La Birdotimigilo de Oz, стр. 19

Nu, kiam dum certa vespero Glinda sidis en sia biblioteko, cirkauate de aro de siaj servistinoj, kiuj sin okupis per spinado, teksado kaj brodado, servisto anoncis la alvenon al la palaco de la Birdotimigilo.

Tiu estis unu el la plej famaj kaj popularaj personoj en la tuta Lando Oz. Lia korpo konsistis nur el kompleto de vestoj Mangtulaj plenigitaj per pajlo, sed lia kapo estis ronda sako plena de brano, kun kiu la Sorcisto de Oz iam miksis magiajn cerbajojn tre superecajn. La okuloj, nazo kaj buso de la Birdotimigilo estis pentritaj sur la antauo de la sako, same liaj okuloj, kaj car tiu kuriozulo estis vivigita, la esprimo sur lia vizago estis tre interesa, kvankam iom komika.

La Birdotimigilo estis tute bona, ec lia cerbo, kaj kvankam li estis nature mallertamova kaj mankis al li la bonaspekta simetrio de aliaj homoj, lia humoro estis tiel afabla kaj komplezema kaj li estis tiel helpema kaj honesta, ke ciuj kiuj konis lin amis lin, kaj malmultaj personoj en Oz ne renkontis nian Birdotimigilon kaj konatigis kun li. Li logis partatempe en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo, partatempe en sia propra maizspika kastelo en la Palpbruma Lando, kaj partatempe li veturadis tra la tuta Oz, vizitante la homojn kaj ludante kun la infanoj, kiujn li elkore amis.

Okazis ke dum unu el siaj vagadoj la Birdotimigilo venis al la palaco de Glinda, kaj la Sorcistino tuj bonvenigis lin. Dum li sidigis apud si, parolante pri siaj aventuroj, li demandis:

"Kio novas inter la Novajojf"

Glinda malfermis sian Grandan Libron de rkivoj kaj legis kelkajn el la lastaj pagoj:

"Jen raporteto tre kurioza kaj interesa," si anoncis, kaj estis tono de surprizo en sia voco. "Tri personoj el la granda Ekstera Mondo alvenis al Omenlando."

"Kie estas Omenlandof" demandis la Birdotimigilo.

"Tre proksime al ni, iomete oriente," si diris. "Efektive Omenlando estas parteto de la Kvelula Lando, sed apartigita disde gi de aro da altaj montoj, ce kies piedo situas larga, profunda abismo kiu laudire estas netransirebla."

"Do Omenlando vere estas parto de la Lando Oz," diris li.

"Jes," respondis Glinda, "sed la Ozanoj scias nenion pri gi, escepte de kio estas kronikita ci tie en mia libro." "Kion diras la Libro pri gif" demandis la Birdotimigilo., "Gin regas fiulo nomita Rego Kru-el, kvankam li ne rajtas uzi tiun titolon. La plejparto de lia popolo estas bonuloj, sed ili estas tre timidaj kaj vivas konstante timante sian ferocan registon. Ankau estas pluraj Fisorcistinoj kiuj konstante teroras la logantojn de Omenlando."

"Cu tiuj sorcistinoj havas iajn magiajn povojnf" demandis la Birdotimigilo.

"Jes, sajne ili komprenas la sorcarton lau gia plej fia formo, car unu el ili jus transformis respektindan kaj honestan maljunan veliston — unu el la fremduloj kiuj alvenis tien — en akridon. Tiu sama sorcistino, nomata Palpebrumnjo, ankau planas glaciigi la koron de bela Omenlanda knabino nomata Princino Gloria."

"Nu, tio estas ace fia ago!" kriis la Birdotimigilo.

La vizago de Glinda farigis tre serioza. Si legis en sia libro pri kiel Trot kaj Buton-Brilo estis forpelitaj el la kastelo de la Rego, kaj ke ili trovis rifugon en la kabano de Pon, la knabo de 1 gardenisto.

"Mi timas ke tiuj senhelpaj teruloj suferegos en Omenlando, ec se la firego kaj la sorcistinoj lasos ilin vivi," diris la bona Sorcistino mediteme. "Volonte mi helpus ilin se mi povus."

"Cu mi povas fari ionf" demandis la Birdotimigilo maltrankvile. "Se jes, diru al mi kion mi faru, kaj tion mi faros."

Dum kelkaj momentoj Glinda ne respondis, sed sidis meditante pri la arkivoj. Aposte si diris: "Mi intencas sendi vin al Omenlando, por ke vi protektu Troton kaj Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilcjon."

"Konsentite," respondis la Birdotimigilo per gaja voco. "Mi jam konas Buton-Brilon, car li jam antaue estis en la Lando Oz. Amemoru ke li foriris de la Lando Oz en unu el la grandaj bobeloj de nia Sorcisto."

"Jes," diris Glinda, "mi memoras tion." Kaj si zorge instruis al la Birdotimigilo kion fari kaj donis al li certajn magiajojn kiujn li metis en la posojn de sia cifona Mangtula jako.

"Car vi ne bezonas dormi," diris si, "estos plejbone ke vi tuj ekiru."

"La nokto estas sama kiel la tago por mi," li respondis, "escepte ke mi ne egale bone vidas mian vojon en la mallumo."

"Mi provizos lumon por gvidi vin," promesis la Sorcistino.

Do la Birdotimigilo adiauis sin kaj tuj komencis sian veturon. Amatene li jam atingis la montojn kiuj apartigas la Kvelulan Landon de Omenlando. La flankoj de tiuj monetoj estis negrimpeblaj pro sia kruteco, sed la Birdotimigilo prenis malgrandan snuron el sia poso kaj jetis unu finajon supren en la aeron. La snuro malvolvis sin centojn da metroj, kaj gi ligigis al la pinto de roko ce la plejsupro de monto, car gi estis magia snuro provizita al li de Glinda. La Birdotimigilo grimpis la snuron kaj, suprentirinte gin, delasis gin aliflanke de la montaro. Kiam li malsupreniris la snuron tiuflanke de la monto li trovis sin en Omenlando, sed ce liaj piedoj oscedis la Granda bismo, kiu estis transirenda antau ol li povos plu marsi.

La Birdotimigilo surgenuigis kaj ekzamenis la teron zorge, kaj post momento li trovis vilan brunan araneon kiu kunrulis sin por farigi pilketo. Do li prenis du etajn pilolojn el sia poso kaj metis ilin apud la araneon, kiu malruligis kaj rapide mangis la pilolojn. Apost tio la Birdotimigilo diris per ordona tono:

"Spinu!" kaj la araneo tuj obeis.

Post kelkaj momentoj la besteto jam spinis du maldikajn sed fortikajn fadenojn kiuj etendigis trans la tutan abismon, unu estis eble 1,5 metrojn super la alia. Kiam ili estis kompletaj, la Birdotimigilo komencis transiri la ponteton, marsante sur unu fadeno kiel oni marsas sur snurego, kaj tenante la supran fadenon per siaj manoj por eviti senekvilibrigon kaj falon en la abismon. La fadenetoj sekure tenis lin, dank' al sia forto donita al ili de la magiaj piloloj.

Baldau li estis sekura trans la abismo kaj staranta sur la ebenajoj de Omenlando. Li povis vidi ke tre for estas la turoj de la kastelo de la Rego kaj tiucelen li tuj komencis marsi.

Capitro 14

La Glaciigita Koro

En la kabano de Pon, la knabo de 1 gardenisto, Buton-Brilo la unua vekigis en la mateno. Lasante siajn kompanojn plu dormi, li eliris en la fresan matenan aeron kaj vidis kelkajn rubusojn kreskantajn sur arbustoj en kampo ne tre fora. Irinte al la arbustoj li trovis la berojn maturaj kaj dolcaj, do li komencis mangi ilin. Aliaj arbustoj trovigis dise sur la kampoj, do la knabo plu vagis, de arbusto al arbusto, sen atenti kien li vagas. Apapilio preterflirtis. Li ekcasis gin kaj sekvis gin longe. Kiam fine li pauzis por cirkaurigardi, Buton-Brilo povis vidi nenian spuron de la domo de

Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto gi situas.

"Nu, mi denove perdigis," li komentis al si. "Sed ne gravas; mi multfoje perdigis. Certe iu trovos min."

Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam si vekigis kaj trovis ke li ne ceestas. Sciante kiom senzorga li estas, si kredis ke li forvagis, sed si opiniis ke li revenos post nelonge, car li kutimis ne resti perdita. Apon pretigis iom da mangajo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo.

La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi gin de kie ili staras kaj ambau surprizigis kiam ili vidis du soldatojn marsi lau la vojo eskortante Princinon Glorian inter si. La manoj de la povra knabino estis kunligitaj, por ke si ne baraktu, kaj la soldatoj krude trenis sin antauen kiam siaj pasoj sajnis malrapidi.

Malantau tiu grupo venis Rego Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ce unu finajo.

"Kien ili irasf" demandis Trot.