La Birdotimigilo de Oz, стр. 6

Capitro 4

Fine la Taglumo

Kap'tano Vilcjo frotis siajn okulojn, flamigis alumeton kaj rigardis sian poshorlogon.

"La naua horo. Jes, mi supozas ke komencigis nova tago, tute vere. Cu ni pluiruf" li demandis.

"Kompreneble," respondis la Orko. "Krom se ci tiu tunelo diferencas de cio alia en la mondo, kaj estas senfina, ni trovos eliron pli-malpli frue."

La velisto milde vekigis Troton. Si sentis sin multe ripozinta dum sia longa dormo kaj fervore starigis. "Ni komencu, Kap'tano," si diris. Ili rekomencis marsi kaj antau ol ili multe pasis la Orko kriis "Ho!" kaj multe flirtigis siajn flugilojn kaj cirkausvingis sian voston. La aliaj, kiuj sekvis ne multe malantau gi, abrupte haltis.

"Kio okazasf" demandis Kap'tano Vilcjo.

"Faru por ni lumon," estis la respondo. "Mi kredas ke ni atingis la finon de la tunelo." Poste, dum Kap'tano Vilcjo flamigis kandelon, la ulo pludiris: "Se estas vere, ne necesis ke ni vekigu tiel baldau, car ni jam estis preskau ce la fino de ci tiu loko kiam ni endormigis."

La velisto kaj Trot antaueniris kun lumo. Efektive muro el roko frontis la tunelon, sed nun ili vidis ke la aperturo ekturnigas akre liven. Do ili sekvis, tra malpli larga koridoro, kaj post tio denove akre turnis sin — cifoje dekstren.

"Estingu la lumon, Kap'tano," diris la Orko, per plezuroplena voco. "Ni trafis taglumon."

Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskau ce iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto cirkauiris angulon de la koridoro, sed gi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj. Kaj tie finigis la koridoro.

Dum kelka tempo ili rigardis silente, almenau du el ili plenigis per malkuragigo pro kion ili vidis. Sed la Orko nur fajfis legere kaj diris gaje:

"Tiu estis la plej malfacila veturo kiun iam mi misfortune faris, kaj plezurigas min ke gi finigis. Tamen, krom se mi sukcesos flugi al la supro de ci tiu abismo, ni restos entombigitaj ci tie por ciam."

"Cu vi opinias ke estas sufice da spaco por ke vi povu flugif" demandis la knabineto maltrankvile; kaj Kap'tano Vilcjo aldonis:

"La puto levigas rekte, do mi ne komprenas kiel vi povus sukcesi."

"Se mi estus ordinara birdo — iu el tiuj acaj plumhavuloj — mi ec ne provus elflugi," diris la Orko. "Sed mia mehanika helicovosto povas fari mirindajojn, kaj kiam ajn vi pretos mi montros al vi lertajon vere indan."

"Ho!" kriis Trot; "cu vi intencas kunflugigi ankau ninf"

"Kial nef"

"Mi supozis," diris Kap'tano Vilcjo, "ke vi la unua iros, kaj poste sendos iun helpi nin per pendigo de snurego."

"Snuregoj dangeras," respondis la Orko, "kaj eble mi ne povus trovi snuron sufice longan por tiel granda distanco. Krome, estas logike ke se mi povos mem eliri mi povos ankau kunporti vin ambau."

"Nu, mi ne timas," diris Trot, kiu sopiregis denove esti sur la tersurfaco.

"Sed eble ni falus," sugestis Kap'tano Vilcjo, dubeme.

"Nu, tiuokaze ni ciuj kune falus," respondis la Orko. "Surgrimpu, knabineto; sidu trans miajn sultrojn kaj metu ambau brakojn cirkau mian kolon."

Trot obeis kaj kiam si jam sidis sur la Orko, Kap'tano Vilcjo demandis:

"Kion pri mi, S-ro Orkof"

"Nu, mi opinias ke plej bone estos ke vi tenu miajn malantauajn krurojn kaj lasu min porti vin tiel," estis la respondo.

Kap'tano Vilcjo rigardis al la malproksimega supro de la puto, kaj poste la maldikajn krurojn de la Orko kaj forte gemis.

"La pendo estos vere granda, mi kredas; sed se vi ne malsparos tro multan tempon dum vi supren iros, eble mi povos sukcese ne fali," diris li.

"Estu pretaj, do!" kriis la Orko, kaj tuj lia kirlovosto komencis rotacii. Trot sentis sin levigi en la aeron; kiam la kruroj de la ulo levigis de la tero Kap'tano Vilcjo tenis du el ili firme kaj krocis sin preskaufreneze. La korpo de la Orko klinis sin rekte supren, kaj Trot devis tre strikte teni la kolon por eviti forgliton. Ec en tiu pozicio la Orko nur malfacile eskapis de la malglataj flankoj de la puto. Aplurfoje gi kriis "Ho!" dum gia dorso batis muron, au flugilo batis iun elstarajon; sed la vosto plu rotaciis rimarkinde rapide kaj la taglumo farigis pli kaj pli hela. Vere la veturo de la fundo al la supro estis longa, tamen preskau antau ol Trot komprenis ke ili tiom atingos, ili pafigis el la truo en la klaran aeron kaj sunbrilon kaj post momento la Orko legere surterigis.

La surterigo estis tiom abrupta ke ec malgrau la zorga atento de la ulo al siaj pasageroj Kap'tano Vilcjo batis la teron lau soko kiu renversis lin pied-super-kapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj cirkaurigardis pli-malpli kontente.

"Estas iom bele ci tie," diris li.

"La Tero ja estas bela loko!" kriis Trot.

"Sed kie sur la tero ni estasf" meditis la Orko, turnante unue unu brilantan okulon kaj poste la alian unuflanken kaj reen. Estis abundaj arboj kaj arbustoj kaj floroj kaj verda herbo. Sed ne estis domoj; ne estis padoj; ne estis ia ajn signo de civilizacio.

"Tuj antau ol mi surterigis mi kredis ekvidi la oceanon," diris la Orko. "Ni esploru por trovi cu mi pravis." Li flugis al monteto proksima, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcjo sekvis lin malpli rapide. Kiam ili staris sur la supro de la monteto ili povis vidi la bluajn ondojn de la oceano tuj antau ili, dekstre de ili, kaj live de ili. Amalantau la monteto estis arbaro trans kiun ili ne povis vidi.

"Mi esperas ke ne estas insulo, Trot," diris Kap'tano Vilcjo serioztone.

"Se jes, mi supozas ke ni estas kvazau en karcero," si respondis.

"Guste tiel, Trot."

"Tamen, ec se tiel, estas pli bone ol en tiuj teruraj subteraj tuneloj kaj kavernoj," deklaris la knabino.

"Vi pravas, etulo," akordis la Orko. "Cio super la tero estas pli bona ol la plejbonajo kusanta sub la tero. Do ni ne kverelu kontrau nia sorto sed estu dankemaj pro nia eskapo."

"Ni ja dankemas!" si respondis. "Sed cu ni povos trovi ion mangeblan en ci tiu lokof"

"Ni esploru por trovi," proponis Kap'tano Vilcjo. "Live tiuj arboj aspektas cerizarboj."

Survoje al ili la esploristoj devis marsi tra implikajo el grimpoplantoj kaj Kap'tano Vilcjo, kiu marsis antaue, stumblis kaj falis sur sian vizagon.

"Ho, gi estas melono!" kriis Trot goje, dum si vidis tion kio kauzis la falon de la velisto.

Kap'tano Vilcjo starigis, car li estis tute ne damagita, kaj ekzamenis la melonon. Li prenis sian grandan postrancilon el sia poso kaj malfermtrancis la melonon. Gi estis matura kaj bonegaspekta; sed la maljunulo gustumis gin antau ol li permesis ke Trot mangu gin. Decidinte ke gi estas bona li donis al si grandan trancajon kaj poste proponis iom al la Orko. La ulo rigardis la frukton iom malestime, unue, sed gustuminte gin li mangis gin tiel fervore kiel la aliaj. Inter la grimpoplantoj ili trovis multajn aliajn melonojn, kaj Trot diris dankeme: "Nu, estas nenia dangero mortmalsati, ec se ni ja estas sur insulo."

"Melonoj," komentis Kap'tano Vilcjo, "estas kaj mangajoj kaj akvo. Ani ne povus trovi ion pli bonan." lom pli for ili atingis la cerizarbojn, kie ili akiris iom de la fruktoj, kaj rande de la arbareto estis sovagaj prunoj. La arbaro mem konsistis preskau plene el nuksarboj — juglandaj, avelaj, migdalaj kaj kastanaj — tiel ke estos tre multa tre nutra mangajaro por ili dum ili restos tie.

Kap'tano Vilcjo kaj Trot decidis marsi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de gi, sed la piedoj de la Orko estis ankorau tiel doloraj kaj "svelkovritaj" pro marsado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke. La arbaro ne estis granda, do per rapida dekkvinminuta marsado ili atingis gian plej foran randon kaj vidis antau si la bordon de la oceano.

"Gi do ja estas insulo," diris Trot, gemante. "Jes, kaj ankau bela insulo," diris Kap'tano Vilcjo, por Trot penante kasi sian senesperigon. "Mi supozas, partnero, ke se la plejmalbono okazus, mi povus konstrui floson — au ec boaton — per tiuj arboj, tiel ke ni povus forveli per gi."