La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 30

Capitro 20. Jup kaptita

Dum ili pretigis foriri, Doroteo demandis:“Cu vi povas informi nin pri kie estas obskura puto?”

“Pri tio ni neniam audis,”diris la Totenhoto.

“Ni estas vekaj plejparte en la mallumo, kaj dormas dum la taglumo; sed ni neniam vidis obskuran puton, nek ion similan.”

“Cu iu logas sur tiuj montoj preter ci tie?” demandis la Birdotimigilo.

“Multaj homoj. Sed prefere ne vizitu ilin. Ni neniam iras tien,”estis la respondo.

“Kiaj estas tiuj homoj?”Doroteo demandis.

“Ne scias. Oni ordonis ke ni fortenu nin de la montaj vojoj, do ni obeas.

Ci tiu sabla dezerto estas su ?ce bona por ni, kaj oni ne genas nin ci tie,”deklaris la Totenhoto.

Do ili foriris de la viro kiu komfortigis sin en sia malluma logejo por dormi, kaj eliris en la sunlumon, prenante la padon kiu kondukis al la rokoplenaj lokoj. Ili baldau trovis la grimpadon malfacila, car la rokoj estis malglataj kaj plenaj de akraj pintoj kaj randoj kaj nun tute ne plu estis pado. Rampante tie kaj tie inter la rokegoj ili senhalte pluiris, malrapide ili altigis pli kaj pli gis ?ne ili atingis grandan fendon en parto de la monto, kie la roko sajne disfendigis kaj lasis altajn murojn ciu ?anke.

“Eble ni iru cidirekte,”proponis Doroteo;“estas multe pli facile marsi ol transgrimpi la montetojn.”

“Kion pri tiu a ?so?”demandis Ojo.

“Kiu a ?so?”si demandis.

La Mangtula knabo indikis kelkajn vortojn pentritajn sur la muro de roko apud ili, kiun ne rimarkis Doroteo. La vortoj diris:

“ATENTU: JUP!”

La knabino okulumis tiun a ?son dum momento kaj poste turnis sin al la Birdotimigilo, demandante:

“Kiu estas Jup;au kio estas Jup?”

La pajlulo gapneis. Poste si rigardis Toton kaj la hundo diris “Vuf!”

“Nure eblos sciigi se ni antaueniros.”diris Cifoneroj.

Car tio estas tute vera, ili antaueniris. Dum ili antaueniris, la rokaj muroj ciu ?ankaj pli kaj pli altigis. Baldau ili atingis plian a ?son, kiu diris:

“AVERTO: JUP KAPITA.”

“Nu, rilate al tio,”komentis Doroteo, “se Jup estas kaptita ne necesas avertigi pri li. Negrave kiu estas Jup, mi multe preferas ke li estu kaptita ol kuranta libere.”

“Ankau mi,”konsentis la Birdotimigilo, kapjesigante sian surpentritan kapon.

“Sed,”diris Cifoneroj penseme:

“Jup-te-hup-te-lup-te-gup!

Kial estas pasto en la sup’?

Nin avertas, sed ni certas, Ni lertas iri al la Jup.”

“Ve!Cu vi fartas iom mise, guste nun?”Doroteo demandis al la Mikscifona Knabino.

“Ne misfarta, freneza,”diris Ojo. “Kiam si diras tiajojn, mi estas certa ke sia cerbo iel difektigis kaj misfunkcias.”

“Mi ne komprenas kial oni avertas nin pri la Jup se li ne estas dangera,”komentis la Birdotimigilo perplekse.

“Ne gravas;ni informigos plene pri li kiam ni atingos lin,”respondis la knabineto.

La mallarga kanjono turnigis kaj tordigis tien kaj tien, kaj la fendo estis tiom mallarga ke ili povis tusi ambau murojn samtempe kiam ili etendis siajn brakojn. Toto antauenkuris, petolante lude, sed subite li sonigis akran timbojon kaj revenis kurante al ili kun la vosto inter la kruroj, kion faras hundoj timoplenaj.

“Ha,”diris la Birdotimigilo, kiu gvidis, “evidente ni estas proksime al Jup.”

Guste tiam, dum li cirkauiris akutan angulon, la pajlulo ekhaltis tiel subite ke la aliaj ciuj fraprenkontis lin.

“Kio estas?”demandis Doroteo, starante sur siaj piedpintoj por rigardi trans lian sultron. Sed kiam si vidis kio estas si kriis “Ho!”per miregoplena tono.

En unu el la rokmuroj —tiu maldekstre de ili —granda kaverno estis cizita, kaj antau gi estis vico de dikaj feraj stangoj, kies suproj kaj malsuproj estis ?rme ?ksitaj en la solida roko. Super tiu kaverno estis granda a ?so, kiun

Doroteo legis tre scivole, laute parolante la vortojn por ke ciuj sciu kion la vortoj diras:

“SINJORO JUP —LIA KAVO

La Plej Granda Sovaga Giganto Kaptita.

Alto, 7 Metroj —(Tamen li ne uzas subteran trajnon.)

Pezo, 750 Kilogramoj —(sed ki’logas?)

Ago, 400 Jaroj ‘kaj ec pli’(kiel diras reklamoj).

Temperamento, Terura kaj Feroca —(Sed ne dum li dormas.)

Apetito, Nesatigebla —(Preferas Viandajn Homojn kaj

Orangan Marmeladon.)

FREMDULOJ PROKSIMIGANTAJ AL CI TIU KAVO

PRENAS SUR SIN LA RISKON!

P. S. — Ne mem provizu al la Giganto Mangon.”

“Tute bone,”diris Ojo, gemante;“ni retroiru.”

“La vojo estas longa,”deklaris Doroteo.

“Tiel estas,”komentis la Birdotimigilo, “kaj necesos tede rampi trans tiujn akrajn rokojn se ni ne povos uzi ci tiun padon. Mi opinias ke plej bone estos preterkuri la kavon de la Giganto kiel eble plej rapide. Sajne Sinjoro Jup guste nun dormas.”

Sed la Giganto ne dormis. Li subite aperis en la antauo de sia kaverno, ekkaptis la ferajn stangojn per siaj grandaj harkovritaj manoj kaj skuis ilin gis ili bruis en siaj ingoj.

Jup estis tiom alta ke niaj amikoj devis dorsen klini siajn kapojn por rigardi lian vizagon, kaj ili rimarkis ke li estas vestita nur per palruga veluro, kun argentaj butonoj kaj brodajoj. La botoj de la Giganto estis el palruga ledo havanta kvastojn kaj lia capelo estis ornamita per enorma palruga strutoplumo, tre zorge bukligita.

“Jo-ho!”li diris per profunda basa voco;“mi ?aras mangon.”

“Mi kredas ke vi eraras,”respondis la Birdotimigilo.

“Nenia oranga marmelado trovigas ci tie.”

“Ha, sed mi mangas ankau aliajojn,”asertis Sinjoro Jup.

“Nu, mi mangas ilin kiam mi povas akiri ilin. Sed ci tiu estas soleca loko, kaj jam de multaj jaroj nenia bona viando pasas mian kavon, do mi malsatas.”

“Cu do vi jam de multaj jaroj ne mangas?”demandis Doroteo.

“Nur ses formikojn kaj unu simion. Mi supozis ke la simio gustos simile al viandaj homoj, sed la gusto estis diferenca. Mi esperas ke vi gustos pli bone, car vi aspektas dikaj kaj molkarnaj.”

“Ho, mi ne estos mangita,”diris Doroteo.

“Kial ne?”

“Mi restos ekster via atingopovo,”si respondis.

“Senkorulino!”ploris la Giganto, denove skuante la barilojn. “Pripensu de kiom da jaroj mi ne mangas ec unu dikan knabineton!Oni diras ke la kosto de viando plialtigas, sed se mi sukcesos kapti vin mi certas ke la viando malaltigos. Kaj mi kaptos vin se mi povos.”

Dirante tion la Giganto pusis siajn dikajn brakojn, kiuj aspektis arbotrunkoj (sed arbotrunkoj ne surhavas palrugan veluron)inter la ferajn stangojn, kaj la brakoj estis su ?ce longaj por tusi la kontrauan muron de la roka pasejo. Post tio li etendis ilin laueble plej proksimen al niaj veturantoj kaj trovis ke li preskau povas tusi la Birdotimigilon —sed nur preskau.

“Iomete pliproksimigu, bonvole,”petegis la Giganto.

“Mi estas Birdotimigilo.”

“Birdotimigilo?Uh!Lau mi ec ne pajleron valoras birdotimigilo. Kiu estas tiu brile bunta delikatajo malantau vi?”

“Mi?”demandis Cifoneroj. “Mi estas Mikscifona Knabino, kaj min plenigas katuno.”

“Ve,”gemis la Giganto, cagrenite;“tio reduktas mian mangon de kvar al du —kaj la hundo. Mi sparos la hundon por mangi gin kiel deserton.”

Toto graulis, kaj zorge restis tre for.

“Retroiru,”diris la Birdotimigilo al la uloj malantau li.

“Ni reiru iom kaj diskutu ci tion.”

Do ili turnis sin kaj cirkauiris la angulon de la pasejo, kie la kavo ne plu estis videbla kaj Sinjoro Jup ne povis audi ilin.

“Mia plano,”komencis la Birdotimigilo, kiam ili haltis, “estas kuregi preter la kavon, rapidege.”

“Sed li kaptus nin,”diris Doroteo.

“Nu, li nur povas kapti po unu, kaj mi iros la unua.

Tuj kiam li kaptos min vi aliaj povos preterpasi lin kaj iri ekster lian kaptopovon, kaj li baldau liberigos min car mi ne estas mangebla.”

Ili decidis provi tiun planon, kaj Doroteo prenis Toton en siajn brakojn, por protekti lin. Si tuj sekvis la Birdotimigilon. Poste sekvis Ojo, kaj Cifoneroj estis la lasta el la kvaro. Iliaj koroj batis iom pli rapide ol kutime kiam ili reproksimigis al la kavo de la Giganto, cifoje movigante antauen tre rapide.