La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 22

La alloga aspekto de la urbo reenergiigis ilin ciujn kaj ili rapidis antauen per pli legeraj pasoj ol antaue. Estis multaj interesajoj apud la vojo, car la domoj nun situis pli dense kaj ili renkontis tre multajn personojn venantajn au irantajn de unu au alia loko. Ciuj aspektis felicvizagaj agrablaj homoj, kiuj kompleze kapskuetis al la fremduloj dum ili preterpasis, kaj intersangis salutojn.

Fine ili atingis la grandan enirejon, guste kiam la suno estis subiranta kaj aldonanta sian rugan brilon al la scintilado de la smeraldoj sur la verdaj muroj kaj spajroj. El ie interne de la urbo bando estis audebla ludante dolcan muzikon; legera nelauta zumo, kiel de multaj vocoj, atingis iliajn orelojn;el la proksimaj kortoj venis la basa mugado de bovinoj atendantaj sian melkigon.

Ili jam preskau atingis la enirejon kiam la oraj bariloj ?ankenglitis kaj alta soldato elpasis kaj frontis ilin. Ojo kredis neniam antaue esti vidinta tiel altan viron. La soldato surportis belan verdan kaj oran uniformon, kun alta capelo en kiu estis ?irtanta plumo, kaj li havis zonon dense inkrustitan per juveloj. Sed plej kurioza estis lia longa verda barbo, kiu etendigis gis longe sub lia talio kaj eble aspektigis lin pli alta ol li vere estis.

“Haltu!”diris la Soldato kun la Verda Barbo, ne per severa voco sed, anstataue, per amika tono.

Ili haltis jam antau ol li parolis kaj staris rigardante lin.

“Bonan vesperon, Kolonelo,”diris la Vilulo. “Kio okazis post mia foriro?Cu io grava?”

“Vilcinjo naskigis dek tri novajn kokidojn,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo, “kaj ili estas la plej amigaj molharaj ?avaj buletoj kiujn iam iu vidis. La Flava Kokino ?eregas pro tiuj infanoj, mi certigas al vi.”

“Si plene pravas,”konsentis la Vilulo. “Mi pensu: jam cirkau sep mil kokidojn si naskigis, cu ne, Generalo?”

“Almenau tiom,”estis la respondo. “Nepre vizitu Vilcinjon kaj gratulu sin.”

“Plezurigos min fari tion,”diris la Vilulo. “Sed atentu ke mi kunvenigis kelkajn fremdulojn. Mi kondukos ilin por viziti Doroteon.”

“Momenton, mi petas,”diris la soldato, barante ilin dum ili komencis eniri la pordon. “Mi dejoras kaj mi devas plenumi ordonojn. Ciu iu en via grupo nomigas Ojo la Misfortuna?”

“Nu, estas mi!”kriis Ojo, mirante pro audo de sia nomo sur la lipoj de nekonato.

La Soldato kun la Verda Barbo kapjesis. “Tion mi antausupozis,”diris li, “kaj bedaurigas min anonci ke mia doloroplena devo estas aresti vin.”

“Aresti min!”kriis la knabo. “Pro kio?”

“Mi ne legis la akuzon,”respondis la soldato. Li tiris folion el sia brustoposo kaj rigardis gin. “Ho, jes;mi devas aresti vin car vi propravole malobeis Legon de Oz.”

“Malobeis legon!”diris Cifoneroj. “Absurdajo, Soldato;vi sercas.”

“Cifoje ne,”respondis la soldato, gemante. “Mia kara infano —kio vi estas, diversvendajo au divenu-kio-mi-estas? — en mi vi vidas la Korpogardiston de nia gracoplena Reganto, Princino Ozma, kiel ankau la Regan Armeon de Oz kaj la Policon de la Smeralda Urbo.”

“Kaj vi estas nur unusola viro!”kriis la Mikscifona Knabino.

“Nur unu, kaj tio plene su ?cas. En miaj o ?cialaj postenoj mi jam de tre multaj jaroj havas nenian taskon — tiom longe ke mi komencis timi ke mi estas tute senutila —gis hodiau. Antau unu horo mi vokigis al sia

Mosto Ozma de Oz, kiu informis min ke mi devas aresti knabon nomatan Ojo la Misfortuna, kiu veturas de la Mangtula Lando al la Smeralda Urbo kaj baldau atingos ci tien. Tiu ordono tiom surprizis min ke mi preskau svenis, car temas pri la unua persono meritanta areston dum mia tuta memoro. Oni prave nomas vin Ojo la Misfortuna, povra knabo, car vi malobeis Legon de Oz.”

“Sed vi eraras,”diris Cifoneroj. “Ozma eraras —vi ciuj eraras —car Ojo malobeis neniun Legon.”

“Do li baldau reliberigos,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo. “Ciu akuzita pri krimo estas juste jugata de nia Reganto kaj havas cian oportun- on pruvi sian senkulpecon. Sed guste nun la ordonoj de Ozma estas obeendaj.”

Dirinte tion li prenis el sia poso paron da man- katenoj el oro kaj inkrustitaj per rubioj kaj diamant- oj, kaj ilin li ligis sur la pojnojn de Ojo.

Capitro 15. Enkarcerigita de Ozma

La knabo estis tiom perpleksa pro ci tiu katastrofo ke li tute ne rezistis. Li tute bone rekonis sin kulpa, sed surprizis lin ke ankau Ozma scias tion. Li demandis al si kiel si informigis tiel baldau ke li plukis la sesfolion. Li transdonis sian korbon al Cifoneroj kaj diris:

“Gardu tion gis mi liberigos el la karcero. Se mi neniam liberigos, portu gin al la Kurbiginta Magiisto car gi apartenas al li.”

La Vilulo gis nun rigardadis atente la vizagon de la knabo, necerta cu au ne defendi lin;sed io legebla en la mieno de Ojo retirigis lin kaj devigis lin rifuzi enmiksigi por savi lin. La Vilulo estis multe surprizita kaj malfelicigita, sed li sciis ke Ozma neniam eraras do Ojo nepre ja malobeis Legon de Oz.

La Soldato kun la verda barbo nun gvidis ilin ciujn tra la enirejo kaj en cambreton konstruitan en la muro. Tie sidis gaja vireto, rice vestita per verdo kaj havanta cirkau sia kolo pezan oran cenon al kiu nombro da grandaj oraj slosiloj estis ligitaj. Tiu estis la Pordogardisto kaj kiam ili eniris lian cambron li ludas melodion per busharmoniko.

“Auskultu!”li diris, suprentenante sian manon por silentigi ilin. “Mi jus komponis melodion nomatan ‘La Makulita

Aligatoro. ’Gi estas Fliko, multe supera al Rago*(*Vortludo en la Angla, netradukebla: Rag-time (rago)=“cifonaj-tempo”, Patch-time =“?ikaj-tempo”.), kaj mi komponis gin honore al la Mikscifona Knabino, kiu jus alvenis.”

“Kiel vi sciis ke mi alvenis?”demandis Cifoneroj, tre interesate.

“Jen mia metio, scii kiu venas, car mi estas la Pordogardisto. Silentu dum mi ludos por vi ‘La Makulita

Aligatoro. ’”

Gi ne estis tre malbona melodio, nek tre bona, sed ciuj respektoplene auskultis dum li fermis siajn okulojn kaj balancis sian kapon de ?ank-al-?anko kaj blovis la notojn per la malgranda instrumento. Kiam gi estis ?nita la Soldato kun la Verda Barbo diris:

“Gardisto, mi havas ci tie enkarcerigoton.”

“Cu ja!Enkarcerigoto?”kriis la vireto, saltante de sia sego. “Kiu?Ne la Vilulo?”

“Ne;ci knabo.”

“Ha;mi esperas ke lia kulpo estas same malgranda kiel li mem,”diris la Pordogardisto. “Sed kion li do faris, kaj kial li faris gin?”

“Ne scias,”respondis la soldato. “Mi scias nur ke li malobeis Legon.”

“Sed neniu faras tion!”

“Do sendube li estas senkulpa, kaj baldau liberigos. Mi esperas ke vi pravas, Gardisto. Guste nun mi ordonigis konduki lin al la karcero. Alportu robon por la enkarcerigoto el via O ?ciala Robosranko.”

La Gardisto malslosis srankon kaj elprenis blankan robon, kiun la soldato jetis sur Ojon. Gi kovris lin de la kapo gis la piedoj, sed gi havis du truojn tuj antau liaj okuloj, tiel ke li povis vidi kien li iras. Vestite tiel la knabo havis tre kuriozan aspekton.

Dum la Gardisto malslosis barilpordon kiu kondukis de lia cambro en la stratojn de la Smeralda Urbo, la Vilulo diris al Cifoneroj:

“Estos plejbone ke mi konduku vin rekte al Doroteo, lau la konsilo de la Birdotimigilo, kaj la Vitra Kato kaj la Vuzo akompanu nin. Ojo devos iri al la karcero kun la Soldato kun la Verda Barbo, sed oni afable traktos lin kaj ne necesos maltrankviligi pri li.”

“Kion oni faros pri li?”demandis Cifoneroj.

“Tion mi ne scias. Ekde mia alveno al la Lando Oz oni neniam arestis au enkarcerigis iun —antau ol Ojo malobeis Legon.”

“Sajnas al mi ke tiu knabina Reganto via multe genas nin pro nenio,”komentis Cifoneroj, skuante siajn fadenharojn el siaj okuloj per ekskuo de sia ?ikkapo. “Mi ne scias kion faris Ojo, sed ne povus esti io tre malbona, car vi kaj mi estis ciam kun li.”

La Vilulo ne respondis al tiu parolo kaj baldau la Mikscifona Knabino tute forgesis pri Ojo pro sia admiro al la mirinda urbo kiun si eniris.