petos, car li estas unu el miaj plej karaj amikoj. Mi kredas ke ni povos trovi mallongan transiran vojon al lia kastelo uzante unu tagon malpli ol se ni reveturus lau la vojo per kiu ni venis.”

“Mi konsentas kun vi pri tio,”diris la knabino;“kaj tio signifas ke ni devos iri ciam maldekstren.”

Ili devis malsupreniri la monton antau ol ili povis trovi padon kiu kondukas lau la dezirata direkto, sed inter la falintaj rokoj ce la piedo de la monto estis apenau-videbla pado kiun ili decidis sekvi. Du au tri horoj da marsado lau tiu pado kondukis ilin al senarba, plata lando, kie estis kelkaj kultivejoj kaj kelkaj disaj domoj. Sed ili sciis ke ili plu estas en la Lando de la Kveluloj, car cio estas hele ruga.