La Birdotimigilo de Oz, стр. 17

Capitro 12

La Lignokrura krido

Nu, okazis ke Trot, el la fenestro de sia cambro, vidis la renkontigon de la geamantoj en la gardeno kaj vidis la Regon veni kaj fortreni Glorian. La koro de la knabineto simpatiis kun la povra Princino, kiu aspektis al si unu el la plej dolcaj kaj belaj junulinoj kiujn iam si vidis, do si rampis lau la koridoroj kaj el kasita nico vidis Glorian slosita en sian cambron.

La slosilo estis ankorau en la seruro, tiel ke kiam la Rego jam foriris, sekvate de Gugli-Gu, Trot kase iris al la pordo, turnis la slosilon kaj eniris. La Princino kusis etendiginte sur sofo, amare plorante. Trot apudigis al si kaj glatigis sian hararon kaj penis konsoli sin.

"Ne ploru," si diris. "Mi malslosis la pordon, do vi povas foriri kiam ajn vi deziras."

"Ne pro tio mi larmas," ploris la Princino. "Mi malfelicas car oni ne permesas ke mi amu Ponon, la knabon de 1 gardenisto."

"Nu, ne gravas; Pon ja ne estas tiom admirinda, lau mia opinio," diris Trot komfortige. "Vi povus ami multajn aliajn personojn."

Gloria ruligis vizagsupren sur la sofo kaj rigardis la knabineton riproce.

"Pon akiris mian koron, kaj mi ne povas ne ami lin," si klarigis. Kaj subite indignante si pludiris: "Sed neniam mi amos Gugli-Gun — neniam dum mia tuta vivo!"

"Nepre ne!" respondis Trot. "Eble Pon malmulte valoras, sed olda Gugli estas tre, tre mava. Sercadu, kaj certe vi trovos iun kiu meritas vian amon. Vi estas tre bela, sciu, kaj preskau ciu ajn amus vin."

"Vi ne komprenas, kara," diris Gloria, visante la larmojn de siaj okuloj per delikata punta postuko borderita per perloj. "Kiam vi estos malpli juna vi komprenos ke junulino ne ekdecidas kiun ami, nek elektas la plej indan. Sia koro, tute sola, decidas anstatau si, kaj kiun ajn sia koro elektas, si neeviteble amas, negrave cu au ne li multe valoras."

Trot iom perpleksis pro tiu parolo, kiu sajnis al si kontrauracia; sed si ne respondis kaj baldau la malfelico de Gloria mildigis kaj si komencis demandadi al la knabino pri si kaj siaj aventuroj. Trot rakontis al si pri kiel ili hazarde venis al Omenlando, kaj cion pri Kap'tano Vilcjo kaj la Orko kaj Pesim kaj la Bululo.

Dum ili tiel konversaciadis, farigante pli kaj pli amikaj dum ili plibone interkonigis, en la Konsili- Cambro la Rego kaj Gugli-Gu paroladis kun la Fia Sorcistino.

Tiu fiulino estis maljuna kaj malbela. Si jam perdis unu okulon kaj portis nigran kovrajon sur gi, do la popolo de Omenlando nomis sin «Palpebrumnjo». Kompreneble estas malpermesite ke sorcistinoj ekzistu en la Lando Oz, sed Omenlando estis tiom distanca de la centro de la regno de Ozma, kaj tiel absolute fortrancita disde gi per la krutaj montoj kaj la senfunda abismo, ke la legoj de Oz ne estis bone obeataj en tiu lando. Do estis pluraj sorcistinoj en Omenlando kiuj terurigis la popolon, sed Rego Kru-el favoris ilin kaj permesis ke ili praktikadu sian fisorcadon.

Palpebrumnjo estis la cefo de ciuj aliaj sorcistinoj kaj tial si estis la plej malamata kaj timata. La Rego utiligis sian sorcadon kelkfoje por helpi sin plenumi siajn kruelajojn kaj vengojn, sed ciam li devis pagi al Palpebrumnjo grandajn kvantojn da mono au amasojn da valoregaj juveloj antau ol si akceptis entrepreni sorci. Apro tio li malamis la maljunulinon preskau tiom kiom liaj regatoj, sed hodiau Lordo Gugli-Gu akceptis pagi la sumon postulatan de la sorcistino, do la Rego salutis sin gracifavore.

"Cu vi povas detrui la amon de Princino Gloria al la knabo de la gardenistof" demandis lia Mosto.

La Fisorcistino pripensis tion antau ol respondi:

"Jen malfacile respondebla demando. Ami povas fari multajn lertajn magiajojn, sed amo estas obstina kaj malfacile konkerebla. Kiam oni kredas esti mortiginta gin, gi emas revivigi tiel forte kiel antaue. Ami kredas ke la amo kaj la katoj havas nau vivojn. Alivorte, mortigi amon estas tre malfacile, ec por lerta sorcistino, sed mi kredas ke mi povas fari ion kio egale kontentigos vin."

"Kio estas tiof" demandis la Rego.

"Mi povas glaciigi la koron de la knabino. Ami havas specialan sorcdiron por tio, kaj kiam la koro de Gloria estos plene glacia si ne plu povos ami Ponon."

"Vere bonege!" kriis Gugli-Gu, kaj la Rego estis egale kontenta.

Ili marcandadis longe pri la prezo, sed fine la olda kortegano akceptis pagi la sumon postulatan de la Fisorcistino. Arangigis ke ili prenos Glorian al la domo de Palpebrumnjo morgau, por ke sia koro estu glaciigita.

Kaj Rego Kru-el menciis al la olda fiulino la fremdulojn kiuj tiutage alvenis al Omenlando, kaj diris al si:

"Mi kredas ke la du infanoj — la knabo kaj la knabino — ne povas damagi min, sed mi suspektas ke la lignokrura viro estas potenca sorcisto."

La vizago de la sorcistino aspektis cagrenita kiam si audis tion.

"Se vi pravas," si diris, "tiu sorcisto eble ruinigus mian sorcdiron kaj ankau alimaniere malhelpus min. Do plejbone estos ke mi tuj renkontu tiun fremdulon kaj kontrauu lian magion per mia magio, por decidi kiu estas pli forta."

"Konsentite," diris la Rego. "Venu kun mi kaj mi gvidos vin al la cambro de tiu viro."

Gugli-Gu ne akompanis lin, car li devis reiri hejmen por preni la monon kaj juvelojn kiujn li promesis pagi al olda Palpebrumnjo, do la aliaj du personoj grimpis plurajn stuparojn kaj trairis multajn koridorojn gis atingi la cambron okupatan de Kap'tano Vilcjo.

La velisto, trovinte sian liton mola kaj invita, kaj estante laca pro la aventuroj kiujn li spertis, decidis dormeti. Kiam la Fisorcistino kaj la Rego senbrue malfermis lian pordon kaj eniris, Kap'tano Vilcjo jam ronkadis tiel vigle ke li tute ne audis ilin.

Palpebrumnjo proksimigis al la lito kaj per sia unu okulo timoplene gapis la dormantan fremdulon.

"Ha," si diris per legera flustro, "mi kredas ke vi pravas, Rego Kru-el. La viro aspektas al mi tre potenca sorcisto. Sed bonfortune mi trovis lin dormanta, do mi transformos lin antau ol li vekigos, donante al li formon en kiu li ne kapablos kontraui min."

"Zorge!" avertis la Rego, ankau nelaute parolante. "Se li ekkonscios kion vi faras li eble detruos vin, kaj tio cagrenus min car mi bezonas ke vi priatentu Glorian."

Sed la Fisorcistino sciis tiel bone kiel li ke si devas zorgi. Si portis sur sia brako nigran sakon, el kiu si nun tiris plurajn pakajojn zorge volvitajn en papero.

Si elektis tri el ili, kaj remetis la aliajn en la sakon.

Si kunmiksis du el la pakajoj kaj post tio si tre zorge malfermis la trian.

"Bonvolu retropasi, Mosto," si konsilis, "car se ci tiu pulvoro trafos vin, vi mem eble transformigos."

La Rego haste retropasis al la ekstremo de la cambro. Dum Palpebrumnjo miksadis la trian pulvoron kun la aliaj si gestis super gi per siaj manoj, murmuris kelkajn vortojn, kaj poste retroiris laueble plej rapide.

Kap'tano Vilcjo dormadis pace, tute senkonscia pri kio okazas. Apuf! Granda nubo da fumo ruligis sur la liton kaj tute kasis lin de cies vidpovo. Kiam la fumo forruligis, kaj Palpebrumnjo kaj la Rego vidis ke la korpo de la fremdulo plene malaperis, kaj lialoke, kaurante en la mezo de la lito, estis malgranda griza akrido.

Kurioze, la lasta artiko de la maldekstra kruro de la akrido konsistis el ligno. Alia kuriozajo — kiam oni konsideras ke gi estis akrido — estis ke gi komencis paroli, kriante per malgranda sed akra voco:

"Ho — vi homoj! Kion vi faras, tiel traktante minf Remetu min tuj, alie, vi bedauros!"

La kruela Rego paligis audante la minacojn de la akrido, sed la Fisorcistino nur ridis moke. Si levis sian bastonon kaj celis feroce bati la akridon, sed antau ol la bastono atingis la liton la eta saltulo mirinde saltis — ja mirinde, kiam ni konsideras ke gi havis lignan kruron. Gi levigis en la aeron kaj velis trans la cambron kaj trairis rekte tra la malferman fenestron, kie gi malaperis el ilia vidpovo.