La Birdotimigilo de Oz, стр. 2

Li sufice rapide restarigis sin kaj rigardetis trans la flankon. Apost tio li rigardis Troton, kiu sidis tute senmove, kun serioza forvidanta rigardo en siaj dolcaj okuloj. La boato nun rapidis propraage, sekvante la linion de la cirkla pelvo cirkauen kaj cirkauen pli proksimen al la granda truo en la centro. Aplia peno eskapi de la kirlakvo estus senutila, kaj komprenante tiun fakton Kap'tano Vilcjo turnis sin al Trot kaj metis brakon cirkau sin, kvazau por sildi sin kontrau la terura sorto venonta al ili. Li ne provis paroli, car la mugo de la akvo dronigus la sonon de lia voco.

Tiuj du fidelaj kamaradoj frontis dangerojn jam antau nun, sed nenion egalan al tiu kiu nun frontas ilin. Tamen Kap'tano Vilcjo, rimarkante la rigardon en la okuloj de Trot kaj memorante kiel ofte sin protektis nevideblaj fortoj, ne plene perdis esperon.

La granda truo en la obskura akvo — nun pli kaj pli proksimiganta — aspektis vere terura; sed ili ambau sufice kuragis fronti gin kaj atendi la rezulton de la aventuro.

Capitro 2

La Kaverno sub la Maro

La cirkloj estis tiom pli malgrandaj ce la fundo de la pelvo, kaj la boato movigis tiel multe pli rapide, ke Trot komencis senti kapturnigon pro la movado; subite la boato eksaltis kaj plongis kapantauen en la obskurajn profundojn de la truo. Kirligante kiel ludiloj, tamen ankorau krocitaj unu al la alia, la velisto kaj la knabino apartigis de sia boato kaj plongis malsupren — malsupren — malsupren — en la plej distancajn fundojn de la granda oceano.

Unue ilia falo estis rapida kiel de sago, sed baldau ili sajnis fali malpli rapide kaj Trot estis preskau certa ke nevidataj brakoj cirkauas sin, subtenante sin kaj protektante sin. Si povis vidi nenion, car la akvo plenigis siajn okulojn kaj malklarigis sian vidon, sed si firme krocis sin al la sudokc'a de Kap'tano Vilcjo, dum aliaj brakoj firme krocis sin al si, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren gis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.

Sed sajnis al Trot ke ili ne levigas rekte al la surfaco de kiu ili venis. La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili sajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite — multe pli rapide ol mi povis rakonti — ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plagon, kie ili kusis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.

Trot la unua rekonsciigis. Liberiginte sin de la malseka kroco de Kap'tano Vilcjo, si frotis la akvon el siaj okuloj kaj poste cirkaurigardis. Amilda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, car supre kaj ambauflanke de si estis malglataj rokoj. Ili estis jetitaj sur plagon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ce iliaj piedoj — lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras gin. Apreter la atingo de la ondoj de la lageto estis pli da rokoj, kaj ankorau pli kaj pli, malaperantaj en la obskurajn zigzagojn kaj fonojn kiujn la brilanta lumo el la akvo ne penetris.

La loko aspektis maluzata kaj soleca, sed Trot estis dankema ke si plu vivas kaj nenian gravan damagon suferis dum sia malplezuriga aventuro subakva. Apud si Kap'tano Vilcjo blovetadis kaj tusadis, pensante elpeli la akvon kiun li glutis. Ambau estis tramalsekigitaj, tamen la kaverno estis varma kaj komforta kaj malsekigo tute ne cagrenis la knabineton.

Si rampis supren lau la sabla dekliveto kaj kolektis per sia mano aron da sekvaj marherboj, per kiuj si visis la vizagon de Kap'tano Vilcjo kaj forsorbis la akvon el liaj okuloj kaj oreloj. Baldau la maljunulo sidigis kaj intense rigardis sin. Apost tio li gestis per sia kalva kapo trifoje kaj diris per glugla voco:

"Vere bone Trot; vere bone! Ni ne atingis la srankon de 1 marviro cifoje, cu nef Kvankam la kialon, kaj kial ni estas ci tie, estas pli ol mi povas kompreni."

"Trankvilu, Kap'tano," si respondis. "Ni estas sufice sekuraj, mi supozas, almenau provizore."

Li premis la akvon el la malsupro de sia malstrikta pantalono kaj palpis siajn lignan kruron kaj brakojn kaj kapon, kaj trovinte ke li kunhavas ciujn siajn partojn li kuragis zorge ekzameni iliajn cirkauajojn.

"Kie lau via supozo ni estas, Trotf" li baldau demandis.

"Ne scias, Kap'tano. Eble en iu el niaj kavoj."

Li kapneis. "Ne," diris li, "mi tute ne opinias tion. La distanco lau kiu ni levigis ne sajnis ec duono de la distanco lau kiu ni sinkis; kaj rimarku ke tute ne'stas ekstera enirejo de ci tiu kaverno. Estas ia kupolo super ci tiu lageto da akvo, kaj krom se ekzistas trairejo en la fono, pretere, ni estas plene kaptitaj."

Trot rigardis pensoplene trans sian sultron.

"Post iom da ripozo," si diris, "ni rampu tien kaj trovu cu estas elirejo."

Kap'tano Vilcjo metis manon en la poson de sia, oleleda mantelo kaj elprenis sian pipon. Gi ankorau estis seka, car li gardis gin en oleleda ujo kun sia tabako. Liaj alumetoj estis en strikta ladskatoleto, do post kelkaj momentoj la maljuna velisto fumadis kontente. Trot sciis ke tio helpas lin pensi kiam li renkontas ian ajn cagrenon. Ankau, la pipo multe helpis trankviligi la maljunan veliston, post lia longa enakvado kaj lia terurigo — teruro pli pro maltrankvilo pri Trot ol pri li mem.

La sablo estis seka kie ili sidas, kaj sorbis la akvon kiu gutis de iliaj vestoj. Kiam Trot premis la akvon el sia hararo si komencis resenti sin normala. Apost kelka tempo ili surpiedigis kaj rampis lau la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj cirkau aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.

"Jes," diris Trot, interesate, "jen ronda truo."

"Kaj estas nigre kiel la nokto interne de gi," komentis Kap'tano Vilcjo.

"Malgraue," respondis la knabino, "ni esploru gin por trovi kien gi iras, car gi estas la solebla vojo el ci tiu loko."

Kap'tano Vilcjo okulumis la truon duboplene.

"Eble gi estas vojo el ci tie, Trot," li diris, "sed eble gi estas vojo en multe malpli agrablan lokon ol ci tiu.

Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ci tie.

Anaku Trot ne estis certa, kiam si tiel pripensis la planon. Apost kelka tempo si rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilcjo sekvis sin. Dum ili sidigis la infano rigardis penseme la plenegajn posojn de la velisto.

"Kiom da mangajoj ni havas, Kap'tanof" si demandis.

"Ses sipbiskvitojn kaj pecon da fromago," li respondis. "Cu vi volas iom nun, Trotf"

Si kapneis dirante:

"Versajne ni povos vivi per tio eble tri tagojn, se ni estos tre zorgoplenaj."

"Pli longe, Trot," diris Kap'tano Vilcjo, sed lia voco estis iom maltrankvila kaj trema.

"Sed se ni restos ci tie neeviteble ni mortmalsatos fine," pludiris la knabino, "tamen se ni eniros la obskuran truon —»

"Estas malpli facile fronti kelkajn fatojn ol mortmalsaton," diris la velisto tre serioze. "Ni ne scias kio estas en tiu obskura truo, Trot, nek kien gi kondukus nin."

"Ni povas eltrovi tion," si obstinis.

Anstatau respondi Kap'tano Vilcjo komencis serci en siaj posoj. Li baldau eltiris malgrandan pakajon da fishokoj kaj longan snuron. Trot rigardis lin kunligi ilin. Apost tio li rampis iomete supren lau la deklivo kaj renversis grandan rokon. Du au tri malgrandaj kraboj komencis forkuri sur la sablo kaj la maljuna velisto kaptis ilin kaj metis unu sur sian hokon kaj la aliajn en sian poson. Areveninte al la lageto li svingis la hokon super sian sultron kaj cirkau sian kapon kaj jetis gin en preskau la centron de la akvo, kie li lasis gin sinki iom post iom, plene etendante la snuron. Kiam li atingis gian finon li komencis retiri gin, gis la kraba logajo flosis sur la surfaco.

Trot rigardis lin jeti la snuron duan fojon, kaj tria.

Si decidis ke au ne estas fisoj en la lageto au ili ne volas mordi la krablogajon. Sed Kap'tano Vilcjo estis sperta fiskaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.