La Birdotimigilo de Oz, стр. 9

Kap'tano Vilcjo kolektis du berojn kaj zorge metis ilin en sian poson. Apost tio ili cirkauiris al la orienta flanko de la insulo kaj trovis la arbon sur kiu kreskas la malhele purpuraj beroj.

"Mi intencas preni kvar el ili," diris la velisto, "tiel ke se unu ne grandigos nin ni povos mangi alian."

"Pli bone prenu ses," konsilis la Orko. "Estas bone esti sekura, kaj mi estas certa ke tiuj arboj kreskas en neniu alia loko en la tuta mondo."

Do Kap'tano Vilcjo kolektis ses purpurajn berojn kaj kun siaj valoregaj fruktoj ili reiris al la kabano por adiaui Pesimon. Eble ili ne tiom gentilus al tiu malagrabla vireto se ili ne volus peti lin ligi la sunkufon cirkau la kolon de la Orko.

Kiam Pesim informigis ke ili foriros de li li unue aspektis multe placita, sed li subite memoris ke li devas esti placata de nenio do li komencis grumbladi pri sia forlasigo.

"Ni sciis ke ne kontentigus vin," komentis Kap'tano Vilcjo. "Ne kontentigis vin ke ni estas ci tie, kaj ne kontentigos vin ke ni estos for."

"Estas tute vere," agnoskis Pesim. "Mi ne estas kontenta ekde antau nememorebla tempo; do neniel gravas al mi cu vi foriros au restos."

Tamen lin interesis ilia eksperimento, kaj li volonte konsentis helpi, kvankam li profetis ke ili falos el la sunkufo dumvoje kaj au dronos en la oceano au disfrakasigos sur iu roka bordo. Tiu malgaja auguro ne senkuragigis Troton, sed gi tre nervozigis Kap'tanon Vilcjon.

"Mi la unua mangos mian beron," diris Trot, dum si metis sian sunkufon sur la teron, tiel ke ili povos eniri gin.

Post tio si mangis la lavendan beron kaj post kelkaj sekundoj si tiom malgrandigis ke Kap'tano Vilcjo prenis sin tre zorge per sia dikfingro kaj unua fingro kaj metis sin en la mezon de la sunkufo. Apost tio li metis apud sin la ses purpurajn berojn — ciu estis proksimume tiel granda kiel la kapo de eta Trot — kaj car ciuj preparoj estis faritaj la maljuna velisto mangis sian lavendan beron kaj farigis tre malgranda — ec lia ligna kruro!

Kap'tano Vilcjo ege stumblis penante grimpi trans la randon de la sunkufo kaj falis apud Troton kapantaue, kio instigis mizeran Pesimon ridegi goje. Apost tio la Rego de la Insulo prenis la sunkufon — tiel senzorge ke li skuis giajn enulojn kvazau pizojn en pizujo — kaj ligis gin, per giaj snuroj, sekure cirkau la kolon de la Orko.

"Mi esperas, Trot, ke vi tre sekurige kudris tiujn snurojn," diris Kap'tano Vilcjo maltrankvile.

"Nu, ni vere ne multe pezas, sciu," si respondis, "do mi kredas ke la kudro ne rompigos. Sed atentu ne dispremi la berojn, Kap'tano."

"Jam unu el ili difektigis," li diris, rigardante ilin.

"Cu pretajf" demandis la Orko.

"Jes!" ili kune kriis, kaj Pesim proksimigis al la sunkufo kaj vokis al ili: "Vi frakasigos au dronos, mi tute certas! Sed adiau, kaj gis nerevido!"

La Orkon provokis tiu malafabla parolo, do li turnis sian voston kontrau la vireton kaj rotaciigis gin tiel rapide ke la aerblovo renverspusis Pesimon kaj li ruligis plurfoje sur la tero antau ol li povis haltigi sin kaj sidigi. Jam tiam la Orko estis alte en la aero kaj rapidanta trans la oceanon.

Capitro 6

La Flugo de la Etuloj

Kap'tano Vilcjo kaj Trot veturis tre komforte en la sunkufo. La movado estis tre regula, car ili pezis tiom malmulte ke la Orko flugis senpene. Tamen ili estis ambau iom nervozaj pri sia estonta sorto kaj ne povis ne voli sin sekuraj sur la tero kaj naturdimensiaj denove.

"Vi estas terure malgranda, Trot," komentis Kap'tano Vilcjo, rigardante sian kompanon.

"Same vi, Kap'tano," si diris ridante; "sed dum ni havos la purpurajn berojn ni ne bezonos maltrankvili pri nia malgrandeco."

"En cirko," meditis la maljunulo, "ni estus kuriozajoj. Sed en sunkufo — alte en la aero — flugante super granda nekonata oceano — ne estas vorto en la libraro kiu priskribas nin."

"Nu, ni estas etuloj, tute simple," diris la knabineto.

La Orko longe flugis silente. La fajna svingigo de la sunkufo dormemigis Kap'tanon Vilcjo kaj li komencis endormigi. Tamen Trot estis plene veka, kaj tolerinte la monotonan veturon laueble longe si vokis:

"Cu vi ankorau nenie vidas teron, S-ro Orkof" "nkorau ne," li respondis. "Ci tiu oceano estas granda kaj mi tute ne scias kiudirekte kusas la tero plej proksima al tiu insulo; sed se mi plu rekte flugados mi nepre atingos iun lokon iam."

Tio sonis logika, do la etuloj en la sunkufo restis laueble paciencaj; t.e., Kap'tano Vilcjo dormetis kaj Trot penis memori siajn geografilecionojn por povi konjekti al kiu tero ili versajne venos.

Dum horoj post horoj la Orko flugis senpauze, irante tute rekte kaj sercante per siaj okuloj teron sur la horizonto. Kap'tano plu dormadis kaj ronkis kaj Trot metis sian kapon sur lian sultron por ripozigi gin; subite la Orko kriis:

"Jen! Mi ekvidis teron, finfine."

Je tiu anonco ili vigligis sin. Kap'tano Vilcjo starigis kaj klopodis rigardi trans la randon de la sunkufo.

"Kia gi aspektasf" li demandis.

"Gi aspektas nova insulo," diris la Orko; "sed mi povos pli bone taksi gin post unu au du minutoj." "l mi ne multe placas insuloj, post nia vizito al la alia," deklaris Trot.

Baldau la Orko denove anoncis:

"Nepre gi estas insulo, malgranda insulo," diris li. "Sed mi ne haltos car mi vidas multe pli grandan teron tuj preter gi."

"Tute bone," aprobis Kap'tano Vilcjo. "Ju pli granda la tero, des pli bone, lau nia opinio."

"Gi estas preskau kontinento," pludiris la Orko post nelonga silento, dum kiu li ne malpliigis sian flugrapidon. "Cu povus esti Orklando, la loko kiun mi de tiom longe sercasf"

"Mi esperas ke ne," flustris Trot al Kap'tano Vilcjo — tiel legere ke la Orko ne povis audi sin — "car mi ne volus esti en lando kie logas nur Orkoj. Ci tiu unusola Orko ne estas malagrabla kunulo, sed multe da li ne estus tre agrable."

Post kelkaj pliaj minutoj da flugado la Orko vokis per malfelica voco:

"Ne! ne estas mia lando. Estas loko kiun mi neniam vidis antau nun, kvankam mi multege veturadis. Gi aspektas nur montoj kaj dezertoj kaj verdaj valoj kaj kuriozaj urboj kaj lagoj kaj riveroj — intermiksitaj tre senorde."

"Kutime landoj estas tiaj," komentis Kap'tano

Vilcjo. "Cu vi surterigosf"

"Baldau," estis la respondo. "Jen montopinto tuj antau mi. Cu vi konsentas ke ni surterigu sur ginf"

"Bone," konsentis la velisto, car kaj li kaj Trot enuis pro veturado en la sunkufo kaj sopiris denove stari sur solida tero.

Do post kelkaj minutoj la Orko malrapidigis sian flugon kaj post tio ekhaltis tiel legere ke ili apenau skuigis. Apost tio la ulo kaurigis gis la sunkufo tusis la teron, kaj komencis peni malligi la nodigitajn snurojn per siaj krifoj.

Tio montrigis tre mallerta tasko, car la snuroj estis ligitaj dorse de la kolo de la Orko, precize tie kien ne atingis liaj krifoj. Apost multa provado li diris:

"Mi timas ne povi ellasi vin, kaj neniu proksimas por helpi min."

Unue tio senesperigis, sed post iom da pensado Kap'tano Vilcjo diris:

"Se ne genos vin, Trot, mi povos fari fendon en via sunkufo per mia trancilo."

"Faru tion," si respondis. "La tranco ne genos, car mi povos poste rekudri gin, kiam mi denove estos granda."

Do Kap'tano Vilcjo elprenis sian trancilon, kiu estis egale malgranda, proporcie, kiel li mem, kaj post multa penado li sukcesis fari longan trancfendon en la sunkufo. Unue li mem premis sin tra la aperturon kaj poste helpis Troton eliri.

Kiam ili denove staris sur firma tero ilia unua ago estis komenci mangi la malhele purpurajn berojn kiujn ili kunportis kun si. Trot gardadis du el ili zorge dum la longa veturo, tenante ilin sur siaj genuoj, car ilia sekureco multon signifis al la etuloj.

"Mi ne multe malsatas," diris la knabineto dum si transdonis beron al Kap'tano Vilcjo, "sed malsato ne gravas, ciokaze. Estas kiel preni medikamenton por resanigi, do ni devos iel sukcese mangi ilin."