La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 17

Nek Sancel-Insektan Profesoron multe grandigitan, Impreson faras vere li ?ere eruditan.

Ho Jocjo Kukurbkapo estas kara kamarado, Sur Gumpo li famigis dum la aerrajdado.

La Segceval’’stas bela best’, el ligno li farigis; Li faras lertajn agojn kvaz’el karno li estigis.

La Leonon Malkuragan ja ciu homo konas, Li tremas time dum li mugas se dangero fonas, Sed brave agas li samkiel ciu ajn leono

Car scias li ke malkurag’ne estas por la bono.

Tiktoko, nu —tre stranga li, mekanisma viro — Risorte li parolas, marsas lau mekanisma iro.

Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas mangi, Tamen ni alian mangon hastas tuj arangi.

Nu, estus malfacile nomi ciun ulon strangan; Pro tio pozicion havas Oz unuarangan.

Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava; Kaj Nau Porketoj logas en palaco ora grava.

Tra l’mondo sercu, trovos vi neniun fremdan landon

En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon.

Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato, Kun Vuzo, Mikscifon-Knabin’, je l’hodiaua dato.”

Al Ojo tiom placis tiu kanto ke li aplaudis la kantinton per kunfrapado de la manoj, kaj Cifoneroj imitis lin kunfrapante siajn vatitajn ?ngrojn, kvankam ili faris nenian bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj — malforte, por ne rompi ilin —kaj la Vuzo, kiu dume dormis, vekigis por demandi pro kio oni bruas.

“Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke mi establu operotrupon,”komentis la Vilulo, al kiu placis la scio ke oni satas lian kontribuon. “Voco, guste nun, estas iomete trejnomanka;rustiginta, eble.”

“Diru al mi,”diris la Mikscifona Knabino fervore, “cu tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ciuj logas en la Lando Oz?”

“Ciuj. Mi ec forgesis unu: la Palrugan Katidon de Doroteo.”

“Nekredeble!”kriis Fusulo, eksidante kaj aspektante interesita. “Palruga Katido?Absurde!Cu el vitro?”

“Ne;nur ordinara katido.”

“Do gi ne povas multe valori. Mi havas palrugan cerbon, kaj oni povas vidi gin funkcii.”

“La katido de Doroteo estas tute palruga —ne nur la cerbo —escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heureka. Multe amata en la rega palaco,”diris la Vilulo, oscedante.

La Vitra Kato sajnis cagrenita.

“Cu vi opinias ke palruga katido —ordinara vianda kato — estas egale bela kiel mi?”si demandis.

“Ne povas diri. Gustoj varias, sciu,”respondis la Vilulo, denove oscedante. “Sed jen sugesto kiu eble helpos vin: amikigu solide kun Heureka kaj vi bone sukcesos en la palaco.”

“Mi jam estas solida nun;solidvitra.”

“Vi ne komprenas,”respondis la Vilulo, dormeme.

“Ciukaze, amikigu kun la Palruga Katido kaj vi estos bonsukcesa. Se la Palruga Katido malrespektos vin, oni rompos kun vi.”

“Cu iu en la rega palaco rompus Vitran Katon?”

“Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj aspektu humila —se vi povas. Kaj nun mi enlitigos.”

Fusulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke sia palruga cerbo okupadis sin longe post la endormigo de la ceteraj grupanoj.

Capitro 12. La giganta histriko

La sekvan matenon ili ekveturis frue je la sunlevigo por sekvi la vojon de ?avaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. La malgranda Mangtula knabo komencis lacigi pro la longa marsado, kaj lian menson okupis multaj aferoj aparte de la eventoj de la veturo. En la mirinda Smeralda Urbo, kiun li baldau atingos, estis tiom da strangaj kaj kuriozaj personoj ke li duone timis renkonti ilin kaj demandis al si cu ili montrigos amikemaj kaj afablaj. Super cio, li ne povis peli el sia menso la gravan taskon por kiu li venis, kaj li ?rme intencis dedici ciun energion al trovo de la objektoj necesaj por prepari la magian recepton. Li kredis ke antau ol kara Oncjo Noncjo revivigos li ne povos senti gojon pro io ajn, kaj ofte li volegis ke Oncjo ankorau estu kun li, por vidi la multajn mirindajojn kiujn Ojo nun vidas. Sed ve Oncjo Noncjo nun estas marmora statuo en la domo de la Kurbiginta Magiisto kaj Ojo nepre ne sanceligu dum sia strebo savi lin.

La lando tra kiu ili pasis estis ankorau roka kaj dezerta, kun tie kaj tie arbusto au arbo por rompi la mornan pejzagon. Ojo rimarkis unu arbon, precipe, car gi havis tiom longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li proksimigis al gi li studis la arbon intense, demandante al si cu fruktoj kreskas sur gi au cu gi naskas belajn ?orojn.

Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe — almenau de kvin minutoj —kaj gi restas en tiu sama pozicio, kvankam la knabo daure plumarsas. Do li ekhaltis, kaj kiam li haltis, la arbo kaj la tuta pejzago, kiel ankau liaj akompanantoj, plumovigis preter lin kaj longe postlasis lin.

Ojo sonigis tian mirkrion ke gi vigligis la Vilulon, kiu ankau ekhaltis. La aliaj ankau ekhaltis, kaj retromarsis al la knabo.

“Kio estas?”demandis la Vilulo.

“Nu, ni tute ne movigas antauen, negrave kiom rapide ni marsas,”deklaris Ojo. “Nun, haltinte, ni movigas malantauen. Cu vi ne vidas?Nur atentu tiun rokon.”

Cifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris:“La ?avaj brikoj ne movigas.”

“Sed jes la tuta vojo,”respondis Ojo.

“Vere;tute vere,”konsentis la Vilulo. “Mi konas ciujn trompagojn de ci tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj mi ne atentis pri kie ni estas.”

“Gi reportos nin al kie ni komencis,”auguris Ojo, komencante esti nervoza.

“Ne,”respondis la Vilulo;“gi ne faros tion, car mi scias rimedon por venki ci tiun trompeman vojon. Mi jam antau nun veturis lau ci tiu vojo, sciu. Turnu vin, ciuj, kaj marsu malantauen.”

“Kiel tio helpos?”demandis la kato.

“Vi scios, se vi obeos min,”diris la Vilulo.

Do ili ciuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis iri kaj komencis marsi malantauen. Tuj Ojo rimarkis ke ili progresas kaj dum ili pluiris lau tiu kurioza maniero ili baldau preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al la problemo.

“Kiom longe ni devos daurigi ci tion, Vicjo?”demandis Cifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ciufoje restarigis ridante pro la akcidento.

“Nur iomete pli,”respondis la Vilulo.

Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu sin kaj antauenpasu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis sin marsantaj sur solida tero.

“Tiu tasko bone ?nigis,”komentis la Vilulo. “Estas iom tede marsi malantauen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi tiun parton de la vojo, kiu trompe retroglitas kaj portas kun si ciun personon marsantan sur gi.”

Kun novaj kurago kaj energio ili nun pene marsis antauen kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratrancis malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambau ?anke. Ili tramarsis tiun trancajon, kunparolante, kiam la Vilulo ekprenis Cifonerojn per unu brako kaj Ojon per alia kaj kriis:“Haltu!”

“Kio estas nun?”demandis la Mikscifona Knabino.

“Vidu!”respondis la Vilulo, indikante per sia ?ngro.

Guste en la centro de la vojo kusis senmova objekto kiun plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj aspektigis gin kvaroble pli granda.

“Nu, kion pri gi?”demandis Cifoneroj.

“Tio estas Cis, kiu kauzas multe da geno sur ci tiu vojo,” estis la respondo.

“Cis!Kio estas Cis?”

“Mi kredas ke gi estas nur trokreskinta histriko, sed ci tie en Oz oni opinias Cison ?spirito. Li malsimilas al ord’nara histriko, car li povas jeti siajn sagplumojn ciudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom dangerigas maljunan Cison. Se ni tro proksimigos, li pafos tiujn sagplumojn kontrau nin kaj severe damagos nin.”

“Do estus malsage tro proksimigi,”diris Cifoneroj.

“Mi ne timas,”deklaris la Vuzo. “La Cis estas malkuraga, mi estas certa, kaj se gi audus mian timigan, teruran, neelteneblan mugon, gi timegus.”

“Ho;cu vi povas mugi?”demandis la Vilulo.

“Tio estas mia sola feroca karakterizajo,”asertis la Vuzo evidente ?era. “Mia mugo rugigus tertremon kaj hontigus la tondron. Se mi mugus je tiu besto kiun vi nomas Cis, gi tuj kredus ke la mondo dissplitigis kaj ekfrapis la sunon kaj la lunon, kaj tio instigus la monstron kuri tiom foren kaj rapide kiom giaj kruroj permesus.”