La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 18

“Tiukaze,”diris la Vilulo, “vi nun povos multe komplezi nin ciujn. Bonvolu mugi.”

“Sed vi forgesas,”respondis la Vuzo;“mia mugego ankau timigus vin, kaj se vi hazarde havas kormalsanon vi eble pereus.”

“Vere;sed ni devos riski tion,”decidis la Vilulo, kurage.

“Avertite pri kio okazos ni devos peni toleri la sonegon de via mugo, sed Cis ne anticipos gin, kaj gi fortimigos lin.”

La Vuzo hezitis.

“Mi amas vin ciujn, kaj mi ne volas soki vin,”gi diris.

“Ne maltrankvilu,”diris Ojo.

“Vi eble surdigos.”

“Se jes, ni pardonos vin.”

“Bone, do,”diris la Vuzo per decida voco, kaj li antaueniris kelkajn pasojn direkte al la giganta histriko.

Pauzante por rerigardi, gi demandis:“Cu pretaj?”

“Pretaj!”ili respondis.

“Do kovru viajn orelojn kaj ?rmigu vin. Nun —protektu vin!”

La Vuzo turnis sin al Cis, large malfermis sian buson kaj diris:

“Gri-i-i-inc.”

“Nu, mugu,”diris Cifoneroj.

“Nu, mi —mi ja mugis!”respondis la Vuzo, kiu sajnis multe miri.

“Kio?Tiu grinceto?”si kriis.

“Gi estas la plej terura mugo kiu iam audigis, sur la tero au sur la maro, en kavernoj au en la cielo,”protestis la Vuzo. “Mirigas min ke vi tiel bone toleris la sokon. Cu vi ne sentis la teron tremi?Mi supozas ke Cis estas nun tute morta pro timo.”

La Vilulo ridis gaje.

“Povra Vuzo!”diris li;“via mugo ne timigus ec muson.”

La Vuzo aspektis hontigita kaj surprizita. Gi klinis sian kapon dum momento, kvazau pro honto au bedauro, sed poste gi diris kun renovigita memcerteco:“Ciukaze, miaj okuloj povas ardigi fajron;tre bonan fajron, efektive;su ?ce bonan por ?amigi barilon!”

“Tio estas vera,”deklaris Cifoneroj;“mi mem vidis tion.

Sed via feroca mugo ne estas lauta kiel la grinceto de skarabo —au ronko de Ojo dum li profunde dormas.”

“Eble,”diris la Vuzo, humile, “mi eraris pri mia mugo.

Gi ciam sonis tre timiga al mi, sed eble tio estis car gi estis tre proksima al miaj oreloj.”

“Ne gravas,”Ojo diris trankvilige;“estas granda talento la kapablo ?amigi fajron el viaj okuloj. Neniu alia povas fari tion.”

Dum ili staris hezitante kion fari Cis movetigis kaj subite pluvo da sagplumoj ?ugis kontrau ilin, preskau plenigante la aeron, pro sia multeco. Cifoneroj tuj komprenis ke ili tro proksimigis al Cis kaj tial ne estas sekuraj, do si saltis antau Ojon kaj sildis lin kontrau la sagoj, kiuj pinte penetris sian propran korpon gis si similis al unu el la celtabuloj uzataj en pafarkaj ludoj. La Vilulo faligis sin vizagmalsupre por eviti la pluvon, sed unu sagplumo tra ?s lian kuron kaj profunde penetris gin. Rilate al la Vitra Kato, la sagplumoj resaltis de sia korpo sen ec grateti gin, kaj la hauto de la Vuzo estis tiom dika kaj fortika ke li tute ne vundigis.

Post la ?no de la atako ili ciuj kuris al la Vilulo, kiu gemadis kaj vesonadis, kaj Cifoneroj tuj tiris la sagplumon el lia kruro. Li eksaltis kaj kuris al Cis, metis sian piedon sur la kolon de la montsro kaj tiel tenis gin kaptita. La korpo de la giganta histriko estis nun glata kiel ledo, escepte de la truoj kie la sagplumoj antaue estis, car gi jam pa ?s ciun sagplumon en tiu unusola ?pluvo.

“Lasu min!”gi kriis kolere. “Kiel vi audacas meti vian piedon sur Cison?”

“Mi faros ec pli, oldulo,”respondis la Vilulo. “Vi jam su ?ce longe genis veturantojn sur ci tiu vojo, kaj nun mi ekstermos vin.”

“Vi ne povos!”respondis Cis. “Nenio povas mortigi min, vi tute bone scias tion.”

“Eble tio estas vera,”diris la Vilulo per tono de malgajigo.

“Sajnas al mi ke oni jam diris al mi ke vi ne estas mortigebla. Sed se mi liberigos vin, kion vi faros?”

“Reprenos miajn sagplumojn,”diris Cis per pauta voco.

“Kaj poste vi plu pafados ilin kontrau veturantojn?Ne; tio ne estas akceptebla. Vi devos promesi ke vi cesos jeti sagplumojn kontrau personojn.”

“Mi rifuzas promesi ion tian,”deklaris Cis.

“Kial ne?”

“Car mia naturo estas jeti sagplumojn, kaj ciu besto devas agi kiel la Naturo intencas. Ne estas justa via kondamno de mi. Se estus mise ke mi jetu sagplumojn, mi ne naskigus kun jeteblaj sagplumoj. Konvene estas ke vi ne proksimigu al mi.”

“Nu, estas iom da senco en tiu argumento,”agnoskis la Vilulo, penseme;“sed fremduloj, kiuj ne scias ke vi estas ci tie, ne povos eviti vin.”

“Mi scias,”diris Cifoneroj, kiu penis tiri la sagplumojn el sia propra korpo, “ni kolektu ciujn sagplumojn kaj forportu ilin kun ni;tiel olda Cis ne havos pli da sagplumoj por jeti kontrau personojn.”

“Ha, lerta ideo. Vi kaj Ojo kolektu la sagplumojn dum mi tenos Cison kaptita;car, se mi liberigos lin, li reprenos kelkajn siajn sagplumojn kaj povos denove jeti ilin.”

Do Cifoneroj kaj Ojo kolektis ciujn sagplumojn kaj kunligis ilin por facile porti ilin. Post tio la Vilulo liberigis

Cison, sciante ke li ne plu povos damagi personojn.

“Jen la plej malkompleza ago pri kiu iam mi audis,” murmuris la histriko malgaje. “Cu al vi placus, Vilulo, se mi forprenus de vi ciujn viajn vilojn?”

“Se mi jetus miajn vilojn kaj damagus personojn, vi estus bonvena forkapti ilin,”estis la respondo.

Post tio ili ekkomencis plu marsi kaj ili lasis Cison staranta en la vojo malgaje kaj malfelice. La Vilulo lamis dum li marsis, car lia vundo plu dolorigis lin, kaj Cifonerojn multe cagrenis ke la sagplumoj lasis aron da truetoj en siaj cifonoj.

Kiam ili venis al plata stono apud la vojo la Vilulo sidigis por ripozi, kaj tiam Ojo malfermis sian korbon kaj elprenis la pakajon da sorcoj kiujn donis al li la Kurbiginta Magiisto.

“Mi estas Ojo la Misfortuna,”li diris, “alie ni tute ne renkontus tiun acan histrikon. Sed mi sercos trovi ion inter ci tiuj sorcoj kiu sanigos vian kruron.”

Baldau li trovis ke unu el la sorcoj havas etiketon:“Por karnovundoj,”kaj tiun la knabo apartigis de la aliaj. Gi estis nur peco de sekigita radiko, prenita el iu nekonata planto, sed la knabo frotis gin sur la vundon faritan de la sagplumo kaj post kelkaj momentoj la vundo estis plene resaniginta kaj la kruro de la Vilulo estis bonfarta kiel normale.

“Frotu gin sur la truojn en miaj cifonoj,”petis Cifoneroj, kaj Ojo provis tion, sed sen e ?ko.

“La sorco kiun vi bezonas estas kudrilo kaj fadeno,”diris la Vilulo. “Sed ne estu malfelica, mia kara;tiuj truoj tute ne malbone aspektas.”

“Ili enlasos la aeron, kaj mi ne volas ke oni kredu min a(e)roganta au pro ?ero peketa,”diris la Mikscifona Knabino.

“Nu certe vi estis pik-ita gis ni eltiris tiujn sagplumojn,” komentis Ojo, kun rido.

Do nun ili plumarsis kaj baldau atingis ?akon da kotoplena akvo kie ili ligis pezan stonon al la pakajo da sagplumoj kaj subakvigis gin gis la fundo de la ?ako, por ne bezoni plu porti gin.

Capitro 13. Chifoneroj kaj la Birdotimigilo

De ci tie la lando plibonigis kaj la dezertaj lokoj komencis cedi al fekundaj lokoj;tamen ankorau neniuj domoj videblis proksime al la vojo. Estis kelkaj montetoj, inter kiuj estis valoj, kaj atinginte la supron de unu el tiuj montetoj la veturantoj trovis antau si altan muron, kiu iris dekstren kaj maldekstren tiom foren kiom povis vidi iliaj okuloj. Tuj antau ili, kie la muro transiris la vojon, staris barilo konsistanta el fortikaj feraj stangoj kiuj etendigis de la supro al la malsupro. Ili trovis, proksimiginte, ke tiu barilo estis slosita per granda seruro, rustiginta pro manko de utiligo.

“Nu,”diris Cifoneroj, “Sajne ni devos halti ci tie.”

“Bona konkludo,”respondis Ojo. “Nian vojon baras ci tiu granda muro kaj la barilo. Lauaspekte, neniu trairas jam de multaj jaroj.”

“La aspekto trompas,”deklaris la Vilulo, ridante pro iliaj mienoj de cagrenigo, “kaj ci tiu bariero estas la plej trompa objekto en la tuta Oz.”

“Nu, gi malebligas ke ni plu iru,”diris Cifoneroj. “Estas neniu dejoranto por tralasi vizitantojn, kaj ni ne havas slosilon por la seruro.”