La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 31

La rezulto estis kia antauvidis la Birdotimigilo. Sinjoro Jup miregis vidante ilin kvazau ?uge kuri al li, kaj jetante siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon ?rme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la pajlo inter liaj ?ngroj, ke li kaptis la nemangeblan ulon, sed dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Ojo pasis la Giganton kaj farigis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la monstro jetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj ekkaptis Cifonerojn per la alia.

La kompatinda Birdotimigilo turnigante ?ugis tra la aero kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Ojo kaj faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis

Doroteon kaj ankau sin batjetis al la tero. Toto ?ugis de la brakoj de la knabineto kaj surterigis iom antau si, kaj ciuj estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antau ol ili povis resurpiedigi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro

Jup jetis la Mikscifonan Knabinon je ili.

Surteren refalis ciuj tri, amase, kun Cifoneroj plejsupre.

La Giganto mugis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberigis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti gojon.

“Ni sukcesis!”kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos lauvole foriri.”

“Sinjoro Jup estas tre malgentila,”deklaris Cifoneroj. “Li ?e skuis min. Bonfortune miaj kudrajoj estas tre ?rmaj kaj fortaj, car tia malmilda trakto povus siri mian tutan dorson.”

“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,”diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Mikscifonan Knabinon kaj senpolvigante sian jupon per siaj pajloplenaj manoj.

“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malgentila konduto, ke li ne estas gentlemano.”

Doroteo kaj Ojo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazau komprenante la sercon, kaj post tio ciuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marsadon.

“Kompreneble,”diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarsis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkagigita;car, se li estus libera, li —li —”

“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,”diris Ojo sobre.

Capitro 21. Sult Saltulo la championo

Necesis ke ili havu multe da kurago por grimpi tiom da rokoj, car elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Ojo trovis sin tre lacaj.

Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo gemetis kaj diris:

“La grimpo ’stos ace malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”

“Supozu,”diris Ojo, “ke vi restos ci tie kaj mi grimpos, car ni ja sercas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”

“Ne,”respondis la knabineto, ?rme kapskuante nee, “ni ciuj kuniros, car tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Ojo.”

Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldau, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ce siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Car la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis lauiri gin.

“Nepre ci tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.

“Kiuj estas la Saltuloj?”demandis Doroteo.

“Uloj pri kiuj rakontis al mi Jocjo Kukurbokapo,”li respondis.

“Mi ne audis lin,”respondis la knabino.

“Ne;vi dormis,”klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Cifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj logas sur ci tiu monto.”

“Li diris ke en la monto,”deklaris Cifoneroj;“sed kompreneble li celis diri ke sur gi.”

“Cu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Ne;li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”

“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciigos pri ili,”diris la knabino. “Sed mi neniam audis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”

“Cu ci tiu monto estas en la Lando Oz?”demandis Cifoneroj.

“Kompreneble,”respondis Doroteo. “Gi estas en la Suda

Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz, ciudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan dezerton tute cirkau Oz;sed nun estas mals’mile, kaj neniuj aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”

“Se la monto estas regata de Ozma, kial si ne scias pri la Saltuloj kaj la Kornuloj?”Ojo demandis.

“Nu, gi estas felando,”klarigis Doroteo, “kaj multaj kuriozaj uloj logas en lokoj tiel forkasitaj ke la logantoj de la Smeralda Urbo neniam ec audis pri ili. En la mezo de la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimigas al la randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj surprizas. Mi scias, car mi jam multe veturis en Oz, kaj ankau la Birdotimigilo.”

“Jes,”agnoskis la pajlulo, “mi jam farigis tre sperta veturanto dum mia vivo, kaj al mi placas esplori nekonatajn lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per restado en la hejmo.”

Dum tiu konversacio ili marsadis lau la kruta pado kaj nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion cirkau si, car la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj kapoj. Nek ili povis vidi longe antauen, car la pado estis tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, car la pado ?nigis kaj ne estis loko por antaueniro. Antau ili granda roko kusis lau la ?anko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.

“Tamen ne estus pado se gi ne kondukus ien,”diris la Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.

“Sed ni ja estas ie, cu ne?”demandis la Mikscfona

Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.

“Pad’blokita, voj blokita, Kaj jen senkulpa mi dokita, Ja ne almoze;sed kurioze, Pordo mankas ec hokita.”

“Cesu, Cifoneroj,”diris Ojo. “Vi nervozigas min.”

“Nu,”diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, car la pado ’stas ace kruta.”

Parolante si apogis sin per la rando de la granda roko kiu blokas ilin. Surprize al si gi malrapide svingigis malantauen kaj montris malantau si nigran truon kiu aspektis la buso de tunelo.

“Nu, jen kien kondukas la pado!”si kriis.

“Tiel estas,”respondis la Birdotimigilo. “Sed, cu ni volas iri kien iras la pado?”

“Gi estas subtera;tute interne de la monto,”diris Ojo, rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie;kaj, se jes, nepre gi estas obskura.”

“Nu, vi plene pravas!”kriis Doroteo fervore. “Ni eniru, Birdotimigilo;car se aliaj eniris, ankau ni povos egale bone eniri.”

Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuragis eniri antau ol la Birdotimigilo kurage eniris la unua. Cifoneroj tuj sekvis la pajlulon, kaj poste Ojo kaj Doroteo timide pasis en la tunelon. Tuj kiam ili ciuj preterpasis la grandan rokon, gi malrapide turnigis kaj replenigis la aperturon;sed nun ili ne plu estis en mallumo, car milda roza lumo ebligis ke ili cirkauvidu tute klare.

Temis nur pri koridoro, su ?ce larga por ke oni marsu duope —kun Toto inter ili —kaj gi havis altan arkan tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu iluminas la lokon tiel place, car lampoj nenie estis videblaj.

La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste turnigis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio gi reiris rekte. Sed ne estis de ?ankaj koridoroj, do ili ne povis erari pri la direkto.

Post iom da marsado, Toto, kiu antaueniris, komencis laute bojadi. Ili kuris cirkau kurbigon por vidi kio okazas kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj apoganta sian dorson per la muro. Li versajne dormis antau ol la bojado de Toto vekis lin, car nun li frotas siajn okulojn kaj laueble plej mire rigardas la hundon.