La Birdotimigilo de Oz, стр. 25

La homoj retiris sin gis ili estis tute kunpremitaj, dum ciuj soldatoj renversigis kaj sternigis sur la teron. La ekscito estis granda dum pluraj minutoj, kaj ciu timigita loganto de Omenlando rigardis respektoplene kaj mirigite al la grandaj Orkoj kies subenflugo efektivigis la samtempajn savigon de la Birdotimigilo kaj la konkeron de Rego Kru-el.

La Orko, kiu estis la cefo de la bando, baldau liberigis la Birdotimigilon el liaj ligiloj. Kaj li diris: "Nu, ni nur lastamomente savis vin, kio estas pli bona ol tro malfrue. Vi nun estas la mastro ci tie, kaj ni firme intencas certigi ke oni obeos viajn ordonojn."

Dirinte tion la Orko prenis la oran kronon de Kru-el, kiu estis defalinta de lia kapo, kaj metis gin sur la kapon de la Birdotimigilo, kiu lau sia mallerta maniero pasetis al la trono kaj sidigis en gin.

Vidante tion, vigla hurao audigis de la amaso da homoj, kiuj suprenjetis siajn capelojn kaj gestis per siaj postukoj kaj salutis la Birdotimigilon kiel sian Regon. La soldatoj partoprenis la huraadon kun la popolo, car nun ili plene komprenis ke ilia malamata mastro estas konkerita kaj ke estas sage montri sian bonvolon al la konkerinto. Kelkaj el ili ligis Kru-el-on per snuregoj kaj antauentrenis lin, kaj jetis lian korpon sur la teron antau la trono de la Birdotimigilo. Gugli-Gu baraktis gis fine li glitis de la branco de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kase foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.

"Inversigis la situacio," diris la Birdotimigilo, sveligante sian bruston gis la pajlo en gi krakis place, car li multe plezurigis; "sed vi kaj via popolo efektivigis tion, amiko Orko, kaj ekde nun vi rajtas kalkuli min kiel vian humilan servanton."

Capitro 19

La Sorcistino Estas Konkerita

Tuj post la konkerigo de Rego Kru-el unu el la Orkoj estis sendita al la domo de Pon kun la gojiga informo. Tuj Gloria kaj Pon kaj Trot kaj Buton-Brilo hastis al la kastelo. Ilin iom surprizis la vidajo kiu renkontis iliajn okulojn, car jen la Birdotimigilo, kronita kiel Rego, kaj la tuta popolo surgenuas humile antau li. Do ili simile profunde riverencis al la nova reganto kaj post tio ili staris apud la trono. Kap'tano Vilcjo, estante griza akrido, ankorau staris sur sultro de Trot, sed nun li saltetis sur sultron de la Birdotimigilo kaj flustris en la pentritan orelon:

"Mi kredis ke Gloria estos Regino de Omenlando."

La Birdotimigilo kapneis.

"Ankorau ne," li respondis. "Neniu Regino kun glacia koro taugas por regi landon." Li turnis sin al sia nova amiko, la Orko, kiu fanfarone cirkaupasadis, tre fiere pro sia suklceso, kaj diris: "Cu vi supozas ke vi, au viaj sekvantoj, povus trovi oldan Palpebrumnjon la Sorcistinonf"

"Kie si estasf" demandis la Orko. "le en Omenlando, mi estas certa."

"Do," diris la Orko, "ni certe povos trovi sin."

"Tio multe plezurigos min," deklaris la Birdotimigilo. "Trovinte sin, venigu sin al mi, kaj mi tiam decidos kion fari pri si."

La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelauta voco. Amomenton poste ili altigis en la aeron — tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian segon. Ankau estis aerkirlo de polvo kaj cindroj, kaj la akrido savis sin el kirlojetigo en la amason da homoj per salto en arbon, el kie serio de saltetoj baldau revenigis lin al la sultro de Trot.

La Orkoj jam estis ekster onia vidpovo, do la Birdotimigilo parolis al la popolo kaj prezentis Glorian al ili, kiun ili jam bone konis kaj amis. Sed ne ciuj el ili sciis pri sia glaciigita koro, kaj kiam la Birdotimigilo rakontis la misagojn de la Fisorcistino, kiujn kuragigis kaj pagis Kru-el kaj Gugli-Gu, la popolo multe indignis.

Intertempe la kvindek Orkoj disiris tra la tuta Omenlando, kiu ne estas tre granda lando, kaj iliaj akrevidaj okuloj rigardis en ciun valon kaj arbareton kaj ravinon. Fine unu el ili ekvidis paron da kalkanoj etendigantaj de el sub kelkaj arbustoj, kaj farinte akran fajfon por averti siajn kamaradojn ke la sorcistino estas trovita la Orko suben flugis kaj trenis oldan Palpebrumnjon el sia kasejo. Apost tio du tri Orkoj prenis la vestojn de la fiulino per siaj fortaj krifoj kaj, levinte sin alten en la aeron, kie si baraktis kaj kriis senrezulte, ili flugportis sin rekte al la rega kastelo kaj metis sin antau la tronon de la Birdotimigilo.

"Bone!" kriis la pajlulo, gestjesante kontente per sia plenigita kapo. "Nun ni povas eklabori. Sinjorino Sorcistino, mi devas peti, milde sed firme, ke vi malfaru la misagojn faritajn de vi per sorcado."

"Pa!" kriis olda Palpebrumnjo per malestima voco. "Mi defias vin ciujn! Per miaj magiaj fortoj mi povas sangi vin ciujn en porkojn, sercantajn mangajojn en la koto, kaj mi faros tion se vi ne zorgos."

"Mi kredas ke vi eraras tiurilate," diris la Birdo-timigilo, kaj stariginte el sia trono li marsis sancelige al la flanko de la Fisorcistino. Antau mia foriro el la Lando Oz, Glinda la Rega Sorcistino donis al mi skatolon, kiun mi malfermu nur se urgas. Sed mi opinias preskau certe ke nun urgas; cu vi akordas, Trotf" li demandis, turnante sin al la knabineto.

"Nu, ni nepre devas fari ion" respondis Trot, serioze. "Guste nun cio sajnas ege konfuzita ci tie, kaj farigos ec pli malbone se ni ne devigos tiun sorcistinon cesi fari malbonon al oni."

"Precize tion mi opinias," diris la Birdotimigilo, kaj preninte malgrandan skatolon el sia posto li malfermis gin kaj jetis la enhavon cele Palpebrumnjon.

La maljunulo retiris sin, palan kaj tremantan, dum fajna blanka polvo falis tute cirkau sin. Apro gia influo si videble velkis kaj malgrandigis, kion vidis ciuj rigardantoj.

"Ho ve — ho ve!" si plorkriis, tordante siajn manojn pro timo. "Cu vi ne havas la antidoton, Birdotimigilo? Cu la granda Sorcistino ne donis al vi duan skatolonf»

"Si ja donis," respondis la Birdotimigilo.

"Do donu gin al mi — tuje!" petegis la sorcistino. "Donu gin al mi — kaj mi faros kion ajn vi petos!"

"Unue vi faros kion mi petos," deklaris la Birdo-timigilo firme.

La sorcistino srumpis kaj malpligrandigis ciu-momente.

"Hastu, do!" si kriis. "Diru al mi kion mi faru kaj mi faru gin, alie estos tro malfrue!"

"Vi faris el amiko de Trot, Kap'tano Vilcjo, akridon. Ami ordonas ke vi redonu al li lian naturan formon," diris la Birdotimigilo.

"Kie li estasf Kie estas la akridof Rapidu — rapidu!" si kriegis.

Kap'tano Vilcjo, kiun multe interesis tiu konversacio, saltegis de la sultro de Trot kaj starigis sur tiun de la Birdotimigilo. Apalpebrumnjo vidis lin sursultrigi kaj tuj komencis fari magiajn gestojn kaj murmuri magiajn sorcojn. Si fervorege rapidis, sciante ke mankas tempo malsparebla, kaj la akrido tiel subite transformigis en la maljunan veliston, Kap'tano Vilcjo, ke li ne havis oportunon desalti de la sultro de la Birdotimigilo; do lia granda pezo premis la plenigitan Birdotimigilon al la tero. Tamen nenia damago farigis kaj la pajlulo levis sin kaj forbrosis la polvon de siaj vestoj dum Tot goje cirkaubrakis Kap'tanon Vilcjon.

"La alian skatolon! Rapidu! Donu al mi la alian skatolon," petegis Palpebrumnjo, kiu nun jam srumpis gis duono de sia antaua grandeco. "nkorau ne," diris la Birdotimigilo. "Unue vi devos degeligi la glacian koron de Princino Gloria."

"Mi ne povas; estas terure malfacile fari tion! Mi ne povas," asertis la sorcistino, agoniante pro timo — car ankorau si plu malgrandigis.

"Vi devas!" deklaris la Birdotimigilo, firme.

La sorcistino sagace rigardis lin kaj vidis ke li firmas pri tio; do si komencis dancadi cirkau Glorian kvazau-freneze. La Princino gapis fride, kvazau sin tute ne interesas la agado, dum Palpebrumnjo siris manplenon da haroj el sia propra kapo kaj siris strion da stofo el la malsupro de sia robo. Apost tio la sorcistino eksurgenuis, prenis purpuran pulvoron el sia nigra sako kaj sutis gin sur la harojn kaj stofon.