La Birdotimigilo de Oz, стр. 28

Capitro 21

Doroteo, Betinjo kaj Ozma

Mi supozas ke multaj el miaj legantoj jam legis priskribojn de la bela kaj grandioza Smeralda Urbo de Oz, do mi ne bezonas priskribi gin ci tie, krom diri ke neniam urbo en felando egalis tiun pro gia solena gloro. Gi situas preskau precize en la centro de la Lando Oz, kaj en la centro de la Smeralda Urbo levigas la muro el brilantaj smeraldoj kiu cirkauas la palacon de Ozma. La palaco estas preskau mem urbo kaj estas logata de multaj el la precipaj amikoj de la Reganto kaj tiuj kiuj akiris siajn fidon kaj favoron.

Rilate al Ozma mem, ne estas vortoj en iu vortaro kiun mi povas trovi, taugaj por priskribi la belecon de la menso kaj persono de tiu junulino. Anur vidi sin estas ami sin pro siaj carmaj vizago kaj mienoj; koni sin estas ami sin pro siaj tenera simpatio, sia sindona naturo, siaj veremo kaj honoro. Anaskite en longa genealogio de Fereginoj, Ozma estas tiel preskau perfekta kiel povas esti feo, kaj si estas konata pro sia sageco kiel ankau pro siaj aliaj kvalitoj. Siaj felicaj regatoj amas sian knabinan Reganton kaj ciu opinias sin kamarado kaj protektanto.

En tiu tempo pri kiu mi verkas, la plej bona amiko kaj plej konstanta kompano estis malgranda knabino el Kansas nomata Doroteo, mortipovulo kiu venis al la Lando Oz tre kuriozmetode kaj al kiu estis donita hejmo en la palaco de Ozma. Krome, Doroteo farigis Princino de Oz, kaj estis tiel cehejme en la rega palaco kiel la afabla Reganto. Si konis preskau ciun parton de la granda lando kaj preskau ciujn giajn multajn logantojn. Apost Ozma si estis pli multe amata ol ciu alia persono en la tuta Oz, car Doroteo estis simpla kaj dolca, malofte kolerigis kaj havis tiel amikeman afablan manieron ke si akiris amikojn negrave kien si vagis. Si estis la unua kiu venigis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuragan Leonon al la Smeralda Urbo. Doroteo ankau kondukis en Ozon la Vilulon kaj la Malsatan Tigron, ankau Vilcinjon la Flava Kokino, Heurekan la Palruga Katido, kaj multajn aliajn placegajn ulojn kaj bestojn. Car si venis el nia mondo, Doroteo estis tre simila al multaj aliaj knabinoj kiujn ni konas, do ja kelkfoje si ne estis ege saga, kaj alifoje si estis obstinema kaj trafis problemojn. Sed la vivo en felando instruis al la knabineto akcepti ciajn surprizojn kiel ordinarajn, car kvankam Doroteo ne estis feino — si estis same mortipova kiel ni mem — si vidis pli da mirindajoj ol iam ajn kutimas la plej multaj mortipovuloj.

Alia knabineto el nia ekstera mondo ankau logis en la palaco de Ozma. Tiu estis Betinjo Bobin, kies strangaj aventuroj kondukis sin al la Smeralda Urbo, kie Ozma elkore bonvenigis sin. Betinjo estis timidulineto kaj neniam kutimigis al la mirindajoj cirkauantaj sin, sed si kaj Doroteo estis intimaj amikoj kaj opiniis sin tre bonfortunaj pro sia kunesto en ci placega lando.

Unu tagon Doroteo kaj Betinjo vizitis Ozman en la privata cambraro de la knabina Reganto, kaj inter la aferoj kiuj precipe interesis ilin estis la Magia Bildo de Ozma, muntita en bela kadro kaj pendanta sur la muro de la cambro. Tiu bildo estis magia car gi konstante sangis siajn scenojn kaj montris eventojn kaj aventurojn okazantajn en ciuj partoj de la mondo. Sekve gi vere estis "moviganta filmo" de la vivo, kaj kiam la persono staranta antau gi volis scii kion faras iu neceestanto, la bildo tuj montris tiun personon, kun ties cirkauajoj.

La du knabinoj ne volis vidi iun specifan, cifoje, sed nur gue rigardis la sangigantajn scenojn, el kiuj kelkaj estis ege kuriozaj kaj rimarkindaj. Subite Doroteo kriis: "Ho, jen Buton-Brilo!" kaj tio logis Ozman ankau rigardi la bildon, car si kaj Doroteo bone konis la knabon.

"Kiu estas Buton-Brilo?" demandis Betinjo, kiu neniam renkontis lin.

"Nu, li estas la knabeto kiu nun deiras de la dorso de tiu stranga fluganto," kriis Doroteo. Si turnis sin al Ozma kaj demandis: "Kio estas tiu fluganto, Ozma?

Cu birdof Mi neniam antaue vidis tiajon."

"Gi estas Orko," respondis Ozma, car ili rigardis la scenon en kiu la Orko kaj la tri grandaj birdoj unue surterigas siajn pasagerojn en Omenlando, post la longa flugo trans la dezerton. "Mi demandas al mi," pludiris la knabina Reganto mediteme, "kial tiuj fremduloj audacas eniri tiun misfortunan landon kiun regas firego."

"Tiu knabino, kaj la unukrura viro, aspektas morti-povuloj el la ekstera mondo," diris Doroteo.

"La viro ne estas unukrura," korektis Betinjo; "li havas unu lignan kruron."

"Estas preskau egale malbone," deklaris Doroteo, rigardante Kap'tanon Vilcjon lamiradi.

"Ili estas tri mortipovaj aventurantoj," diris Ozma, "kaj ili aspektas indaj kaj honestaj. Sed mi timas ke ili estos mistraktataj en Omenlando, kaj se ilin trafos ia misfortuno tie mi mem kulpos, car Omenlando estas parto de mia regno."

"Cu ni ne povas iel helpi ilinf" demandis Doroteo. "Tiu aspektas placa knabineto. Ami bedaurus se io malbona okazus al si."

"Ni rigardu la bildon dum kelka tempo," proponis Ozma, do ili ciuj tiris segojn antau la Magian Bildon kaj sekvis la aventurojn de Trot kaj Kap'tano Vilcjo kaj Buton-Brilo. Baldau la sceno sangigis kaj montris ilian amikon la Birdotimigilo transiranta la montojn en Omenlandon, kaj tio iom forprenis la maltrankvilon de Ozma, car si tuj komprenis ke Glinda la Bona sendis la Birdotimigilon protekti la fremdulojn.

La aventuroj en Omenlando montrigis tre interesaj al la tri knabinoj en la palaco de Ozma, kiuj dum la sekvaj tagoj uzis multan tempon rigardante la bildon., Gi estis kvazau rakonto por ili.

"Tiu knabino estas vera vagistino!" kriis Doroteo, parolante pri Trot, kaj Ozma respondis:

"Si estas kara ulineto, kaj mi certas ke nenio tre malbona okazos al si. La maljuna velisto ankau estas vera bonulo, car li ec ne unufoje grumblis pro sia transformigo en akridon, malsimile al multaj personoj."

Kiam la Birdotimigilo estis tiel preskau bruligita la knabinoj ciuj tremetis, kaj ili kunfrapis la manojn goje kiam la amaso da Orkoj venis kaj savis lin.

Sekve, kiam ciuj ekscitaj aventuroj en Omenlando estis finitaj kaj la kvar Orkoj komencis sian flugon transmonten portante la mortipovulojn en la Landon Oz, Ozma alvokis la Sorciston kaj petis lin prepari dormolokon por la fremduloj.

La fama Sorcisto de Oz estis kurioza vireto kiu logis en la rega palaco kaj prizorgis ciujn magiagojn kiujn volas Ozma. Li ne estis egale potenca kiel Glinda, certe, sed li povis fari multajn mirindajojn. Li pruvis tion metante domon en la nelogatan parton de la Kvelula Lando kie la Orkoj surterigis Kap'tanon Vilcjon kaj Troton kaj Buton-Brilon, kaj provizis al gi ciujn komfortajojn kiujn mi priskribis en la antaua Capitro.

La sekvan matenon Doroteo diris al Ozma:

"Cu ni ne devus iri renkonti la fremdulojn, tiel ke ni povos montri al ili la vojon al la Smeralda Urbo?

Mi certas ke tiu knabineto sentos timidecon en ci bela lando, kaj mi scias ke se estus mi mi volus ke iu bonvenigu min."

Ozma ridetis al sia amiketo kaj respondis:

"Vi kaj Betinjo rajtas iri renkonti ilin, se vi deziras, sed mi ne povas foriri de mia palaco guste nun, car mi konferencos kun Jocjo Kukurbokapo kaj Profesoro

Sancelinsekto pri gravaj aferoj. Vi rajtas preni la

Segcevalon kaj la Rugan Caregon, kaj se vi komencos baldau vi povos renkonti la Birdotimigilon kaj la fremdulojn ce la palaco de Glinda."

"Ho, dankon!" kriis Doroteo, kaj si foriris informi Betinjon kaj prepari por la veturo.