La Birdotimigilo de Oz, стр. 30

Capitro 23

La Lando Oz

La ekapero de la pajlulo sur la akvo estis tiel subita ke gi alarmis Troton, sed Buton-Brilo estis sufice saga por etendi sian lignan kruron super la akvon kaj la Birdotimigilo penege kaptis la kruron per ambau manoj. Li sukcesis teni firme gis Trot kaj Buton-Brilo surgenuigis kaj kaptis liajn vestojn, sed la infanoj tute ne kapablus treni la akvoplenan Birdotimigilon sur la teron sen la helpo de Kap'tano Vilcjo. Kiam ili sternis lin sur la breton el rubioj li estis la plej senutilaspekta Birdotimigilo imagebla — lia pajlo estis malsekega, gutante akvon, liaj vestoj estis malsekaj kaj cifitaj, ec la sako sur kiu lia vizago estis pentrita farigis tiel cifa ke la malnova gaja mieno de la vizago de ilia plenigita amiko tute mankis. Sed li ankorau povis paroli, kaj kiam Trot klinis sian orelon si audis lin diri:

"Portu min el ci tie tuj kiam eble."

Tio sajnis saga konsilo, do Kap'tano Vilcjo levis liajn kapon kaj sultrojn, kaj Trot kaj Buton-Brilo prenis po kruron; kune ili parte portis kaj parte trenis la malsekan Birdotimigilon el la Rubia Kaverno, laulonge de la tunelo, kaj supren lau la rokaj stupoj. Estis iom malfacile treni lin preter la randon de la akvofalo, sed ili sukcesis, per multa klopodado, kaj kelkajn minutojn poste ili metis sian povran kamaradon sur herbokovritan bordon kie la suno brilis sur lin libere kaj lin ne povis atingi la spruco.

Kap'tano Vilcjo nun klinis sin kaj ekzamenis la pajlon per kiu la Birdotimigilo estis plenigita.

"Mi kredas ke gi ne multe pli utilos al li," diris li, "car gi estas plena de ranidoj kaj fisovoj, kaj la akvo forprenis la rigidecon el la pajlo kaj ruinigis gin. Ami opinias, Trot, ke plej bone estos ke ni malplenigu lian tutan korpon kaj portu liajn kapon kaj vestojn laulonge de la vojo gis ni atingos kampon au domon kie ni povos akiri fresan pajlon."

"Jes, Kap'tano," si akordis, "nenio alia fareblas. Sed kiel ni ja povos trovi la vojon al la palaco de Glinda, sen la Birdotimigilo kiu gvidis ninf"

"Estos facile," diris la Birdotimigilo, parolante per iom febla sed klara voco. "Se Kap'tano Vilcjo portos mian kapon sur siaj sultroj, kun miaj okuloj rigardantaj antauen, mi povos indiki kiun vojon preni."

Do ili plenumis tiun planon kaj elprenis la tutan malnovan malsekan pajlon el la korpo de la Birdotimigilo. Apost tio la velisto tordis la vestojn por elgutigi la akvon kaj metis ilin en la sunlumon gis ili estis tute sekaj. Trot prizorgis la kapon kaj elpremis la cifojn de la vizago dum gi sekigis, tiel ke post nelonge la mieno de la Birdotimigilo refarigis natura, kaj gaja kiel antaue.

Tiu laboro necesigis iom da tempo, sed kiam gi estis kompleta ili rekomencis sian veturon, kaj Buton-Brilo portis la botojn kaj capelon, Trot la vestojn, kaj Kap'tano Vilcjo la kapon. La Birdotimigilo, kiu regajnis sian spiritan ekvilibron kaj nun estis bonhumora, malgrau siaj jusaj misfortunoj, distris ilin dum la irado per rakontoj pri la Lando Oz.

Nur la sekvan matenon, tamen, ili trovis pajlon per kiu ili povis replenigi la Birdotimigilon. Tiun vesperon ili atingis la saman dometon en kiu ili antaue dormis, sed nun gi estis magie transportita al nova loko. La sama abunda mango trovigis varmega sur la tablo kaj la samaj komfortaj litoj estis pretaj por ilia dormado.

Ili ellitigis frue kaj post la matenmango eliris, kaj tie, kusanta tuj apud la domo, estis amaso da pura firma pajlo. Ozma rimarkis la akcidenton de la Birdotimigilo en sia Magia Bildo kaj petis la Sorciston provizi la pajlon, car si sciis ke la aventurantoj versajne ne trovos pajlon en la regiono tra kiu ili nun veturas.

Ili ne perdis tempon antau ol replenigi la Birdo-timigilon per pajlo, kaj al li multe placis kapabli denove remarsadi kaj refoje gvidi la grupeton.

"Vere," diris Trot, "mi opinias ke vi estas pli bona ol antaue, car vi estas plene fresa kaj dolca kaj vi susuras bele kiam vi movigas."

"Dankon, kara," li respondis dankeme. "Mi ciam sentas min kiel novan homon kiam mi estas frese replenigita. Al neniu placas malfresigi, sciu, kaj ec bona pajlo degeneras kiam gi malnovigas."

"Akvo ruinigis vin lastafoje," komentis Buton-Brilo, "kaj tio pruvas ke tro da banado estas egale detrua kiel malsufice da gi. Sed, efektive, Birdotimigilo, akvo ne estas tiel dangera por vi kiel fajro."

" Cio estas bona se gi ne estas troa," deklaris la Birdotimigilo. "Sed nun ni hastu, alie ne ne atingos la palacon de Glinda antau la noktigo."

Capitro 24

La Rega Akcepto

Cirkau la kvaran horon de tiu sama tago la Ruga

Carego haltis ce la enirejo de la palaco de Glinda kaj Doroteo kaj Betinjo elsaltis. La Ruga Carego de Ozma estis preskau kaleso, inkrustita per rubioj kaj perloj, kaj gin tiris la plejamata tirbesto de Ozma, la ligna Segcevalo.

"Cu mi maljungu vin," demandis Doroteo, "tiel ke vi povos enveni kaj vizitif"

"Ne," respondis la Segcevalo. "Mi nur staros ci tie kaj pensos. Ane rapidu. Apensado sajne tute ne tedas min."

"Pri kio vi pensosf" demandis Betinjo.

"Pri la glano el kiu kreskis la arbo el kiu mi farigis."

Do ili lasis la lignan beston kaj eniris por viziti Glindan, kiu bonvenigis le knabinetojn plej elkore.

"Mi sciis ke vi estas survoje," diris la bona Sorcistino kiam ili estis sidigintaj en sia biblioteko, "car mi sciigis per mia Arkivlibro ke vi intencis renkonti Troton kaj Buton-Brilon kiam ili alvenos ci tien."

"Cu la fremda knabineto nomigas Trotf" demandis Doroteo.

"Jes; kaj sia kunulo, la maljuna velisto, nomigas Kap'tano Vilcjo. Ami kredas ke ni multe amos ilin, car ili estas guste tiaj kiaj estas homoj por gui kaj bone taksi nian felandon kaj mi ne vidas ian metodon, nun, per kiu ili povus reiri al la ekstera mondo."

"Nu, estas sufica spaco ci tie por ili, certe," diris Doroteo. "Betinjo kaj mi jam fervoras bonvenigi Troton. Ani bezonos almenau jaron por montri al si ciujn mirindajojn de Oz."

Glinda ridetis.

"Mi logas ci tie jam de multaj jaroj," diris si, "kaj mi ankorau ne vidis ciujn mirindajojn de Oz."

Intertempe la veturantoj proksimigis al la palaco, kaj kiam ili unue ekvidis giajn turojn Trot konsciis ke gi estas multe pli grandioza kaj impona ol la kastelo de la Rego en Omenlando. Ju pli ili proksimigis, des pli bela aspektis la palaco, kaj kiam fine la Birdotimigilo gvidis ilin lau la grandaj marmoraj stupoj, ec Buton-Brilo plenigis per mirego.

"Mi ne vidas soldatojn por gardi la lokon," diris la knabineto.

"Ne necesas gardi la palacon de Glinda," respondis la Birdotimigilo. "Ne estas fiuloj en Oz, lau nia scio, kaj ec se ili ekzistus, la magio de Glinda estus sufice potenca por protekti sin."

Buton-Brilo nun staris sur la plejsupraj stupoj de la enirejo, kaj li subite kriis:

"Ho, jen la Segcevalo kaj la Ruga Carego! Hura!" kaj la sekvan momenton li kuris jeti siajn brakojn cirkau la kolon de la ligna cevalo, kiu bonnature permesis tiun intiman agon fare de la knabo kiun gi konis kiel malnovan amikon.

La krio de Buton-Brilo audigis interne de la palaco, do nun elkuris Doroteo kaj Betinjo por cirkaubraki sian amatan amikon la Birdotimigilon, kaj bonvenigi Troton kaj Kap'tanon Vilcjon al la Lando Oz.

"Ni rigardas vin de tre longe en la Magia Bildo de Ozma," diris Doroteo, "kaj Ozma sendis nin inviti vin al sia propra palaco en la Smeralda Urbo. Ami ne scias cu vi komprenas kiel bonfortunaj vi estas, ricevante tiun inviton, sed vi pli bone komprenos kiam vi vidos la regan palacon kaj la Smeraldan Urbon."

Nun Glinda mem aperis por gvidi la tutan grupon en sian Lazuran Akceptocambron. Trot iom timis la solenan Sorcistinon, sed kuragigis firme tenante la manojn de Betinjo kaj Doroteo. Kap'tano Vilcjo havis neniun kiu povus helpi lin senti malformalecon, do la maljuna velisto sidis rigide sur la rando de sia sego kaj diris: "Jes, sinjorino," au "Ne, sinjorino," kiam li estis alparolita, kaj multe embarasigis pro tiom da grandiozeco.