La Mikscifona Knabino de Oz, стр. 11

Capitro 8. La malsagha strigo kaj la saga azeno

Plu ili iris, kaj duona horo da senhalta marsado kondukis ilin al domo iom pli bona ol la du kiujn ili jam pasis. Gi staris proksime al la vojo kaj super la pordo estis a ?so kiu legigis:“F-ino Malsaga

Strigo kaj S-ro Saga Azeno:

Publikaj Konsilistoj.”

Kiam Ojo lautlegis la a ?son Cifoneroj diris ridante:“Nu, jen loko kie ni povos akiri tiom da konsilado kiom ni deziras, eble pli ol ni bezonas. Ni eniru.”

La knabo frapis sur la pordon.

“Envenu!”vokis profunda basa voco.

Do ili malfermis la pordon kaj eniris la domon, kie malgranda palbruna azeno, vestita per blua antauvesto kaj blua capo, okupis sin per senpolvigado de la mebloj per blua tuko. Sur breto super la fenestro sidis tre granda blua strigo sur kies kapo estis blua sunkufo;per siaj grandaj rondaj okuloj si palpebrumadis al la vizitantoj.

“Bonan matenon,”diris la azeno, per sia profunda voco, kiu sonis pli granda ol li mem. “Cu vi venis al ni por konsiloj?”

“Nu, ni venis ial,”respondis Cifoneroj, “kaj nun car ni estas ci tie ni ricevu iom da konsilado. Gi estas senpaga, cu ne?”

“Certe,”diris la azeno. “Konsilo neniom kostas —krom se oni observas gin. Permesu ke mi diru, ?anke, ke vi estas la plej stranga grupo de veturantoj kiuj gis nun venis al mia butiko. Taksante vin nur per la aspekto, mi opinias ke plej bone estus ke vi parolu kun la Malsaga Strigo tie.”

Ili turnis sin por rigardi la birdon, kiu skuetis siajn ?ugilojn kaj gapis ilin per siaj grandaj okuloj.

“Hut-ti-tut-ti-tut!”kriis la strigo.

“Vili-kum-bi

Saluton vi!

Enig-kum, elig-kum

Ti-ri-li-li!”

“Tio superas vian poezion, Cifonuloj,”diris Ojo.

“Gi estas nur sensencajo!”deklaris la Vitra Kato.

“Sed gi estas bona konsilo por malsaguloj,”diris la azeno, admire. “Auskultu mian partneron, kaj vi ne povos erari.”

Diris la strigo per grumbla voco:

“Vivas Mikscifon-knabin’, Kusas sur nenies sin’; Sencomanka, gojoama, Vere kiu volos sin?”

“Vera komplimento!Vera komlimento, ja vere!”kriis la azeno, turnante sin por rigardi Cifonerojn. “Vi certe estas mirinda, mia kara, kaj mi kredas ke vi farigus bonega pinglokuseneto. Se vi apartenus al mi, mi surportus fumizitajn okulvitrojn por rigardi vin.”

“Kial?”demandis la Mikscifona Knabino.

“Car vi estas tiel brila kaj bunta.”

“Mia beleco blindumas vin,”si asertis. “Vi la Mangtuloj ciuj ?ere marsadas kun via stulta bluo, dum mi —”

“Vi erare nomas min Mangtulo,”interrompis la azeno, “car mi naskigis en la Lando Mo kaj vizitis Ozon dum la tago kiam oni fermis gin kontrau la tuta cetero de la mondo.

Do ci tie mi devas resti, kaj mi agnoskas ke gi estas tre bela kaj loginda lando.”

“Hut-ti-tut-ti-tut!”kriis la strigo; “Sorcilon Ojo volas trovi, Marmoran Oncjon Noncjon movi.

Tre longe serci ja utilas, Sorcilojn trovi malfacilas.”

“Cu la strigo tamen vere estas malsaga?”demandis la knabo.

“Nepre,”respondis la azeno. “Rimarku kiel malelegantaj estas siaj esprimoj. Sed mi admiras la strigon guste car si estas klare malsaga. Lautradicie strigoj estas tre sagaj, plejparte, tiel ke malsaga strigo estas malkutima, kaj eble vi scias ke ciu au cio malkutima nepre interesas sagulojn.”

La strigo denove skuetis siajn ?ugilojn, murmurante ci tiujn vortojn:

“Malfacilas esti vitra kato — Car malmola estas sia fato; Diafana ciu sia ago, Kaj videbla klare per imago.”

“Cu vi rimarkis mian palrugan cerbon?”demandis Fusulo, ?ere. “Oni povas vidi gin funkcii.”

“Ne dum la tago,”diris la azeno. “Si ne povas bone vidi dum la tago, povrulino. Sed sia konsilo estas bonega. Mi konsilas ke vi obeu gin.”

“La strigo ankorau ne donis al ni konsilon,”la knabo deklaris.

“Ne?Do kiel vi nomas ciujn tiujn dolcajn poemojn?”

“Nur malsagajoj,”respondis Ojo. “Cifoneroj diras similajojn.”

“Malsagajoj!Kompreneble!Certe!La Malsaga Strigo devas esti malsaga, alie si ne estus la Malsaga Strigo. Vi ja vere multe komplimentas mian partneron,”asertis la azeno, kunfrotante siajn antauajn piedojn kvazau tre placite.

“La a ?so diras ke vi estas saga,”komentis Cifoneroj al la azeno. “Bonvolu pruvi tion.”

“Kun granda plezuro,”respondis la besto. “Provu min, mia kara Cifoneroj, kaj mi pruvos mian sagecon tujtuje.”

“Kiel oni plej bone iras al la Smeralda Urbo?”demandis Ojo.

“Per marsado,”diris la azeno.

“Mi scias tion;sed kiun vojon mi sekvu?”estis la sekva demando de la knabo.

“La vojon el ?avaj brikoj, kompreneble. Gi kondukas rekte al la Smeralda Urbo.”

“Kaj kiel ni trovos la vojon el ?avaj brikoj?”

“Plu lauiru la padon kiun vi gis nun lauiris. Vi atingos la ?avajn brikojn baldau, kaj vi rekonos ilin kiam vi vidos ilin car ili estas la sola ?avajo en la blua lando.”

“Dankon,”diris la knabo. “Fine vi donis al mi informon.”

“Cu tio estas via tuta sageco?”demandis Cifoneroj.

“Ne,”respondis la azeno. “Mi scias multon alian, sed gi ne interesus vin. Do mi donos al vi lastan konsilon: movigu, car ju pli vi faros tion des pli baldau vi atingos la Smeraldan Urbon.”

“Hut-ti-tut-ti-tut-ti-tu!”kriacis la strigo; “Rapidu ho!Foriru do!

Vi kien iros, vi ne scias.

Mangtula knab, Fusul’, Cifon’, Marsos vi al mav’au bon’.

Dangeroj estas en la fon’; Pri l’celo mankas via kon’— Kien iri vi ne scias, Nek mi scias, tamen iru!”

“Sajnas kvazau si proponas ion,”diris la Mikscifona Knabino.

“Do ni akceptu kaj foriru,”respondis Ojo.

Ili adiauis la Sagan Azenon kaj la Malsagan Strigon kaj tuj rekomencis sian veturon.

Capitro 9. Ili renkontas la vuzon

“Sajne estas efektive tre malmultaj domoj ci tie,” komentis Ojo, kiam ili jam marsis tute silente dum longa periodo.

“Ne gravas,”diris Cifoneroj;“ni ne sercas domojn, ni sercas la vojon el ?avaj brikoj. Ja estos strange, trovi ion ?avan en ci tiu morne blua lando.”

“Estas malpli bonaj koloroj ol ?avo en ci tiu lando,”asertis la Vitra

Kato, per spita tono.

“Ho;cu vi parolas pri la palrugaj stoneroj kiujn vi nomas cerbo, kaj viajn rugan koron kaj verdajn okulojn?”demandis la Mikscifona Knabino.

“Ne;mi parolis pri vi, se vi nepre volas scii,” mugetis la kato.

“Vi jaluzas!”ridis Cifoneroj. “Vi intersangus viajn lipharojn por bela bunta koloro kia mia, se vi povus.”

“Neniel!”kolere respondis la kato. “Mi havas la plej klaran koloron en la mondo, kaj mi ne dungas kosmetikiston.”

“Tion mi facile vidas,”diris Cifoneroj.

“Mi petas, ne kverelu,”petegis Ojo. “Nia veturo estas grava, kaj kverelado senesperigas min. Por esti brava necesas esti bonhumora, do mi esperas ke vi estos laueble plej bonhumoraj.”

Kiam ili jam marsis iom longdistance subite ili frontis altan barilon kiu neebligis plu iri rekte antauen. Gi iris rekte trans la vojon kaj cirkauis malgrandan aron da altaj arboj, dense kunplantitaj. Kiam la grupo de aventurantoj rigardis tra la tabuloj de la barilo ili opiniis ke ci tiu arbaro aspektas pli morna kaj malakceptema ol ciuj antaue viditaj.

Ili baldau trovis ke la pado kiun ili lauiris nun kurbigas kaj cirkauiras la arbareton, sed kio haltigis Ojon kaj instigis lin profunde pensi estis averto literumita sur la barilo kiu legigis:

“EVITU LA VUZON!”

“Tio signifas,”li diris, “ke estas Vuzo ali ?anke de tiu barilo, kaj la Vuzo devas esti dangera besto car alie oni ne dirus ke oni evitu gin.”

“Do ni ne eniru,”respondis Cifoneroj. “Tiu pado estas ekster la barilo, kaj Sinjoro Vuzo konservu sian arbareton por si, tio ne genos nin.”

“Sed unu el niaj celoj estas trovi Vuzon,”Ojo eksplikis.

“La Magiisto volas ke mi akiru tri harojn el la ?no de la vosto de Vuzo.”

“Ni plu iru kaj trovu alian Vuzon,”proponis la kato. “Ci tiu estas malbela kaj dangera, alie oni ne enkagigus gin.