La Birdotimigilo de Oz, стр. 26

"Mi malvolontas fari tion — mi malvolontas fari tion!" si plorkriis, "car neniom pli da ci tiu magia pulvoro ekzistas en la tuta mondo. Sed mi devas oferi gin por savi mian propran vivon. Alumeton! Donu al mi alumeton, rapidu!" kaj anhelante pro manko de spiro si rigardis de unu al la alia petege.

Kap'tano Vilcjo estis la sola persono kun alumeto, sed li ne hezitis transdoni gin al Palpebrumnjo, kiu rapide ardigis la harojn kaj la stofon kaj la purpuran pulvoron. Tuj purpura nubo cirkauis Glorian, kaj gi iom post iom farigis roz-palruga — brilanta kaj plene diafana. Tra la roza nubo ili ciuj povis vidi la belan Princinon, starantan fiere kaj rekte. Kaj sia koro farigis videbla, unue gi estis frosta pro glacio sed iom post iom gi farigis pli brila kaj pli varma gis cia frosto malaperis kaj gi batadis mole kaj regule kiel ciu alia koro. Kaj nun la nubo malaperis kaj montris Glorian, kies vizago estis plena de gojo, ridetantan tenere al la amikoj grupigintaj cirkau si.

Povra Pon antauenpasis — timide, timante forpuson, sed kun pledantaj okuloj kaj brakoj ame etenditaj al sia antaua amatino — kaj la Princino vidis lin kaj sia dolca koro eklumis pro radianta rideto. Tute sen momento da hezito si jetis sin en la brakojn de Pon kaj tiu rekunigo de du amantaj koroj tiom emociigis ke oni forturnis sin kaj malaltigis sian rigardon por ne geni la sanktan gojon de la fidelaj amantoj.

Sed la voceto de Palpebrumnjo kriadis petante helpon de la Birdotimigilo.

"La antidoton!" si kriegis. "Donu al mi la alian skatolon — rapide!"

La Birdotimigilo rigardis la sorcistinon per siaj kuriozaj pentritaj okuloj kaj vidis ke si nun ne estas pli alta ol lia genuo. Do li prenis el sia poso la duan skatolon kaj sutis gian enhavon sur Palpebrumnjon. Si cesis plimalgrandigi, sed si neniam povos reakiri sian antauan grandecon, kaj tion la fia oldulino bone sciis.

Tamen si ne sciis ke la dua pulvoro detruis sian tutan magipovon, kaj dezirante vengi sin kontrau la Birdotimigilo kaj liaj amikoj si tuj komencis murmuri sorcon tiel terurefikan ke gi detruus duonon de la logantaro de Omenlando — se gi sukcesus. Sed gi tute ne sukcesis, mirigante oldan Palpebrumnjon. Kaj jam la Birdotimigilo rimarkis kion penas fari la malgranda sorcistino, kaj diris al si:

"Hejmeniru, Palpebrumnjo, kaj kondutu dece. Vi ne plu estas sorcistino, sed nur ordinara maljunulino, kaj car vi ne kapablas pli fiagadi mi konsilas ke vi provu fari iom da bono en la mondo. Kredu min, estas pli distre efektivigi bonan agon ol fian, kiel vi trovos kiam unue vi provos tion."

Sed Palpebrumnjo tiumomente estis plena de malgojo kaj cagreno pro la perdo de siaj magiaj povoj.

Si komencis marsi hejmen, plorante kaj lamentante pro sia sorto, kaj neniu kiu vidis sin foriri simpatiis kun si.

Capitro 20

Regino Gloria

La sekvan matenon la Birdotimigilo vokis ciujn korteganojn kaj regatojn kunveni en la troncambro de la kastelo, kie estis sufica spaco por ciuj kiuj povis veni. Ili trovis la pajlulon sidantan sur la veluraj kusenoj de la trono, kun la scintilanta krono de la Rego ankorau sur sia plenigita kapo. Unuflanke de la trono, en malpli alta sego, sidis Gloria, aspektante radiante bela kaj fresa kiel novnaskita rozo. Aliflanke sidis Pon, la knabo de 1 gardenisto, ankorau vestita per sia malnova kitelrobo kaj aspektanta sengoja kaj solena; car Pon ne povis kredigi sin ke tiel grandioza Princino degnos ami lin post sia restarigo kaj reveno al sia trono. Trot kaj Kap'tano Vilcjo sidis ce la piedoj de la Birdotimigilo kaj ilin multe interesis la evento. Buton-Brilo perdis sin antau la matenmango, sed li revenis en la troncambron antau la fino de la ceremonioj. Amalantau la trono staris vico de la grandaj Orkoj, kun sia cefo en la centro, kaj la enirejon de la palaco gardis pli da Orkoj, kiujn oni rigardis mirante kaj respektoplene.

Kiam ciuj ceestis, la Birdotimigilo starigis kaj faris paroladon. Li informis ke la patro de Gloria, la bona Rego Amem, kiu iam regis ilin kaj kiun ciu amis, estis detruita de Rego Feroc, la patro de Pon, kaj ke Rego Feroc estis detruita de Rego Kru-el. Ci Rego estis mava reganto, kiel ili tre bone sciis, kaj la Birdotimigilo deklaris ke la sola persono en la tuta Omenlando kiu rajtas sidi sur la trono estas Princino Gloria, la filino de Rego Amem.

"Sed," li pludiris, "ne estas mia rajto, car mi estas fremdulo, diri kiu regos vin. Vi mem devos decidi, alie vi ne estos kontentaj. Do elektu nun: kiu estos via regantof»

Kaj ciuj kriis: "La Birdotimigilo! La Birdotimigilo regu nin!"

Kio pruvis ke la plenigita viro multe popularigis sin konkerante Regon Kru-el, kaj oni kredis ke ili deziras lin kiel sian Regon. Sed la Birdotimigilo tiel fervore kapneis ke lia kapo deligigis, kaj Trot devis firme repingli gin al lia korpo.

"Ne," diris li, "mi apartenas al la Lando Oz, kie mi estas humila servanto de la bela knabino kiu regas nin ciujn — la rega Ozma. Vi devas elekti iun el viaj propraj logantoj por regi Omenlandon. Kiu estuf"

Ili hezitis dummomente, kaj pluraj kriis: "Pon!" sed multe pli da ili kriis: "Gloria!"

Do la Birdotimigilo prenis manon de Gloria kaj gvidis sin al la trono, kie li unue sidigis sin kaj poste prenis la scintilantan kronon de sia propra kapo kaj metis gin sur tiun de la junulino, kie gi kusis bele inter siaj molaj bukloj. La popolo hurais kaj kriis tiam, genuante antau sia nova Regino; sed Gloria klinis sin kaj prenis manon de Pon per ambau siaj manoj kaj levis lin al la sego apud si.

"Vi havos kaj Regon kaj Reginon por zorgi pri vi kaj protekti vin, karaj regatoj," si diris per dolca voco, dum sia vizago brilis pro feliceco; "car Pon estis filo de Rego antau ol esti knabo de gardenisto, kaj car mi amas lin li estos mia Rega Edzo."

Tio placis al ciuj, precipe al Pon, kiu komprenis ke ci tiu momento estas la plej grava en lia vivo. Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilcjo ciuj gratulis lin pro lia fiancigo kun bela Gloria; sed la Orko dufoje ternis kaj diris ke liaopinie la junulino povus pli bonan elekti.

Post tio la Birdotimigilo ordonis al la gardistoj ke ili enkonduku fi-Kru-el-on, kiu ne plu estas Rego, kaj kiam li aperis, ligita per cenoj kaj vestita per fusteno, la popolo malhurais lin kaj retiris sin dum li pasis tiel ke iliaj vestoj ne tusu lin.

Kru-el ne plu estis aroganta au fierega; male, li aspektis tre humila kaj multe timanta la sorton kiun destinis al li liaj konkerintoj. Sed Gloria kaj Pon estis tro felicaj por esti vengemaj kaj ili proponis nomumi Kru-el-on knabo de 1 gardenisto ce la kastelo car Pon rezignis tiun postenon kiam li farigis Rego. Sed ili diris ke li devos promesi reformi sian fikonduton kaj fidele plenumi sian devon, kaj li devos sangi sian nomon de Kru-el al Gru-el. Cion ci la viro fervore promesis, do kiam Pon foriris en cambron en la kastelo por surmeti princvestojn, la malnova bruna kitelo kiun li antaue surhavis estis donita al Gru-el, kiu post tio eliris en la gardenon por akvumi la rozojn.

La cetero de tiu fama tago, kiun oni longe memoris en Omenlando, estis dedicita al festado kaj gojado. Vespere okazis grandioza danco en la korto, kie la latuna bando ludis novan muzikajon nomitan la "Orka Troto" kiun oni dedicis al "Nia Glora Gloria, la Regino."

Dum la Regino kaj Pon gvidis tiun dancon, kaj la tuta Omenlanda popolo distris sin, la fremduloj grupigis en la parko ekster la kastelo. Kap'tano Vilcjo,

Trot, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo ceestis, ankau ilia malnova amiko la Orko; sed el la tuta granda amaso da Orkoj helpintaj en la konkero restis nur tri en Omenlando, krom ilia cefo, car la aliaj reiris al sia propra lando tuj kiam Gloria kronigis Regino. Al la juna Orko kiu akompanis ilin dum iliaj aventuroj Kap'tano Vilcjo diris:

"Vi certe estis helpoplena amiko, kaj ni multege dankas vin pro via helpo. Ami eble restus akrido se vi ne helpus min, kaj mi povas komenti ke ne estas tre place esti akrido."