La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 25

Doroteo marsis al li kaj karesis la kvadratan kapon de la Vuzo.

“Vi ne estas bela,”si diris, “sed vi placas al mi. Kion vi povas fari;cu ion specialan?”

“Mi povas ?amigi miajn okulojn —per vera fajro —kiam mi koleras. Kiam iu diras:‘Krizel-Kru’al mi mi kolerigas, kaj tiam ek ?amas miaj okuloj.”

“Mi ne komprenas kiel piroteknikajoj povus helpi la onklon de Ojo,”komentis Doroteo. “Cu vi povas fari ion alian?”

“Mi —mi kredis havi tre timigan mugon,”diris la Vuzo, heziteme;“sed eble mi eraris.”

“Jes,”diris la Vilulo, “vi nepre eraris pri tio.”Li turnis sin al Doroteo kaj aldonis:“Kio okazos al la Mangtula knabo?”

“Mi ne scias,”si diris, skuante sian kapon penseme.

“Ozma intervjuos lin pri la afero, kompreneble, kaj poste si punos lin. Sed kiel, mi ne scias, car neniu en Oz estas punita ekde kiam mi sciigis pri la lando. Domage, Vilulo, cu ne?”

Dum ili parolis Cifoneroj cirkaupasadis en la cambro kaj rigardis la multajn belajojn en gi. Si portis la korbon de Ojo per sia mano, gis nun, kiam si decidis trovi kio estas en gi. Si trovis la panon kaj fromagon, kiuj ne utilis al si, kaj la aron da sorcobjektoj, kiuj estis kuriozaj sed misteraj por si. Poste, ?anken sovinte ilin, si vidis la sesfolion kiun plukis la knabo.

Cifoneroj estis akramensa, kaj kvankam mankis al si koro si rekonis ke Ojo estas sia unua amiko. Si tuj sciis ke car la knabo prenis la sesfolion oni enkarcerigis lin, kaj si komprenis ke Ojo transdonis al si la korbon por ke oni ne trovu la sesfolion ce li kaj tiel havu pruvon pri la krimo.

Do, turninte sian kapon por certigi ke neniu rimarkas sin, si prenis la sesfolion el la korbo kaj faligis gin en oran vazon kiu staris sur la tablo de Doroteo. Poste si antaueniris kaj diris al Doroteo:

“Ne gravus al mi helpi la onklon de Ojo, sed mi ja helpos Ojon. Li ne malobeis Legon —ne eblas pruvi ke li ja —kaj tiu verdabarba soldato ne rajtis aresti lin.”

“Ozma ordonis ke li arestu la knabon,”diris Doroteo, “kaj kompreneble si sciis kion si faras. Sed se vi povas pruvi ke Ojo estas senkulpa oni devos tuj liberigi lin.”

“Oni devos pruvi ke li estas kulpa, cu ne?”demandis Cifoneroj.

“Mi s’pozas ke jes.”

“Nu, oni ne povos fari tion,”deklaris la Mikscifona Knabino.

Car preskau jam alvenis la horo kiam Doroteo devos mangi kun Ozma, kiel ciuvespere, si sonorile venigis servistinon kaj ordonis konduki la Vuzon al bona cambro kaj doni al li multe da lia plej amata mangajo.

“Tio estas mielabeloj,”diris la Vuzo.

“Vi ne rajtos mangi mielabelojn, sed oni donos al vi ion egale bongustan,”Doroteo diris al li. Post tio si ordonis konduki la Vitran Katon al alia cambro por la nokto kaj la Mikscifonan Knabinon si restigis en unu el siaj propraj cambroj, car multe interesis sin tiu stranga ulo kaj si volis denove paroli kun si kaj provi pli bone kompreni sin.

Capitro 17. Ozma kaj shiaj amikoj

La Vilulo havis propran cambron en la rega palaco, do li iris tien por intersangi sian vilan vestokompleton kun alia egale vila sed ne tiom polvokovrita pro veturado.

Li elektis kostumon el pizverda kaj palruga sateno kaj veluro, kun broditaj vilajoj sur ciuj randoj kaj brilantaj perloj kiel ornamajoj. Poste li banis sin en alabastra ujo kaj brosis siajn vilajn hararon kaj barbon misdirekten por ec pli viligi ilin. Farinte tion, kaj vestite per siaj belegaj vilaj vestoj, li iris al la bankedohalo de Ozma kaj trovis la Birdotimigilon, la Sorciston kaj Doroteon jam kunvenintaj tie. La Birdotimigilo tre rapide veturis kaj revenis al la Smeralda Urbo kun sia frese pentrita maldekstra orelo.

Post momento, dum ili ciuj staris atendante, servistino malfermis pordon, la orkestro ekmuzikis kaj Ozma de Oz eniris.

Multo estas dirita kaj skribita pri la beleco de la persono kaj la karaktero de tiu dolca knabina Reganto de la Lando Oz —la plej rica, la plej felica kaj plej carma felando pri kiu ni scias. Tamen malgrau ciuj siaj reginaj kvalitoj Ozma estis vera knabino kaj guis tion en la vivo kion guas aliaj veraj knabinoj. Kiam si sidis sur sia grandioza smeralda trono en la granda Tronocambro de sia palaco kaj faris legojn kaj jugis disputojn kaj klopodis felicigi kaj kontentigi ciujn siajn regatojn, si estis digna kaj modesta kia devas esti regino;sed kiam si ?ankenjetis sian juvelitan formalan robon kaj sian sceptron, kaj retirigis al sia privata cambaro, la sobra Regino farigis knabino —gojoplena, legerkora kaj libera.

En la bankedohalo cinokte kunigis nur malnovaj kaj ?dataj amikoj, do ci tie Ozma estis si mem —nura knabino. Si salutis

Doroteon per kiso, la Vilulon per rideto, la malgrandan maljunan Sorciston per amika manpremo kaj poste si premis la plenigitan brakon de la Birdotimigilo kaj kriis gaje:

“Kia bela maldekstra orelo!Ho, gi estas centoble pli bona ol la antaua.”

“Plezurigas min ke vi satas gin,”respondis la Birdotimigilo, multe placite. “Zingibro bone laboris, cu ne?

Kaj mia audokapablo nun estas perfekta. Cu ne estas mirinde kion faras iom da farbo, se oni guste uzas gin?”

“Ja vere estas mirinde,”si konsentis, dum ili ciuj sidigis; “sed la Segcevalo sendube kuregigis siajn krurojn portante vin tiom dum unu tago. Mi ne anticipis vian revenon gis morgau, plej frue.”

“Nu,”diris la Birdotimigilo, “mi renkontis carman knabinon survoje kaj volis vidi sin pli, do mi retrorapidis.”

Ozma ridis.

“Mi sciis,”si respondis;“temas pri la Mikscifona Knabino.

Si certe estas miriga, ec se ne verdire bela.”

“Cu vi do jam vidis sin?”la pajlulo fervore demandis.

“Nur per mia Magia Bildo, kiu montras al mi ciun interesan scenon en la Lando Oz.”

“Mi timas ke la bildo ne juste bildigis sin,”diris la Birdotimigilo.

“Sajnis al mi ke nenio povus esti pli bunta,”deklaris

Ozma. “Kiu faris tiun mikscifonan litkovrilon, el kiu farigis

Cifoneroj, nepre elektis la plej gajajn kaj brilajn stoferojn iam ajn teksitajn.”

“Min plezurigas ke vi satas sin,”diris la Birdotimigilo per kontenta tono. Kvankam la pajlulo ne mangis, car pro sia konsisto li ne povis, li ofte akompanis Ozman kaj siajn kunulojn ce la mango, nur por plezure konversacii kun ili.

Li sidis ce la tablo kaj havis tukon kaj teleron, sed la servistoj sciis ne proponi al li mangajojn. Post kelka tempo li demandis:“Kie estas la Mikscifona Knabino nun?”

“En mia cambro,”respondis Doroteo. “Mi ekamis sin;si estas vere kurioza kaj —kaj —malkutima.”

“Si estas duone freneza, lau mia opinio,”aldonis la Vilulo.

“Sed si estas tiom bela!”kriis la Birdotimigilo, kvazau tiu fakto nuligis ciun kritikon. Ili ciuj ridis pro lia entuziasmo, sed la Birdotimigilo estis tute serioza. Vidante ke li interesigas pri Cifoneroj ili decidis nenion pli diri malfavore al si. La malgranda bando da amikoj kiujn kunigis

Ozma cirkau si estis tiel bele varia ke necesis multe zorgi por ne ofendi ilin au malfelicigi iun el ili. Tiu amikema afableco gardis ilian interamikecon kaj ebligis ke ili guu la ceeston ciu de la aliaj.

Alia afero evitata de ili estis konversaciado pri neagrablaj temoj, kaj pro tio

Ojo kaj liaj problemoj ne menciigis dum la mango.

La Vilulo, tamen, rakontis siajn aventurojn kun la monstraj plantoj kiuj kaptis kaj enfaldis la veturantojn, kaj pri kiel li forprenis de Cis, la giganta histriko, ci ties sagplumojn kiujn gi kutimis jeti kontrau homojn. Al kaj

Doroteo kaj Ozma placis tiu ago kaj ili opiniis ke Cis meritis tiun punon.

Ili parolis pri la Vuzo, kiu estis la plej rimarkinda besto kiun iu el ili iam vidis gis tiam —escepte, eble, de la vivanta Segcevalo. Ozma tute ne sciis antaue ke en sia regno ekzistas io kia Vuzo, car ekzistis nur unu kaj gi estis kasita en sia arbaro dum multaj jaroj. Doroteo diris ke si kredas la Vuzon bona besto, honesta kaj ?dela;sed si pludiris ke al si ne multe placas la Vitra Kato.