La Birdotimigilo de Oz, стр. 29

Capitro 22

La Akvofalo

La kastelo de Glinda estis longan distancon for de la montoj, sed la Birdotimigilo komencis la veturon gaje, car tempo ne multe gravas en la Lando Oz kaj li antau nelonge spertis tiun veturon kaj konis la vojon. Al Buton-Brilo neniam multe gravis kie li estas au kion li faras; la knabo kontentis esti vivanta kaj havi bonajn kompanojn partoprenantajn en liaj vagadoj. Arilate al Trot kaj Kap'tano Vilcjo, ili nun trovis sin tiel komfortaj kaj liberaj de dangero, en ci tiu bela felando, kaj ilin tiel superfortis kaj mirigis la aventuroj kiujn ili spertas, ke la veturo al la kastelo de Glinda pli similis plezurveturon ol malfacilajon, pro la multaj mirindajoj videblaj.

Buton-Brilo jam antaue estis en Oz, sed neniam en tiu parto de gi, do la Birdotimigilo estis la sola persono kiu konis la padojn kaj povis gvidi ilin. Ili mangis grandan matenmangon, kiun ili trovis jam preparita por ili kaj atendanta ilin sur la tablo kiam ili vekigis el sia fresiga dormo, do ili foriris de la magia domo kontentaj kaj kun koroj pli legeraj kaj pli felicaj ol ili havis dum multaj antauaj tagoj. Dum ili marsis tra la kampoj la suno brilis hele kaj la venteto portis bongustan odoron, car gi kunportis la spiron de milionoj da sovagaj floroj.

Je la tagmezo, kiam ili haltis ripozi apud la bordo de bela rivero, Trot didis per longigita spiro kiu estis tre simila al gemo:

"Ho ke ni estu kunportantaj kelkajn mangajojn restintajn post nia matenmango, car denove mi malsatigas."

Apenau si parolis kiam tablo levigis antau ili, kvazau de la tero mem, kaj gi estis plenplena de fruktoj kaj nuksoj kaj kuketoj kaj multaj bongustaj mangajoj. La okuloj de la knabineto large malfermigis pro tiu montro de magio, kaj Kap'tano Vilcjo ne certis ke la ajoj vere trovigas tie kaj estas mangeblaj gis li prenis ilin per sia mano kaj gustumis ilin. Sed la Birdotimigilo diris ridante: "lu prizorgas vian bonfarton, tute certe, kaj lau la aspekto de ci tablo mi suspektas ke mia amiko la Sorcisto priatentas nin. Ami trovis lin faranta similajojn jam antau nun, kaj se la Sorcisto priatentas nin ne necesas maltrankvili pri la estonteco."

"Kiu maltrankvilasf" demandis Buton-Brilo, jam ce la tablo kaj fervore manganta.

La Birdotimigilo cirkaurigardis la lokon dum la aliaj festenis, kaj trovinte multajn aferojn nefamiliaraj li kapneis kaj komentis:

"Nepre mi elektis la malgustan padon, en tiu lasta valo, car survoje al Omenlando mi memoras ke mi cirkauiris la piedon de ci rivero, kie estis granda akvofalo."

"Cu la rivero kurbigis, post la akvofalof" demandis Kap'tano Vilcjo.

"Ne, la rivero malaperis. Anur lageto de kirlakvo montris kien foriris la rivero; sed mi supozas ke gi estas ie sub la tero, kaj resurfacigos en alia parto de la lando."

"Nu," sugestis Trot, finante sian luncon, "car ne eblas transiri ci tiun riveron, mi supozas ke ni devos trovi tiun akvofalon kaj cirkauiri gin."

"Precize," respondis la Birdotimigilo; do ili baldau rekomencis sian veturon, sekvante la riveron longatempe gis la mugo de la akvofalo sonis en iliaj oreloj. Apost iom pli da tempo ili atingis la akvofalon mem, akvan deklivon malsuprenirantan tre suben, suben en etan lageton kiu lauaspekte ne havas elirejon. De la supro de la falo, kie ili staris, la bordoj iom post iom fordeklivis, tiel ke la subiro sur tero estis tre facila, kvankam la rivero nur povis glisi trans randon el roko kaj fali rekte en la fundojn.

"Jen," diris la Birdotimigilo, klinante sin super la randon, "ci tion nomas niaj Ozanoj la Granda Akvofalo, car certe gi estas la plej alta en la tuta lando; sed lau mia opinio — Helpu!"

Li perdis sian ekvilibron kaj falis kapantaue en la riveron. Ili vidis brileton de pajlo kaj bluaj vestoj, kaj la pentrita vizago rigardanta surprizite supren. La sekvan momenton la Birdotimigilo estis fortrenita trans la akvofalon kaj plongis en la suban basenon.

La akcidento okazis tiel subite ke dum momento ili ciuj estis tro hororplenaj por paroli au movigi.

"Ek! Ni helpu lin, alie li dronos," Trot kriis.

Ec dum si parolis si komencis subiri la deklivon al la suba lageto, kaj Kap'tano Vilcjo sekvis tiel rapide kiel permesis lia ligna kruro. Buton-Brilo venis malpli rapide, vokante al la knabino:

"Li ne povas droni, Trot; li estas Birdotimigilo."

Sed si ne estis certa ke Birdotimigilo ne povas droni kaj si neniam malgrandigis sian rapidon gis si staris rande de la lageto, kie la spruco flugis en sian vizagon. Kap'tano Vilcjo, spiregante kaj anhelante, havis nur sufican vocon por demandi, dum li venis al sia flanko:

"Cu vi vidas lin, Trotf

"Ec ne eron de li. Ho, Kap'tano, kio okazis al li, lau via s'pozof"

"Mi s'pozas," respondis la velisto, "ke li estas en tiu akvo, pli-malpli for, kaj mi timas ke lia pajlo farigos tre akvoplena. Sed rilate al drono, mi akordas kun Buton-Brilo ke ne estas eble."

Malmulte konsolis tiu certigo kaj Trot staris kelkatempe prisercante per siaj okuloj la bobelantan akvon, esperante ke la Birdotimigilo fine alsurfacigos. Baldau si audis Buton-Brilom voki: "Venu ci tien, Trot!" kaj cirkaurigardante si vidis ke la knabo rampis trans la malsekajn rokojn al la rando de la akvofalo kaj lauaspekte penas rigardi preteren. Apasante al li si demandis:

"Kion vi vidasf"

"Kavon," li respondis. "Ni eniru. Eble ni trovos la Birdotimigilon tie."

Si iom dubis pri tio, sed la kavo interesis sin, kaj ankau Kap'tanon Vilcjon. Estis guste sufica spaco ce la rando de la deklivakvo por ke ili pusu sin malantau gin, sed post tiu dangera enirejo ili trovis sufican spacon por marsi rekte kaj post kelka tempo ili atingis malfermajon en la muro roka. Aproksimigante al tiu malfermajo, ili enrigardis kaj trovis serion de stupoj, tiel cizitaj ke ili povis facile subiri en la kavernon.

Trot turnis sin por demandeme rigardi siajn akompanantojn. La falanta akvo tiom bruegis kaj mugis ke sia voco ne estis audebla. Kap'tano Vilcjo kapjesis, sed antau ol li povis eniri la kavon Buton-Brilo jam estis antau li, subgrimpante la stupojn sen ec ereto da timo. Do la aliaj sekvis la knabon.

La unuaj stupoj estis malsekaj pro la spruco, kaj glitigaj, sed la ceteraj estis tute sekaj. Aroza lumo sajne venis el la interno de la kavo, kaj tio lumigis ilian vojon. Apost la stupoj estis nelonga tunelo, sufice alta por ke ili povu rekte marsi tra gi, kaj post tio ili atingis la kavon mem kaj pauzis mirante kaj admirante.

Ili staris sur la rando de vasta kaverno, kies muroj kaj kupola tegmento estis kovritaj de sennombraj rubioj, belege cizitaj kaj flagrantaj scintilantajn radiojn de unu al la alia. Tio kauzis radiantan lumon kiu ebligis vidi la tutan kavernon, kaj la efekto estis tiel eksterordinara ke Trot enspiris kvazau sufoke, kaj staris tute senmove pro mirado.

Sed la muroj kaj la tegmento de la kaverno estis nur fono por pli mirinda sceno. En la centro estis bobelanta kaldrono de akvo, car tie la rivero relevigis, ondante kaj disigante gis gia spruco levigis alten en la aeron, kie gi akiris la rubian koloron de la juveloj kaj aspektis bolanta amaso da flamoj. Kaj dum ili gapis la falantan jetigantan akvon, la korpo de la Birdotimigilo subite levigis en la centro, baraktante kaj piedbatante, kaj la sekvan momenton gi plene malaperis el onia vidpovo.

"Jadi, li malsekas!" kriis Buton-Brilo; sed neniu el la aliaj audis lin.

Trot kaj Kap'tano Vilcjo trovis ke larga breto — kovrita, kiel la muroj, per scintilantaj rubioj — cirkauiras la tutan muron de la kaverno; do ili sekvis tiun belegan padon malantauen kaj trovis la lokon kie la akvo finplongis sub la teron, antau ol gi plene malaperis. Kie gi plongis en tiun senluman abismon la rivero estis nigra kaj seninspiraspekta, kaj ili staris rigardante pro miro gis tuj apud ili la korpo de la Birdotimigilo eksaltis denove el la akvo.